Til innholdet

Gramatika korektilo Lingvoilo nun kun ligoloj al Lernu aŭ al PMEG

fra Dominique,2012 7 1

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

Dominique (Å vise profilen) 2012 7 1 08:46:10

Saluton

La tut-nova versio (1.8) de la Esperanta (kaj plurlingva) gramatika kontrolilo Lingvoilo (LanguageTool) por LibreOffice/OpenOffice nun proponas ligilojn al paĝoj ĉe lernu.net aŭ al PMEG, kiam ĝi atentigas pri iuj eraroj. Ekzemple, se oni tajpas «Mi vojaĝos ĉi jare», la korektilo ne nur substrekas la eraron, sed ankaŭ donas ligilon al taŭga paĝo de Lernu.net por pliaj klarigoj (aŭ al PMEG por aliaj eraroj).

Espereble povas helpi Esperanto-lernantojn.

Sahaquiel (Å vise profilen) 2012 7 3 00:31:22

Dankon, tre interesega. Vivu LibreOffice, vivu la libera softvaro.

rundvlp (Å vise profilen) 2012 7 3 14:16:44

Dominique:Saluton

La tut-nova versio (1.8) de la Esperanta (kaj plurlingva) gramatika kontrolilo Lingvoilo (LanguageTool) por LibreOffice/OpenOffice nun proponas ligilojn al paĝoj ĉe lernu.net aŭ al PMEG, kiam ĝi atentigas pri iuj eraroj. Ekzemple, se oni tajpas «Mi vojaĝos ĉi jare», la korektilo ne nur substrekas la eraron, sed ankaŭ donas ligilon al taŭga paĝo de Lernu.net por pliaj klarigoj (aŭ al PMEG por aliaj eraroj).

Espereble povas helpi Esperanto-lernantojn.
Dankon ridulo.gif

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 7 3 16:09:17

Dankon, Dominique.

Dominique (Å vise profilen) 2012 7 6 23:09:56

Sahaquiel:Dankon, tre interesega. Vivu LibreOffice, vivu la libera softvaro.
Dankon pro la danko kaj la samon al la aliaj komentintoj.

Si vi uzas ĝin, ne hezitu sendi komentojn. La gramatika kontrolilo povas plibonigi danke al la komentoj de siaj uzantoj.

Tibake til toppen