المشاركات: 11
لغة: Esperanto
Demian (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2012 6:18:49 ص
Ĉu vi uzas unu kurson? Aŭ studas laŭ kelkaj kursoj samtempe?
Kaj ĉu iu el vi memlernis iu ajn lingvon, pere de interreto aŭ/kaj libroj aŭ/kaj podkastoj.
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2012 8:29:17 ص
Demian:Kiel vi lernas iu ajn lingvon?Jes, antaŭ multaj jaroj mi memlernis unue la francan, kaj poste la anglan (almenaŭ por povi legi ĝin), kaj nuntempe mi penas kun Esperanto. Por la tri lingvoj mi uzis pli ol unu kurson, ne samtempe, sed unu post la alian. Vi finas malkovrante ke certaj kursoj estas pli bonaj ol aliaj, kaj tiam vi prefere uzas tiujn. Sed ĉiu el ili ĉiam alportas ion lernindan al vi.
Ĉu vi uzas unu kurson? Aŭ studas laŭ kelkaj kursoj samtempe?
Kaj ĉu iu el vi memlernis iu ajn lingvon, pere de interreto aŭ/kaj libroj aŭ/kaj podkastoj.
Amike.
dobri (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2012 9:23:30 ص
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2012 12:03:58 م
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 5 يوليو، 2012 4:03:12 ص

Amike.
Demian (عرض الملف الشخصي) 5 يوليو، 2012 6:30:54 ص
antoniomoya:Demian, vi ekirigis tiun fadenon, sed ankoraŭ ne rakontis al ni kiel vi mem lernis/lernas lingvojn. Bonvolu rimedigi tiun mankon (por la plezuro el ni ĉiuj)Mi lernas lingvon per legi iomete pri la gramatiko, kaj poste legi tekstojn (gazetojn, retejojn, retajn taglibrojn, forumojn ktp) en la lingvo uzante dulingva(j)n vortaro(j)n.
Amike.
Mi ne zorgas multe pri paroli kaj aŭdi. Kiam mi jam povas legi iomete kompleksajn tekstojn per unulingva(j) vortaro(j), tiam mi komencas aŭdi al radio. Ĉe radio, oni parolas la norman lingvon kiu estas facile komprenebla.
Tio eble ne estas rapida (kaj efika) maniero lerni lingvon. Sed por mi ĝi estas bona. Ĉar mi ne multe parolas en iu ajn lingvo, kaj mia ĉefa celo estas legi (kaj aŭskulti.)

Mi lernas la ĉinan ekde kelkaj monatoj. Mi ne povas demandi: "Kioma horo estas ĉe vi?" aŭ "Kiom da jaroj vi havas?" en tiu lingvo. Sed mi povas krii: 工人要什麼?工人要革命。(Kion volas laboristoj? Laboristoj volas revolucion.) kaj 外星人住在哪兒?他們住在遠。(Kie loĝas eksterteranoj? Ili loĝas malproksime.) kaj 這個輸入法很好。(Tiu ĉi eniga (input) metodo estas tre bona.)
munir89 (عرض الملف الشخصي) 5 يوليو، 2012 7:17:16 ص

cellus (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 7:36:35 ص
Esperanto estis certe la plej facila lingvo por lerni. La anglan mi ne sukcesis bone majstri antaŭ ol mi komencis legi interesajn gazetajn artikolojn. Mi ricevis de mia instruistino de angla lingvo libron kiu rakontis pri bestoj en Afriko. Tie estis – ho, strange! – ankaŭ tigroj! Tiu libreto malfermis la mondon de anglaj gazetoj kaj libroj por mi.
En pli malfruaj tempoj de mia vivo mi instruis al mi mem la polan kaj rusan lingvojn. Mi ne iris en kursoj sed provis eluzi ĉiujn eblecojn paroli kun poloj kaj rusoj.
Mi preferas lerni mem, ĉar mi memorigas tekstojn en tre speciala maniero, kaj mi neniam povas legi nur gramatikon kaj vortaron, mi bezonas tekstojn.
La gramatiko klarigas tion kion mi jam lernis.
Mi ankaŭ volas uzi diversajn lernolibrojn kaj diversajn instruistojn. La ekonomio metas la limon! Kio tre kolerigas min estas kiam estas eraroj en la lernolibroj, kaj oni devas uzi nenecese multe da tempo por kompreni kio estas korekta!
alonsososo (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 9:05:38 م
Evildela (عرض الملف الشخصي) 19 يوليو، 2012 12:55:50 ص
Ankaŭ se oni rimarkis erarojn en mia Esperanto, bonvole ne hezitu montri ĝin al mi!