目次へ

e-vorto aŭ a-vorto

hunne68,2012年7月4日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

hunne68 (プロフィールを表示) 2012年7月4日 6:51:37

En la PMEG (ĉi tie) mi trovis strangajn konstruojn ĉe la temo "perverba priskribo". Ĉi tie la ekzemploj:

Estas amuze labori. (Amuze estas perverba priskribo de labori.)

Multe maĉi estas necese por bona digesto. (Necese perverbe priskribas multe maĉi.)

Estis ĝojige, ke ili sukcesis. (Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.)

Kiel vi povas vidi, en tri okazoj oni uzas la e-vorton:

1. Subjekto estas i-verbo
2. Subjekto estas subfrazo
3. Ne estas subjekto

En la lingvoj, kiujn mi parolas (hungara, germana, angla) oni uzas la a-vorton ĉi tie, tial mi trovas stranga la tutan aferon.

Ĉu iu scias el kiu lingvo tiuj konstruoj venas?

N-true (プロフィールを表示) 2012年7月4日 8:49:15

Saluton,
Mi aŭdis, ke ĝi venas el la slavaj lingvoj, precipe el la rusa. Sed mi ne sufiĉe bone parolas la rusan.

En la germana oni fakte ne facile povas diri, ĉu en tiu situacio venas adjektivo aŭ adverbo, ĉar la germana lingvo ne distingas inter ili.

Chainy (プロフィールを表示) 2012年7月4日 22:39:53

hunne68, ĉu vi ne rimarkis la fadenon "Resti kun leono estas danĝera"? (jes, tio devas esti "danĝerE" ). Hyperboreus eĉ skribis al la Akademio de Esperanto pri tiu ĉi temo, kaj li ricevis longan respondon.

Hyperboreus komencis tiun fadenon antaŭnelonge, kaj eble pro tio vi ricevis nur unu respondon al via demando ĉi tie.

N-true (プロフィールを表示) 2012年7月5日 0:03:12

Chainy:Hyperboreus komencis tiun fadenon antaŭnelonge, kaj eble pro tio vi ricevis nur unu respondon al via demando ĉi tie.
Bona klarigo! Ankaŭ, ĉar mi ne legis la alian temon, kiun vi mencis, haha. ridego.gif

hunne68 (プロフィールを表示) 2012年7月5日 7:03:24

Por mi la demando pri la origino de tiuj konstruoj gravis, kaj tio ne estis menciita en la fadeno de Hyperboreus. Mi ankaŭ volis montri, ke la PMEG fakte klarigas la aferon malmiskompreneble.

PS. Mi "ludis" per la google-tradukilo kaj mi rigardis en miaj rusaj gramatiklibroj: La -e vere ŝajnas veni de la slavaj lingvoj. Ne mirinde: Zamenhof ja parolis la polan; eble li ne konscie elektis tion solvon, ĉar cetere li elektemis ĝermanajn kaj latinidajn elementojn.

hunne68 (プロフィールを表示) 2012年7月5日 7:10:02

N-true:
En la germana oni fakte ne facile povas diri, ĉu en tiu situacio venas adjektivo aŭ adverbo, ĉar la germana lingvo ne distingas inter ili.
Reale, en la mezgermana adverbia uzado estis markata kaj ĉe kelkaj vortoj la formo restis. Ekz.

Arbeiten ist schwer.
* Arbeiten ist schwerlich.

Ĉi tie oni povas vidi, ke la germana ankaŭ uzas la a-vorton.

cellus (プロフィールを表示) 2012年7月5日 18:15:10

En ĉiuj lingvoj kiujn mi konas frazoj kiel "Labori estas malfacile" aperas kiel adjektivoj! Ne estas nur la slavaj lingvoj, ankaŭ sveda havas adjektivon en tiu loko, "*Manĝi haringojn estas bone". En la sveda lingvo tiaj adjektivoj estas neŭtraj,same kiel la adverboj, kiuj ankaŭ havas la neŭtran finaĵon, kiel en slavaj lingvoj.

Mi kredas ke Zamenhof volis simpligi la gramatikon kaj tial dekretis ke verbo kun atendita adjektiva formo devas esti realizita kiel adverbo.

Ĉar mi bone parolis esperanton antaŭ ol mi scipovis la svedan analizon, mi kredis ke ankaŭ la adjektivoj en predikativa pozicio estis adverboj!

Resume: En la esperanta gramatiko meĥanike staras adverbo ĉe verbo se ne estas substantiveca subjekto. Se mi tion bone komprenas, ni do devas havi:

Manĝado estas bona.
Manĝi estas bone.

Laborado estas necesa.
Labori estas necese.

Plej simple oni ne konfesu, ke la infinitivo en multaj gramatikoj estas substantiveca!

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2012年7月5日 18:50:15

La Esperanta adverbo similas en sia uzado al du formoj en la pola kaj rusa, nome la adverbo kaj la neŭtra formo de la adjektivo, kiuj kaj forme kaj en kelkaj uzad-okazoj estas tre similaj unu al la alia.

Tamen oni entute ne devas reiri al slava etimologio, sed al simpla logiko: Kun substantivo aŭ substantiva pronomo kongruas adjektivo, kun ĉio alia adverbo. Infinitivo (en Esperanto) estas antaŭ ĉio verbo, do estas pli logike diri "manĝi estas bone", ĉar "*manĝi estas bona" estus simple escepto al la ĝenerala regulo.

Se ne estus alie en kelkaj niaj lingvoj, ni ne diskutus prie.

先頭にもどる