К содержанию

Karesa nomo

от TorbenBeta, 4 июля 2012 г.

Сообщений: 3

Язык: Esperanto

TorbenBeta (Показать профиль) 4 июля 2012 г., 12:51:51

Saluton, amikino mia, kiu ne parolas Esperanton, demandis min, kio estus ŝia karesa nomo en Esperanto. Ŝi venas el Germanio kaj nomiĝas Maike. Mi elpensis "Manjo".
Ĉu tiu estas bona, laŭ vi, aŭ ĉu vi havas pli bonan nomon?
Torben

darkweasel (Показать профиль) 4 июля 2012 г., 13:09:21

Tiu nomo estas certe akceptebla. Karesnomojn - laŭ PMEG - oni fakte povas krei tute laŭplaĉe.

Do se via amikino volas esti nomata per tiu aŭ alia karesnomo, tio estas akceptebla.

johmue (Показать профиль) 4 июля 2012 г., 13:30:41

TorbenBeta:Saluton, amikino mia, kiu ne parolas Esperanton, demandis min, kio estus ŝia karesa nomo en Esperanto. Ŝi venas el Germanio kaj nomiĝas Maike. Mi elpensis "Manjo".
Ĉu tiu estas bona, laŭ vi, aŭ ĉu vi havas pli bonan nomon?
Torben
Ĉu eble "Majkinjo"?

Наверх