Повідомлення: 5
Мова: Esperanto
Ilmen (Переглянути профіль) 5 липня 2012 р. 11:57:00
Antaŭ kelkaj semajnoj oni diris al mi en la kanalo ##esperanto tion, ke la frazero "pensi fari [ion]", kiuj mi ĵus tie uzis, sonis neĝusta al ĝi.
Mi do volus scii ĉu eblas uzi igi infinitivon sekvi la verbon "pensi" tiel, kiel en la frazo "mi pensas fari tion" (alivorte "mi pensas, ke mi faros tion"). Tia strukturo eblas franclingve: oni povas diri "Je pense faire cela" (vort-laŭe "Mi pensas fari tion"), sed mi ankoraŭ ne trovis ajnan similan uzon de la verbo "pensi" Esperantlingve, do mi ne scias ĉu tio eblas ankaŭ en Esperanto.
Dankon antaŭe por via klarigo.

Posttempa aldono: Verŝajne estas seriozaj problemoj de mesaĝ-koda traktado tiudiskuteje.

tommjames (Переглянути профіль) 5 липня 2012 р. 12:25:18
Estas iuj trafoj en Tekstaro.com, per serĉesprimo \bpens\VF \w{3,}i\b
TatuLe (Переглянути профіль) 5 липня 2012 р. 15:46:00
Ilmen:"Je pense faire cela" (vort-laŭe "Mi pensas fari tion")Ĉu tio estas samsignifa al "Mi intencas fari tion"?
cellus (Переглянути профіль) 5 липня 2012 р. 17:50:53
Ilmen (Переглянути профіль) 5 липня 2012 р. 18:24:53
Ĉiukaze, dankon al vi pro la konfirmo pri la formo "pensi [infinitivo]". ^^