Tin nhắn: 9
Nội dung: Esperanto
rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 06:26:24 Ngày 06 tháng 7 năm 2012
Ekzitas ĉe LERNU multe da anoj kiuj havas neniun nivelon kaj ili ne havas multe da aktiveco. Sed ili interesas al Esperanto, ĉar iam ili aliĝis ĉe Lernu.
Mi proponas krei novajn kategoriojn de anoj : La subtenanto.
La subtenanto ne nepre estas sperta esperantisto, sed ili konas sufiĉe la lingvon kaj ĉefe ili estas entuziasma de Esperanto por helpi, subteni tiuj lernantoj kiuj ne aktivumas ĉe Lernu.
La lernanto daŭras sian ellernadon per LERNU, kaj kiam li/ŝi volas paroli/babili pri ion en la reala vivo ili trovos subtenantojn por tio.
Kiam la subtenanto ne konas gramatikan aferon ekzemple, ili povas kune diskuti, kaj peti helpojn al LERNUaj spertaj Esperantistoj.
Por tio, danke al la serĉilo de anoj ĉe Lernu, ĉiuj povus trovi subtenanto en sia urbo.
Dankon pro la legado kaj espereble ke tiu propono plaĉas al vi.
David.
Bonvolu korekti min.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:52:10 Ngày 06 tháng 7 năm 2012
rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 14:02:50 Ngày 07 tháng 7 năm 2012
Altebrilas:Ĉio, kio plivigligas la movadon kaj kuraĝigas la simpatiantojn pri lernado de la lingvo estas aprobinda. Mi do apogas vian iniciativon.Dankon pro via subteno!
Per privata mesaĝo, unu el LERNUestro demandas al mi plu da klarigoj, do ni vidos, kion ŝi opinias.
rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 11:29:40 Ngày 08 tháng 7 năm 2012
erinja (Xem thông tin cá nhân) 11:53:24 Ngày 08 tháng 7 năm 2012
Tio ne estas garantio, kaj tio ne estas speciala kategorio de uzantoj, kun speciala nomo.
Tio nur estus indiko en la profilo, same kiel oni elektas ĉu oni estas viro aŭ virino, kaj aliaj uzantoj povos serĉi laŭ tio.
kefga_x (Xem thông tin cá nhân) 12:28:11 Ngày 08 tháng 7 năm 2012
erinja:Mi diris ke ni *eble* aldonos eblon indiki ĉu oni volas korespondi, ĉu oni volas helpi komencantojn, kaj ĉu oni ŝatus renkontiĝi persone kun Esperantistoj.Estas iom alia demando, sed ĉu vi povus diri kiam la novan paĝon ekuzos?
Tio ne estas garantio, kaj tio ne estas speciala kategorio de uzantoj, kun speciala nomo.
Tio nur estus indiko en la profilo, same kiel oni elektas ĉu oni estas viro aŭ virino, kaj aliaj uzantoj povos serĉi laŭ tio.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 13:30:17 Ngày 08 tháng 7 năm 2012
kefga_x:Ie mi legis, ke tio estos en la fino de 2012 aŭ en la komenco de 2013. Mi tamen ne apartenas al la teamo.erinja:Mi diris ke ni *eble* aldonos eblon indiki ĉu oni volas korespondi, ĉu oni volas helpi komencantojn, kaj ĉu oni ŝatus renkontiĝi persone kun Esperantistoj.Estas iom alia demando, sed ĉu vi povus diri kiam la novan paĝon ekuzos?
Tio ne estas garantio, kaj tio ne estas speciala kategorio de uzantoj, kun speciala nomo.
Tio nur estus indiko en la profilo, same kiel oni elektas ĉu oni estas viro aŭ virino, kaj aliaj uzantoj povos serĉi laŭ tio.
rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 16:25:23 Ngày 08 tháng 7 năm 2012
erinja:Mi diris ke ni *eble* aldonos eblon indiki ĉu oni volas korespondi, ĉu oni volas helpi komencantojn, kaj ĉu oni ŝatus renkontiĝi persone kun Esperantistoj.Senkulpigu min Erinja, mi tro entuziasme afiŝis mian mesaĝon...
Tio ne estas garantio, kaj tio ne estas speciala kategorio de uzantoj, kun speciala nomo.
Tio nur estus indiko en la profilo, same kiel oni elektas ĉu oni estas viro aŭ virino, kaj aliaj uzantoj povos serĉi laŭ tio.
Bonan kuraĝon al ĉiuj anoj de la teamo pro le refreŝiĝo de LERNU.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 11:26:48 Ngày 09 tháng 7 năm 2012
darkweasel:Ie mi legis, ke tio estos en la fino de 2012 aŭ en la komenco de 2013. Mi tamen ne apartenas al la teamo.Jes, la provizora plano estas lanĉi la novan paĝon pli malpli je la novjariĝo 2012/2013 (ankaŭ ĉar lanĉi la novan paĝon signifos ŝlosi kelkajn aferojn en la malnova paĝo antaŭe, do estas bone fari tion en la festa sezono, kiam malpli da uzantoj uzas la paĝaron).
Kompreneble tio ne estas tute fiksita, kaj se ni trovos ke la nova paĝo ne estos tute preta je tiu dato, la dato povus iom prokrastiĝi. Kredeble tamen ne pli malfrue ol januaro 2013.