본문으로

mortis al li

글쓴이: zan, 2012년 7월 7일

글: 15

언어: Esperanto

zan (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 1:23:14

Ĉu la jenaj frazoj signifas iomete malsame?
(1)Lia edzino mortis.
(2)La edzino mortis al li.

La japana lingvo havas specialan sintakson por esprimi suferan senton: tiam ni pasivigas netransitivan verbon. Pri tio oni diras, ke tio estas malfacila por traduki. En la angla (mi serĉis rete) oni diras; "I have had my wife die―lost my wife―buried my wife", kvankam mi ne scias, ĉu la anglaj frazoj samsignifas kiel la japana signifo celata de mi.

Resume, (1) esats kompreneble nur realaĵo, sed mi demandas, ĉu (2) pli esprimas lian senton?

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 3:12:18

Hispane :

(1) Su esposa murió.

(2) La esposa se le murió--Se le murió la esposa.

Mi opinias ke (2) pli esprimas la senton.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 9:52:23

Mi konsentas, ja estas tiu nuancodiferenco.

Demian (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 10:05:18

zan:Ĉu la jenaj frazoj signifas iomete malsame?
(1)Lia edzino mortis.
(2)La edzino mortis al li.
Sen kunteksto mi povas pensi nur metafora signifo, kiu venas el la panĝaba.

La edzino mortis al li.
= La paro batalis. Nun la edzo ne zorgas, ke ĉu la edzino pli vivas aŭ ne. Do, por li, ŝi jam estas metafore mortinta.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 10:13:58

Demian:
zan:Ĉu la jenaj frazoj signifas iomete malsame?
(1)Lia edzino mortis.
(2)La edzino mortis al li.
Sen kunteksto mi povas pensi nur metafora signifo, kiu venas el la panĝaba.

La edzino mortis al li.
= La paro batalis. Nun la edzo ne zorgas, ke ĉu la edzino pli vivas aŭ ne. Do, por li, ŝi jam estas metafore mortinta.
Por esprimi tion mi dirus ne al li, sed por li.

Demian (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 11:31:06

darkweasel:
Por esprimi tion mi dirus ne al li, sed por li.
Vi pravas.

Mi ankaŭ trovis ke la oni do uzas "morti al" en Esperanto.

(1) Sed la bonaj aferoj ofte dauxris kiel efemeroj. Sortobatoj sekvis unu post aliaj al la maljuna Pu Songling. En 1713, mortis al li la edzino, fidela vivkunulino dum 56 jaroj...
(2) Kiam ili alvenis la hejmlokon, la fratoj Zhang Na kaj Zhang Cheng la unuaj vizitis al sia patro. Post kiam foriris Zhang Na el sia hejmo, mortis al la patro ankaux lia edzino Niu, tiel li vivis nur kiel soleca maljuna vidvo.
(3) Ŝi sentis nenion, kiam poste viro amoris ŝin, kaj same nenion, kiam ŝi naskis siajn idojn. Ŝi ne funebris pri tiuj, kiuj mortis al ŝi, kaj ne ĝojis pri tiuj, kiuj restis al ŝi.
(4) Hu Dacheng havis onklon, kiu estis senida maljunulo kaj instruis en Hubei. jen mortis al li edzino en lia laborloko.

zan:(2)La edzino mortis al li.
Bedaŭrinde, mi ne povas distingi ĝin de la unua frazo. Ĉu vi povas provi klarigi?

Demian (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오전 11:53:49

zan:
(1)Lia edzino mortis.
(2)La edzino mortis al li.
La dua frazo sugestas pli intiman relaton inter la edzo kaj la edzino, ĉu ne?

Ekz.

Gandhi estis rara politikisto, kiu mortis al nacio.

Ĝenerale, polikistoj mortas. Ili mortas al sia (ilia?) familio. Nur rare politikisto mortas al iu, ekster sia familio.

zan (프로필 보기) 2012년 7월 7일 오후 12:55:41

Diferenco inter (1) kaj (2) estas nur mia hipotezo. Do mi demandis por viaj konsiloj.
Mia hipotezo
(1)Lia edzino mortis. Ĉi tio signifas simplan okazaĵon kaj per si mem ne mencias pri lia sento.
(2)La edzino mortis al li. Tio iomete sentigas al legantoj, ke li malĝojas aŭ suferas pro la morto de sia edzino. Mallogike? Sed la vortoj "al li" eble kaŭzas tian deĉifron, fokusigante lin mem, aŭ pli strikte, lian senton.

----------ekzemploj-------
(1) Sed la bonaj aferoj ofte daŭris kiel efemeroj. Sortobatoj sekvis unu post aliaj al la maljuna Pu Songling. En 1713, mortis al li la edzino, fidela vivkunulino dum 56 jaroj...
La morto de lia edzino estis unu el liaj sortbatoj. La kunteksto bezonas mencii pri lia malĝojo.
(2) Kiam ili alvenis la hejmlokon, la fratoj Zhang Na kaj Zhang Cheng la unuaj vizitis al sia patro. Post kiam foriris Zhang Na el sia hejmo, mortis al la patro ankaŭ lia edzino Niu, tiel li vivis nur kiel soleca maljuna vidvo.
Pro ŝia morto li vivis solece vidve. La kunteksto bezonas mencii pri lia malĝojo.
(3) Ŝi sentis nenion, kiam poste viro amoris ŝin, kaj same nenion, kiam ŝi naskis siajn idojn. Ŝi ne funebris pri tiuj, kiuj mortis al ŝi, kaj ne ĝojis pri tiuj, kiuj restis al ŝi.
Ŝi ne sentis malĝoje. Sed ŝi devus senti malĝoje.
(4) Hu Dacheng havis onklon, kiu estis senida maljunulo kaj instruis en Hubei. jen mortis al li edzino en lia laborloko.
Ĉu "li" estas la onklo? Se jes, li havis la kialon malĝoji pro tio, ke li estis senida kaj maljuna. Krome ŝi mortis ja en lia laborloko. Tio supozeble pli suferigis lin.

Tiuj tri "li" ĉiuj estis en malĝojinda situacio.

efisak (프로필 보기) 2012년 7월 11일 오후 8:02:43

En Angla lingvo, "La edzino mortis al li" estas mallaŭvorta vortgrupo tio li malakceptis lian edzinon.

zan (프로필 보기) 2012년 7월 19일 오전 9:00:38

efisak:En Angla lingvo, "La edzino mortis al li" estas mallaŭvorta vortgrupo tio li malakceptis lian edzinon.
Ĉu tio estas metafora? "Li malakceptis sian edzinon kvazaŭ ŝi estus mortinta."
-----
Mi trovis alian ekzemplon. Mi opinias, ke la jena "al" rolas simile al tiu en "mortis al li". Ĉu mi pravas?
La frato Fabiano estas tenonta la leporon je kruroj....[li keprenis ĝin] .... La patro [..] levis la manon, por doni al la leporo mortigan baton; sed ....ĝi ekskuiĝis, kaj Fabiano kontraŭvole ĝin liberlasis. Anstataŭ la leporo ricevis la baton Fabiano...[la familianoj penis kapti la leporon]........... la frato Fabiano intertempe rekonsciiĝis ... kaj eltrinkis al la patro duonon de botelo kun sorpa likvoro.
Fabiano eltrinkis la likvoron (kiu verŝajne apartenis al la patro) por ĝeni lin rebate la baton.

La edzino mortis al li.=== Li suferis pro ŝia morto.
Li eltrinkis likvoron al la patro.===La patro ĝeniĝis pro la eltrinko.

La du "al" rolas simile, ĉu ne?

다시 위로