Mergi la conținut

James Bond

de samueldora, 7 iulie 2012

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

samueldora (Arată profil) 7 iulie 2012, 08:38:46

Ĉi-jara la James-Bond-filmserio havas ĝian 50-an datrevenon. Kiu estas via preferita James-Bond-aktoro? Via preferita: Bond-malamiko, Bond-kunulino, Bond-filmo, Bond-veturilo, Bond-sceno?

RiotNrrd (Arată profil) 16 iulie 2012, 00:50:02

Estas nur unu verbondo. Sean Connery. La aliaj estas nur ombrantoj.

Daniel Craig plaĉas al mi, tamen. Li pli similas al la enlibra romanulo ol la plejparto de la enfilmaj.

fajrkapo (Arată profil) 16 iulie 2012, 07:15:15

Mi tre ŝatas Tomo kruiso-n, ĉefe la aŭton, estas mia preferata Bondo kun liaj neeblaj misioj. ridulo.gif

kefga_x (Arată profil) 16 iulie 2012, 07:20:52

RiotNrrd:Li pli similas al la enlibra rakontulo ol la plejparto de la enfilmaj.
Tio pensigis min pri io. Ĉu iu la librojn de Jambes Bond tradukis esperante?

kefga_x (Arată profil) 16 iulie 2012, 07:20:53

Pardonu min, mi erare sendis du saman mesaĝon.

BENOIT14 (Arată profil) 1 august 2012, 21:46:17

Mi preferis Roger Moore por la humuro.

Înapoi mai sus