K vsebini

Kiam komenciĝis la ekonomia krizo?

od Altebrilas, 07. julij 2012

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 07. julij 2012 22:39:12

De post la disfalo de la Berlina muro, oni ripetadas al ni ke ni eniris en krizon, kaj tial la ekonomio iĝas pli kaj pli malbona, kaj ke la ŝtatoj devas ŝpari monon kaj malkreskigi la publikajn servojn. La problemo estas, ke mi neniam vidis la nunan ekonomian sistemon sen krizo, kaj mi demandas al mi ĉu la krizo ne komenciĝis kun ĝi.

Eble tio okazas nur en Francio kaj en kelkaj aliaj landoj, sed se ĉiam estas krizo, oni povas konkludi ke eble la sistemo ne konvenas al tiuj landoj, kiuj antaŭe travivis pli prosperan periodon.

morico (Prikaži profil) 15. julij 2012 21:09:31

La krizo estas ekologia, demokratia, socia kaj ekonomia. La krizo ne estas la sama laŭ la landoj, la sociaj klasoj. Por kelkaj tre malriĉaj landoj, la krizo estas ekde ĉiam, por kelkaj riĉaj landoj (Norda Ameriko, Okcidenta Eŭropo, Japanio) la krizo estas ekde 2008 aŭ antaŭe por Japanio. Estas grava debato laŭ vidpunktoj. La ekonomistoj por Socio pensas ke estas krizo kiam la senlaboreco estas grava (pli ol 8% ĉirkaŭe) kaj kreskigas. Sed la ekonomistoj por Financo pensas ke la krizo estas kiam la Borso malkreskiĝas grave

Paulinho (Prikaži profil) 15. julij 2012 23:28:36

La nuna krizo havas interesajn trajtojn:

Ĝi faligis la registarojn kaj desktrajn kaj maldesktrajn.

Kiuj ĝin okazigas? Facile respondi: sekvu la monon.

Sed se la solvo ne konsideros la naturmedion, ne estos kiu rakontus la historion...

Demian (Prikaži profil) 16. julij 2012 03:55:08

Mi opinias ke la krizo komenciĝis dum ja 1970-a jardeko.

Vidu la du antaŭajn jardekojn:

(1) Ekonomioj de Eŭropo, Usono kaj Japanio disvolviĝas rapide.
(2) Barato estiĝas libera nacio post kelkjardeka baraktado kaj Ĉinio ankaŭ atingas liberecon post sangoplena Interna Milito.
(3) Afrikanoj estas feliĉaj ĉar post multaj ribeloj kaj sendependaj movadoj, ili ankaŭ estas liberaj.
(4) Rapida kreskado de Sovetunio montras al nacioj ke "aliaj" sistemoj ankaŭ povas funkcii.

Post la 1970-a jardeko:

(1) Krizoj estiĝas pli kaj pli grandaj en Eŭropo, Usono kaj Japanio.
(2) Personoj estas senrevigitaj en Barato kaj Afriko.
(3) Sovetunio disiĝas, montrante ke "aliaj" sistemoj ne funkcias.

(4) Ĉinio estas escepto. Ĝi rapide disvolviĝas. Kvankam mi ofte aŭdas ke la kondiĉoj por laboristoj ne estas bonaj.

Altebrilas (Prikaži profil) 16. julij 2012 21:13:23

Se mi rezumas la mesĝon de Demian, ĝis la sepdekaj jaroj, ĉiuj landoj de la mondo esperis samtempe havi pli grandan parton de la monda kuko, kaj poste, oni konstatis, ke ne eblas doni al iuj sen preni al aliaj.

Mi aldonus, ke oni provis daŭrigi la iluzion, prenante al iuj sociaj klasoj por doni al aliaj, kaj havi la impreson ke en la lando ĉio pli malpli pliboniĝis... Tiel oni adaptis EU-n al la novliberalismo.

Sed li diris, ke "aliaj sistemoj ne funkcias". La problemo estas en la vorto "funkcii". Kion signifas, ke ekonomia sistemo funkcias? Kio estas ĝia funkcio? Ĉu nur organizi ekonomion, por plenumi la bezonojn de la koncernata popolo? Ĉu ĝi devas ANKAŬ produkti rimedojn por lukti kontraŭ ĉiuj kiuj ial-ajn deziras detrui ĝin? Laŭ la elektita difino, la respondo ne estas la sama...

Nazaj na začetek