Al la enhavo

Belgio - Unu lando, du lingvoj, aŭ du landoj, du lingvoj?

de erinja, 2007-septembro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2007-septembro-21 15:59:51

Kiam mi estis juna, mi ĉiam aŭdis pri Belgio, la lando kiu havas du lingvojn. Mi poste lernis ke la situacio estas iom alia - ke estas kvazaŭ havi du landojn, sub unu flago. Lastatempe aperis multe da novaĵ-artikoloj pri ebla disiĝo de Belgio.

Kiel vi opinias? Ĉu vi estas belgo, kaj ĉu vi volas ke Belgio disiĝu? Aŭ ĉu vi kredas ke ĝi disiĝos, sed vi ne volas tion? Mi tre ŝatus aŭdi la opiniojn de tiuj kiuj loĝas tie.

More (Montri la profilon) 2007-septembro-21 17:22:34

Saluton!

Vere estas tre bona demando...laŭ mia opinio, estas la du popoloj el Belgio kiuj devus decidi pri via futuro sen imponaĵoj de neniu. Mi preferas eŭropon en kie ekzistas multe da kultura diverseco kaj ankaŭ ke ĉiu nacia realo povas krei sian propran ŝtaton por ke tiel sia lingvo, tradicioj kaj kulturo ĝenerale ne malaperas pro la ekzisteco de alia popolo kun pli loĝantoj aŭ pli etendita. Tial, mi elektis la unuan eblon.

Ĝis revido!
okulumo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-septembro-22 15:26:40

Mi ne loĝas tie, sed estis tie. Laŭ mi tio estas la plej belega lando kiun mi vizitis. Ĝi vere estas belega kaj BelEgio sed en Belgio. Kaj vere - kvankam mi estis tie nur 5 tagojn, mi bone rimarkis ke fakte tio estas 2 landoj kun strikta limo inter ili. Sed mi timas ke disfalo de tiu lando povas forigi tiun belon. Tio ofte okazas en tiaj cirkonstancoj.

Paulinho (Montri la profilon) 2007-septembro-30 22:19:29

Kiam estas ebla,apartigi neniam, kunigi ĉiam!
Mi konas nur malmultajn da belgojn. Ili ĉiuj estas tre bonaj geamikoj. Bonaj amikoj ŝajnas plibone apude. Vojo sin trovos por vivo proksima kun diversa identeco...

wulfgang (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 20:50:27

Efektive, Belgio havas tri lingvojn. La Germana ankaŭ estas oficiala lingvo en Belgio.

Mi ne pensas ke Belgio disiĝos. Nuntempe, limoj ne plu estas tiel grava. Ĉu la Belga registaro vere pensas pri ĝi? Tio nur kostus monon...

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-15 13:14:24

Jes mi konsentas ke mi ne vidas eĉ sencon de tiu disdivido. En la nuna Belgio kaj en ĉiuj najbaraj landoj nun estas un valuto, ili ĉiuj estas en ŝengenaj landoj, ktp... Ĉu estuntaj Valonio aŭ Flandrio volas rezigni eŭon? aŭ sian ŝengenecon? Sian lingvon ili ja havas kaj oni instruas infanojn en la loka lingvo.
Sed pri la tria lingvo - la germana - ĝi vere estas tie, sed mi vidis ĝin nur sur cigaredaj skatoloj. Oni diras ke ekzistas germanlingva tereneto en Belgio, sed ĝi estas ege malgranda. Kaj mi memoras, ke mi konversaciis kun unu germano, loĝanta en Bruselo. Li havis problemojn pri polico (li ne estas krimulo, li estas bona homo kaj tiu problemo estas pro malbonŝanco) kaj li volis esti pridemandata en sia lingvo, kiu estas oficiala tie sed ŝajnas ke li eĉ pri tio havis problemon

Hermann (Montri la profilon) 2007-oktobro-15 14:46:40

Jes, vere existas tri lingvoj en Belgio: Valona (similas al la franca lingvo) en la sudo, vlama (similas al la nederlanda lingvo) en la nordo kaj germana (kaj germana dialekto) oriente. Germana estas oficiala lingvo. En la belga parlamento ni aŭdas ĉiuj da tiuj lingvoj. Alklaku ĉi tie! Se vi volas legi pli da la germana lingvo en belgio, vizitu la germanan retpagon en vikipedio.

La urboj Kettenis, Lontzen, Raeren, (Eupen) Bütgenbach, Büllingen, Amel, St. Vith, Burg-Reuland montras germanlingvajn stratnomojn, kaj en la lernejoj la infanoj lernas per germanan lingvon.

Ankaŭ existas germanlingvajn gazetojn, radion kaj televidon tie.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 16:55:25

En la Valona parolas francan lingvon

Hermann (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 17:31:12

La Valono ANKAŬ parolas francan lingvon, sed Valona estas memstara lingvo.
Vidu ĉi tie!

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 23:38:01

Estus interesa ke la belgoj pensas pri ĉi-tio temo. Eble oni povus sendi mesaĝon al forumon vlaman aŭ nederlandan.

Reen al la supro