Mergi la conținut

Nova Bildstria Rakontlibro!

de J_Marc, 10 iulie 2012

Contribuții/Mesaje: 6

Limbă: Esperanto

J_Marc (Arată profil) 10 iulie 2012, 05:57:40

Rakonto de Ovoj, kiu estas la traduko de mia bildstria rakontlibro Egg Story, eldoniĝis kaj lanĉigis ĉe la Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, en Osakao. La eldonanto estas Esperanto-Societo en Hirakata.

Ĉi-momente, nur tiuj kiuj loĝas en japanujo povas aĉeti la libron, de KLEG. Tamen, la libro baldaŭ povos aĉeti de la libroservo de UEA, kaj aliaj kutimaj libroservoj kaj aĉetejoj en Esperantujo. 68 paĝoj, 700¥, ISBN 987-4-930785-56-5

Jen la kovrilo kaj paĝo el la libro ĉi tie.

Mi havas malgrandan kvanton de la libroj, kiujn mi povas disdoni por recenzi. Se vi skribas por Esperanta gazeto k.t.p. kaj volas recenzi la libron, bonvolu sendi nepublikan mesaĝon al mi.

Troviĝas malmultaj bildstriaj rakontoj kaj mangaoj esperantaj, kaj pli malmultaj kiujn la verkisto mem tradukis. Do, mi ĝojas eldoni tiun ĉi libron.

Evildela (Arată profil) 11 iulie 2012, 00:47:39

Mi ŝatas ĝin, kaj volas aĉeti, kiam ĝi haveblas por internaciaj aĉetantoj

whysea (Arată profil) 11 iulie 2012, 06:54:47

Bone!!

J_Marc (Arată profil) 26 septembrie 2012, 07:10:03

Mi decidis provi vendi tiun libron interrete, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas en la UEA-libroservo.

Bonvolu klaku por aĉeti de mi mem, per Paypal.

J_Marc (Arată profil) 10 octombrie 2012, 22:29:48

Rakonto de Ovoj nun estas aĉetebla de la libroservo Japana Esperanto-Instituto, en Tokio. Mi kredas ke tiu libroservo vendas librojn al legantoj kiuj ne loĝas en Japanujo. (Skribu al la instituto por demandi ĝin pri tio).

Kaj mi mem plu vendas la libron de mia retejo. Mi bedaŭras ke la afranko estas iomete alta, tamen Paypal postulas ke mi sendu la libron nur per registrita poŝto.

J_Marc (Arată profil) 13 decembrie 2012, 21:04:32

Kvankam oni ne plu povas aĉeti Rakonto de Ovoj de mia retejo, mi tre ĝojas anonci ke la libro nun estas aĉetebla de la UEA-Libroservo.

Înapoi mai sus