Al la enhavo

Via sonĝoj

de smonkey, 2012-julio-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

smonkey (Montri la profilon) 2012-julio-12 00:51:02

Mi estas scivola.
Ĉu vi parolis Esperanton dum viaj sonĝoj?
Mia instruisto franca diris ke se vi estas lingvokapabla vi ankaŭ eble havas sonĝojn Francan.
Mi estas komencanto do mi ofte eraras.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-12 15:46:41

Jes, mi parolis en la esperanta lingvo dum mia sonĝoj. Estas ĉiam bonaj sonĝoj. La plej bela sonĝo estas, ke mi parolas perfekte.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-12 17:21:10

Neniam mi parolis, dum miaj sonĝoj, en Esperanto. Almenaŭ mi ne memoras tiun dezireblan okazaĵon. Eble ĉar mia lingva regado ne estas sufiĉe bona. malgajo.gif

Amike.

novatago (Montri la profilon) 2012-julio-15 17:01:06

Mi jes sed nun mi ne memoras tiujn malmultajn sonĝojn.

Ĝis, Novatago.

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-15 18:26:43

smonkey:Mi estas scivola.
Ĉu vi parolis Esperanton dum viaj sonĝoj?
Mia instruisto franca diris ke se vi estas lingvokapabla vi ankaŭ eble havas sonĝojn Francan.
Mi estas komencanto do mi ofte eraras.
Bedaŭrinde, kiam mi sonĝas mi ne parolas Esperante.

whysea (Montri la profilon) 2012-julio-15 19:52:51

Jes!! Sed bedaŭrinde, dum miaj sonĝoj mi ofte kreas sensencajn esperantvortojn--dum la sonĝo tiuj "esperantaj vortoj" ŝajnas tute eblaj, sed je la ekvekiĝo, malkovriĝas ke ili ofte ne havas eĉ iometeton da senco xD

oxymor (Montri la profilon) 2012-julio-15 20:34:30

Tio okazis kelkfoje en kunveno. Fakte kiam mi parolas nur esperanton dum kelkaj tagoj, mia cerbo komencas pensi kaj eĉ sonĝi Esperante (eble per tre malbona Eo).

Reen al la supro