Til innholdet

Via sonĝoj

fra smonkey,2012 7 12

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

smonkey (Å vise profilen) 2012 7 12 00:51:02

Mi estas scivola.
Ĉu vi parolis Esperanton dum viaj sonĝoj?
Mia instruisto franca diris ke se vi estas lingvokapabla vi ankaŭ eble havas sonĝojn Francan.
Mi estas komencanto do mi ofte eraras.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 7 12 15:46:41

Jes, mi parolis en la esperanta lingvo dum mia sonĝoj. Estas ĉiam bonaj sonĝoj. La plej bela sonĝo estas, ke mi parolas perfekte.

antoniomoya (Å vise profilen) 2012 7 12 17:21:10

Neniam mi parolis, dum miaj sonĝoj, en Esperanto. Almenaŭ mi ne memoras tiun dezireblan okazaĵon. Eble ĉar mia lingva regado ne estas sufiĉe bona. malgajo.gif

Amike.

novatago (Å vise profilen) 2012 7 15 17:01:06

Mi jes sed nun mi ne memoras tiujn malmultajn sonĝojn.

Ĝis, Novatago.

vincas (Å vise profilen) 2012 7 15 18:26:43

smonkey:Mi estas scivola.
Ĉu vi parolis Esperanton dum viaj sonĝoj?
Mia instruisto franca diris ke se vi estas lingvokapabla vi ankaŭ eble havas sonĝojn Francan.
Mi estas komencanto do mi ofte eraras.
Bedaŭrinde, kiam mi sonĝas mi ne parolas Esperante.

whysea (Å vise profilen) 2012 7 15 19:52:51

Jes!! Sed bedaŭrinde, dum miaj sonĝoj mi ofte kreas sensencajn esperantvortojn--dum la sonĝo tiuj "esperantaj vortoj" ŝajnas tute eblaj, sed je la ekvekiĝo, malkovriĝas ke ili ofte ne havas eĉ iometeton da senco xD

oxymor (Å vise profilen) 2012 7 15 20:34:30

Tio okazis kelkfoje en kunveno. Fakte kiam mi parolas nur esperanton dum kelkaj tagoj, mia cerbo komencas pensi kaj eĉ sonĝi Esperante (eble per tre malbona Eo).

Tibake til toppen