المشاركات: 9
لغة: Esperanto
Junpe (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 4:23:59 ص
Iomete surprizas min, ke tujaj nudeloj manĝiĝas tutmonde.
Mi ankaŭ legis ie, ke en Brazilo oni enhavigas al la nudeloj plejmulton da la supon, kaj manĝas en simila maniero kiel italaj pastaĵoj (kaj miasupoze per forko, kaj ne per manĝobastonetoj).
En Japanio oni manĝas tujajn nudelojn en multe da varma supo. (Kvankam troviĝas ankaŭ tujaj nudeloj kun saŭco. Ili ne nomiĝas "rameno".)
Oni rigardas tujajn nudelojn kiel malmultekostaj (kompare kun kuiraĵoj de nesekigitaj nudeloj en restoracioj) kaj nesanigaj manĝaĵoj.
Ĉu vi manĝas tujajn nudelojn? Kaj tasonudelojn (bildoj)? Mi ankaŭ interesiĝas pri kiel ili manĝiĝas.
Mi legas, ke tasonudeloj inventiĝas de inventisto, kiu vojaĝis al Usono, kaj vidis tie, ke homoj, al kiuj mankas taŭgaj ujoj, kiuj kutimas en Japanio, manĝas tujajn nudelojn (ramenojn) en tasoj.
Mi loĝas en urbo, kie tujaj nudeloj inventiĝis, kaj kie troviĝas muzeo de tujaj nudeloj.
whysea (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 8:12:51 ص
Junpe:Mi loĝas en urbo, kie tujaj nudeloj inventiĝis, kaj kie troviĝas muzeo de tujaj nudeloj.Tujnudela muzeo!? Haha

Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 8:31:24 ص
galvis (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 12:29:14 م
Hyperboreus:Tie ĉi en Venezuelo, ni konas ilin, sed vidante la ligilon,Junpe:Mi legas, ke tujaj nudeloj disdoniĝas kiel helpo al lokoj en la tuta mondo, al kiuj okazis naturaj katastrofoj.Sufiĉe strange, ĉi tie ne.
mi sentas envion.
Zafur (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 1:59:02 م
Mi provas eviti ilin, tamen. Ili estas fritita kaj malsana.
nigra_rivereto (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 2:16:10 م
Junpe:Jes, en Brazilo oni multe manĝas tujajn nudelojn (ĝenerale per forko) kun multe aŭ malmulte da likvaĵo/saŭco. Ĉi tie ili kelkfoje estas nomataj "lamen". Por tasonudeloj oni uzas la anglan vorton "cup noodles". Ankaŭ en Brazilo ili estas rigardataj kiel nesanigaj.
Mi ankaŭ legis ie, ke en Brazilo oni enhavigas al la nudeloj plejmulton da la supon, kaj manĝas en simila maniero kiel italaj pastaĵoj (kaj miasupoze per forko, kaj ne per manĝobastonetoj).
En Japanio oni manĝas tujajn nudelojn en multe da varma supo. (Kvankam troviĝas ankaŭ tujaj nudeloj kun saŭco. Ili ne nomiĝas "rameno".)
Oni rigardas tujajn nudelojn kiel malmultekostaj (kompare kun kuiraĵoj de nesekigitaj nudeloj en restoracioj) kaj nesanigaj manĝaĵoj.
Hyperboreus (عرض الملف الشخصي) 12 يوليو، 2012 6:13:44 م
Junpe (عرض الملف الشخصي) 13 يوليو، 2012 3:02:27 ص
Hyperboreus:Jen paĝo de la paĝaro de Monda Tujnudela Asocio. (Bedaŭrinde ne en Espranto, sed en la angla aŭ en la ĉina aŭ en la japana.)galvis:Ankaŭ ni konas ilin kaj en ĉiu vendejo oni povas aĉeti ilin. Sole oni ne disdonas ilin al suferantoj de naturaj katastrofoj.Hyperboreus:Tie ĉi en Venezuelo, ni konas ilin, sed vidante la ligilon,Junpe:Mi legas, ke tujaj nudeloj disdoniĝas kiel helpo al lokoj en la tuta mondo, al kiuj okazis naturaj katastrofoj.Sufiĉe strange, ĉi tie ne.
mi sentas envion.
http://instantnoodles.org/noodles/disaster-relief....
Probable tujnudeloj disdoniĝas ne al suferantoj en ĉiuj lokoj de naturaj katastrofoj, sed al suferantoj en kelkaj el la lokoj.
Abusonhhoson (عرض الملف الشخصي) 13 يوليو، 2012 3:51:32 ص