Tartalom

Salutoj en retpoŝtoj kaj leteroj

mschmitt-tól, 2012. július 12.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

mschmitt (Profil megtekintése) 2012. július 12. 5:59:24

Mi serĉas helpon pri salutoj en retpoŝtmesaĝoj. Ekzemple, "Saluton / Ĝis" ne aspektas al mi sufiĉe formala. Mi ie vidis formulojn "Estimata sinjoro / Altestime", sed laŭvorte, "Altestime" en ĉi-taga germana preskaŭ estas ofendo, per kiu oni distanciĝas de la ricevonto.

Kiajn salutojn oni uzus ekzemple skribante mesaĝon al nekonata, eble pli maljuna samideano en alia lando? "Kara sinjoro" aspektas kiel bona komenco, sed mankas ĉefe al mi pli formala fino ol "Ĝis".

sudanglo (Profil megtekintése) 2012. július 12. 9:46:28

Estimata estas probable la kutima. Persone mi nur respondas al moŝto.

Ĉiukaze estu Altestimata (ne e)

fajrkapo (Profil megtekintése) 2012. július 12. 9:54:35

mschmitt:Ekzemple, "Saluton / Ĝis" ne aspektas al mi sufiĉe formala. Mi ie vidis formulojn "Estimata sinjoro / Altestime"...mankas ĉefe al mi pli formala fino ol "Ĝis".
Ĝis la revido sufiĉus formala, aŭ simple adiaŭ.

mschmitt (Profil megtekintése) 2012. július 12. 10:21:13

sudanglo:Estimata estas probable la kutima. Persone mi nur respondas al moŝto.

Ĉiukaze estu Altestimata (ne e)
Bedaŭrinde mi ne memoras kie mi vidis ĝin. Mi komprenis ke altestim'e rilatas al la maniero kiel oni salutas.

darkweasel (Profil megtekintése) 2012. július 12. 10:44:44

mschmitt:
sudanglo:Estimata estas probable la kutima. Persone mi nur respondas al moŝto.

Ĉiukaze estu Altestimata (ne e)
Bedaŭrinde mi ne memoras kie mi vidis ĝin. Mi komprenis ke altestim'e rilatas al la maniero kiel oni salutas.
Mi supozas, ke vi parolas pri malsamaj aferoj - sudanglo parolas pri la komenco de la letero. ridulo.gif

Ondo (Profil megtekintése) 2012. július 12. 11:33:31

mschmitt:Kiajn salutojn oni uzus ekzemple skribante mesaĝon al nekonata, eble pli maljuna samideano en alia lando? "Kara sinjoro" aspektas kiel bona komenco, sed mankas ĉefe al mi pli formala fino ol "Ĝis".
La kutimaj salutvortoj kaj vortoj de alparolo tre malsimilas en diversaj lingvoj. Laŭ mi, ĉiu esperantisto komprenu tion kaj ne ofendiĝu aŭ surpriziĝu, se estas nekutimaj vortoj. Mi povas kompreni, ke en iu lingvo oni povas preskaŭ ofendi per troa formala ĝentileco, sed tion oni prefere ne suspektu en komunikado de diverslingvanoj.

Mi opinias, ke ankoraŭ nun estas tute bone uzebla la simplaj esprimoj, kiujn preskaŭ ĉiam uzis Zamenhof mem:

Kara Sinjoro,
....
Via L. Zamenhof

Multaj aliaj ebloj ekzistas, kaj nenio malhelpas onin rekte traduki ĝentilajn esprimoj el sia propra lingvo, se tiuj ne havas tro multe da malfacile komprenebla loka koloro.

Estimata Sinjorino N; Altestimata; Kara samideano; Estimata Profesoro N., ktp.
...
Altestime, X.; Estime via X.; Sincere via X., Kore salutas via X.; ktp

Tio estas nur ekzemploj, kaj aliaj povas certe proponi aliajn taŭgajn vortumojn.

Mi scias, ke ne ĉiuj ŝatas la vorton "samideano", kiu proksimume signifas "kolego-esperantisto", ĝi do eble estas ne tre bona elekto. En iuj landoj oni tre insistas pri titoloj (Doktoro, Profesoro, ks.), sed oni ne sentu sin devigata koni la kutimojn de la tuta mondo. En aliaj landoj (ekz. en mia lando), oni sentas uzadon de tiaj titoloj ironia aŭ ofenda, se ne temas pri tre formala, preskaŭ ceremonia alparolo.

Iuj oficialaj postenoj preskaŭ postulas, se temas pri diplomatia afero, honortitolojn kiel "ekscelenco" por ambasadoroj. En propra Esperanto tio ja estus "Via Ambasadora Moŝto", sed eĉ tion mi povus formuli kiel "Estimata Sinjor(in)o Ambasadoro". Ankaŭ la uzo de majusklaj literoj estas sufiĉe libera.

Mi opinias, ke Z bone elektis siajn vortojn.

johmue (Profil megtekintése) 2012. július 12. 17:37:38

mschmitt:Mi serĉas helpon pri salutoj en retpoŝtmesaĝoj. Ekzemple, "Saluton / Ĝis" ne aspektas al mi sufiĉe formala. Mi ie vidis formulojn "Estimata sinjoro / Altestime", sed laŭvorte, "Altestime" en ĉi-taga germana preskaŭ estas ofendo, per kiu oni distanciĝas de la ricevonto.

Kiajn salutojn oni uzus ekzemple skribante mesaĝon al nekonata, eble pli maljuna samideano en alia lando? "Kara sinjoro" aspektas kiel bona komenco, sed mankas ĉefe al mi pli formala fino ol "Ĝis".
Afable salutas

Via Nomo

mschmitt (Profil megtekintése) 2012. július 13. 19:39:33

Koran dankon al vi ĉiuj! Tiu ĉi fadeno tre helpis min. ridulo.gif

Vissza a tetejére