去目錄頁

Venenhedero

rkqb, 2012年7月13日

讯息: 7

语言: Esperanto

rkqb (显示个人资料) 2012年7月13日上午4:35:50

Antaŭ nelonge mi tuŝis venenhederon (ĉu nerekte aŭ rekte, mi ne scias). Mi havas inflamon sur kaj mia dekstra brako kaj mia maldekstra brako, sed pli sur mia maldekstra brako. Ĝi estas malgranda, sed mi treege volas juki ĝin kaj ĝi estas agaca al mi. Mi scivolas, ĉu iu ajn scias ion pri la traktado de venenedero.

(Kaj ne hezitu korekti mian gramatikon. Mi ankoraŭ estas komencanto.)

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月13日上午7:11:43

Mi ja forte rekomendas al vi konsulti por tiaj celoj ne retforumon (ajnan), sed profesian kuraciston.

rkqb (显示个人资料) 2012年7月14日上午1:25:23

Mi parolis kun mia kuracisto antaŭ ol mi afiŝis ĉi tie. Li nur povis diri al mi, ke mi devu meti kremon sur la inflamon (por la juko). Mi sole scivolas, se iu scias metodojn, kiuj povas ĉesi la jukon kaj la doloreton.

dombola (显示个人资料) 2012年7月14日上午3:55:23

rkqb:Mi parolis kun mia kuracisto antaŭ ol mi afiŝis ĉi tie. Li nur povis diri al mi, ke mi devu meti kremon sur la inflamon (por la juko). Mi sole scivolas, se iu scias metodojn, kiuj povas ĉesi la jukon kaj la doloreton.
Ne nur parolu al via kuracisto sed vere vizitu lin/ŝin.Se tiu jam estas farita eble la kremo sufiĉos.Kelkaj pacientoj profitas de malsekaj kompresoj, inter surmetado de kontraŭinflama kremo, por mildigi prurigon.

(Por "volupta" juko kelkaj (uloj) rekomendas mildan malrapidan unggratadon!)

Ĉe M.C. vi trovas pliajn informojn.

maratonisto (显示个人资料) 2012年7月14日下午7:22:19

Kio estas venenhedero?
Mi ne trovis ĝin en vortaro.

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年7月14日下午10:54:08

en la germana, laŭ Vikipedio, Eichenblättriger Giftsumach aŭ Giftefeu - kiam mi loĝis en Eŭropo mi neniam vidis ĝin

bartlett22183 (显示个人资料) 2012年7月16日下午8:27:23

Laŭ mia kono, venenhedero (Toxicodendron radicans) kreskas nur en Norda Ameriko.

回到上端