Ku rupapuro rw'ibirimwo

Identeco de genro

ca, kivuye

Ubutumwa 10

ururimi: Esperanto

leosur (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 02:39:21

En Argentino la 9an de Majo aprobiĝis leĝo pri identeco de genro, kiu permesas al la transgenruloj ŝanĝi nomon kaj sekson en identigilo sen esti devigata havi kirurgion au sekvi hormonan terapion, sen juĝa au psikiatria permeso.

Tiu ĉi leĝo estas la plej antauiranta en la mondo . Nur oni bezonas la volon ŝanĝi identigajn datumojn en la oficejo kiu donas identigilojn. Leĝo definas la identecon de genro kiel interna kaj individua vivsento tia kia ĉiu persono ĝin sentas, sendepende de la asignita sekso dum la naskiĝo, inkluzive la korpa vivsento. Kion vi opinias pri tiu leĝo?

patrik (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 02:52:14

Mi profunde malkonsentas kun tia ĉi leĝo. "Fondi" vian identecon nur surbaze de sentoj kaj emocioj estas simple malobjektiva kaj malracia.

Sahaquiel (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 07:22:56

Laŭ mia pensmaniero, se oni naskiĝis viro, restos viro dumvive kaj male. Sed, ĉu oni volas ŝanĝi tion en la identigilo ĉar ĝi sentas tiela volo, mi ne havas problemon kun tio. Ĉiuj el ni estas liberaj senti kaj kredi je tio kiu ni volas, kaj se leĝo favoras tio, des pli bone.

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 07:55:39

Nun estos multaj kaŝitaj homoj eskapante de la impostoj, kaj spionoj kun perukoj!

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 21:18:12

Tio dependas de la rolo de identigilon, kaj de la politiko de la koncerna lando: ĉu ĝi taksas grava facile retrovi homojn kiuj faris ion malbonan? Laŭ simbola vidpunkto, eble estas pli bone. Sed laŭ praktika vidpunkto?

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 16 Mukakaro 2012 22:40:51

fajrkapo:Nun estos multaj kaŝitaj homoj eskapante de la impostoj, kaj spionoj kun perukoj!
Bv klarigi - mi tute ne komprenas kion vi skribis.

galvis (Kwerekana umwidondoro) 17 Mukakaro 2012 01:25:29

Oni devas atendi la regularon rilate al la menciita leĝo.

leosur (Kwerekana umwidondoro) 17 Mukakaro 2012 02:56:45

Homoj ĝenerale subtaksas tiajn leĝojn kaj imagas strangan filmŝajnan situacion kiel kaŝitaj krimuloj au iaj fiaj avantaĵoj far de senskrupululoj, sed ne koncias pri diskriminacio suferanta de kelkaj homoj en la socio.
En Argentino transgenruloj ĝenerale estas forpelita el siaj hejmo pro familia malakcepto kaj ne profitas de eduka sistemo kaj sansistemo kaj finiĝas en la stratoj postvivante per prostituado.
Do, temas pri homaj rajtoj, eble la agnosko de la ŝtato al tiu minoritato povas helpi ŝanĝi la situacion kaj feliĉigi milojn da homoj
La leĝo permesas ankau ke trashomoj povas profiti hormonterapion kaj kirurgion senkoste en publika sansitemo, ne nur temas pri identigilo.
Oni devas klarigi ke oni nur povas facile ŝanĝi genron unufoje kaj se oni volas faris denove necesas juĝisto kaj la identiga nombro ne estas ŝanĝita nur la persona nomo kaj sekso en dokumentoj.
Oni atendu por scii ĉu funkcias, sed temas pri paradigma ŝanĝo ĉar transgenreco tiukaze ne estas konsiderata kiel sindromo au patologio sed kiel identeca esprimo.

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 17 Mukakaro 2012 16:38:58

robbkvasnak:
fajrkapo:Nun estos multaj kaŝitaj homoj eskapante de la impostoj, kaj spionoj kun perukoj!
Bv klarigi - mi tute ne komprenas kion vi skribis.
...permesas al la transgenruloj ŝanĝi nomon kaj sekson en identigilo sen esti devigata havi kirurgion au sekvi hormonan terapion, sen juĝa au psikiatria permeso.

Tiu ĉi leĝo... Nur oni bezonas la volon ŝanĝi identigajn datumojn en la oficejo kiu donas identigilojn. Leĝo definas la identecon de genro kiel interna kaj individua vivsento tia kia ĉiu persono ĝin sentas, sendepende de la asignita sekso dum la naskiĝo, inkluzive la korpa vivsento....


Do, kelkaj viroj nur bezonas perukon por kaŝiĝi se ili volus...kaj la novan nomon.

Eddycgn (Kwerekana umwidondoro) 20 Mukakaro 2012 21:24:37

Mi konsentas pri tia leĝo. Estas multaj viroj kaj virinoj kiuj naskiĝis en la malĝusta korpo. Se ili ne ŝanĝas, ili estos malfeliĉaj dum la tuta vivo.
La gepatroj kaj la doktoroj ne povas decidi, nur ili mem povas.

Subira ku ntango