Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
hunne68 (Montri la profilon) 2012-julio-16 06:46:13
Kiel estas la afero regulata oficiale in Eo? Kiuj idiomaj esprimoj estas tradukata laŭvorte, el kiu nacia lingvo ktp.?
Estas vortaro por Ea esprimoj ie?
(Por klarigo kelkaj ekzemploj el aliaj lingvoj:
to know by heart
übers Ohr hauen
falra hányt borsó
sub rosa)
Mi ankaŭ ĝojus, se en tiu ĉi fadeno vi kolektus interesajn idiomojn.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-julio-16 07:56:40
Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-julio-16 08:00:56
Ĝenerale rilate idiomaĵon en Esperanto multajn studojn faris Sabine Fiedler kaj Aleksander Mel'nikov, mi povas rekomendi la sekvajn librojn de Fiedler:
- -Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto). Frankfurt/M.: Lang, 444 S. (1999, scienca studo)
-Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio, 185 S. (2002, mallongigita traduko de la antaŭa)
-Ilustrita Frazeologio (kun desegnaĵo Pavel Rak). Dobřichovice: KAVA-PECH (2004, 2a eldono 2009), 136 S. (praktika kolekto)
johmue (Montri la profilon) 2012-julio-16 08:27:24
hunne68:Kelkaj fadenoj jam temis pri tio, sed mi tamen havas demandojn.Tiu ĉi estas interesa. En la franca ĝi estas "savoir par cœur", do laŭvorta ekvivalento de la angla. En Esperanto ekzistas la radiko "parker-", kiu estas prenita de la franca idiomo.
[...]
to know by heart
Do "to know by heart" en Esperanto estas "parkere scii".
sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-16 11:21:31
Priparolante ĉi tiun temon, oni devas distingi inter du specoj de idiotismoj.
1. Prefero al certaj esprimoj super aliaj kiam la lingvo teorie permesas diversajn eblojn. Tio estas granda stumblilo por lernantoj de naciaj lingvoj. Ili elpensas manieron por sin esprimi, nur por trovi ke denaskuloj ne diras tiel.
2. Tute ne-logikaj esprimoj kiuj enradikiĝis en la lingvo kaj kiujn, pro manko de memevidenta signifo, la lernanto devas aparte lerni.
Ĝenerale Esperanto evitas ambaŭ specojn de idiotismo, sed ĉefe tiujn de la dua tipo.
Uzante esprimon de la unua tipo vi eble frontus al reago ke tio ne estas bona stilo, sed vi ankoraŭ estus komprenata, ĉar en la lernado de Esperanto oni rapide konstatas ke diversaj esprim-manieroj (por la sama afero) estas preskaŭ karakterizilo de la lingvo.
La konsekvenco de tiu lasta estas ke (donite la sama lerteco en la lingvo) oni ne povas kompreni ion en Esperanto tiel same fulm-rapide kiel oni farus en iu nacia lingvo, en kiu multo estas pli kliŝita - ĉar pli da analizo far la cerbo estas necesa.
Sed kompense oni bezonas malpli da tempo por atingi la saman lingvo-nivelon kompare kun la naciaj lingvoj, por kiuj la ŝarĝo de parkerigo estas multe pli alta.