Więcej

originala Ea literaturo

od hunne68, 16 lipca 2012

Wpisy: 5

Język: Esperanto

hunne68 (Pokaż profil) 16 lipca 2012, 06:59:09

Eo ja havas grandan kvanton da lit. tekstojn, tiel certe vi legas ilin. Mi volus scii, kiun verkiston aŭ kiun romanon, poemon ktp vi favoras (kaj el lingva kaj el tema aspekto).

cellus (Pokaż profil) 16 lipca 2012, 08:08:52

Mi nur konas libron de hungardevena Ferenc Szilágyi, kiu la plej grandan parton de sia vivo vivis en Svedio. Li skribis libron "Inter sudo kaj nordo" kiun mi opinias tre leginda.

Laŭ la sveda Nacia Enciklopedio li ankaŭ skribis novelojn.

Mi ankaŭ povas rekomendi la romanojn de Stellan Engholm, alia svedo. Liaj romanoj rakontas pri la Svedujo de la 30-aj jaroj, do antaŭ 70 jaroj plimalpli. Antaŭ ĉio liaj libroj estas interesaj pro ilia bona priskribo de la tiamaj tempoj kaj la pensmaniero de la tiamaj homoj.

Bedaŭrinde mi ne legis originalajn verkojn de aliaj verkistoj, se mi ne menciu kelkajn poeziaĵojn el la Esperanta Antologio. Sufiĉe bonaj, eĉ se mia plej forta flanko ne estas la poezio.

aleksejj (Pokaż profil) 23 lipca 2012, 08:51:17

Dankon pro la informo. Mi ekvolis legi tiujn-ĉi librojn.

Urho (Pokaż profil) 28 lipca 2012, 09:58:48

Adelson Sobrinho: Originala Literaturo Esperanta – –
Do, la ligilo al Originala Literaturo Esperanta estas

Wróć do góry