ไปยังสารบัญ

Burkino Faso ?

จาก cellus, 16 กรกฎาคม 2012

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

cellus (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2012, 19:54:59

Notu ke la nomo devas esti Faso Burkino! Esperanto devas ŝajne ĉiam ŝanĝi....

Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino. Kian rajton oni havas por tia formo. Oni imagus ke Burkina Faso almenaŭ surface devus esti tute analogia al la esperanta sistemo. Kial esperanto ĉiam devas fari alimaniere ol la aliaj lingvoj?

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2012, 21:58:28

cellus:Notu ke la nomo devas esti Faso Burkino! Esperanto devas ŝajne ĉiam ŝanĝi....

Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino. Kian rajton oni havas por tia formo. Oni imagus ke Burkina Faso almenaŭ surface devus esti tute analogia al la esperanta sistemo. Kial esperanto ĉiam devas fari alimaniere ol la aliaj lingvoj?
Estas Burkino (Faso), ne aperas kiel Faso Burkino. Esperanto tute ne ĉiam faras alimaniere kiel la aliaj lingvoj

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2012, 06:57:09

Laŭ la Listo de Rekomendataj Landnomoj la koncerna lando nomiĝas Burkino.

Ondo (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2012, 13:10:51

cellus:Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino.
Via aserto estas tiom konsterna, ke vi certe miskomprenis, aŭ estas preseraro en via vortaro. "Faso Burkino" ne estas ebla landnomo en Esperanto.

Ĉar mi konjektis, ke vi uzis la vortaron de Vilborg, mi kontrolis tie. Ĝi tute ĝuste diras "Burkina Faso Burkino". Sed la retan version de la vortaro iu fuŝis, kaj tie vi povas legi "Burkina Faso Burkino". Do, mi eble ne eraras, se mi konjektas, ke vi utiligis la retan vortaron. Vi tamen forgesis la singardon bezonatam, kiam oni serĉas informojn en la reto – tie jam la Sveda serĉvorto estis rekta avertilo pri io misa.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2012, 15:42:46

Forigite

cellus (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2012, 08:08:05

Ondo:
cellus:Mia vortaro donas la esperantan nomon de Burkina Faso kiel Faso Burkino.
Via aserto estas tiom konsterna, ke vi certe miskomprenis, aŭ estas preseraro en via vortaro. "Faso Burkino" ne estas ebla landnomo en Esperanto.

Ĉar mi konjektis, ke vi uzis la vortaron de Vilborg, mi kontrolis tie. Ĝi tute ĝuste diras "Burkina Faso Burkino". Sed la retan version de la vortaro iu fuŝis, kaj tie vi povas legi "Burkina Faso Burkino". Do, mi eble ne eraras, se mi konjektas, ke vi utiligis la retan vortaron. Vi tamen forgesis la singardon bezonatam, kiam oni serĉas informojn en la reto – tie jam la Sveda serĉvorto estis rekta avertilo pri io misa.
Vi pravas. Mi havas ankaŭ la paperan eldononn de la vortaro de Vilborg, sed mi en tiu ci kazo kontrolis nur la retan vortaron kaj serĉis poste la REVO.

Mi pensis ke estis ia kialo, kiun mi do ne sciis, kial oni skribis tiel.

Mi scias ke la oficiala sveda vorto por civitano de Burkino estas "en burkinier", kaj tial mi demandis al mi kion faras Faso!

Dankon por via helpo!

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2012, 21:52:15

cellus: Mi scias ke la oficiala sveda vorto por civitano de Burkino estas "en burkinier", kaj tial mi demandis al mi kion faras Faso!
Nu, nomu ni ĝin Burfaso...ridulo.gif

กลับไปด้านบน