Ĉu ni povas konsenti malkonsenti (civile)?
ca, kivuye
Ubutumwa 11
ururimi: Esperanto
aleksejj (Kwerekana umwidondoro) 23 Mukakaro 2012 08:18:07
Altebrilas:Mi ĉiam pravas, ĉar, kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion.Ĉu oni nepre devas konvinki aliajn dum la disputo? La plej grava afero estas kompreni kial la aliaj pensas ne tiel kiel vi. Povas esti ke poste havante pli multe da informo ili povas iomete ŝanĝi siajn opiniojn, ne anstataŭigi per la via sed crei novan.
Tio aspektas kiel ŝerco, sed en la fundo tio veras: kiam mi estas konvinkita, ke mi eraras, mi agnoskas la eraron kaj ŝanĝas mian opinion. La problemo estas, ke mi ne estas facile konvinkebla, kaj mi bezonas raciajn argumentojn por tio. Nek la aŭtoritato de gravulo, nek de la plejmulto estas sufiĉaj.
En la ĉiutaga vivo, tio ne ĉiam eblas, kaj mi ofte ŝajne jesas (per senentuziasma jesjes - nur kiam la konsekvencoj estas negravaj), sed tio ne signifas, ke mi estas konvinkita ke la aliulo pravas, sed nur ke mi estas konvinkita ke li ne ŝanĝos sian opinion.