Al la enhavo

Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?

de Wilhelm, 2012-julio-17

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-julio-17 17:41:39

Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?
Ĉu iu alia rimarkis tion?
ridulo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-18 14:13:35

Wilhelm:Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?
Ĉu iu alia rimarkis tion?
ridulo.gif
Jes, ankaŭ mi rimarkis tion. Mi ne tute komprenas kial. Ĉu vere estas tiel malfacile surbendigi sonon!? Mi mem ne estas spertulo, sed mi suspektas, ke se oni ĝuste metas mikrofonon en bonan lokon, tiam ĉio devas esti sufiĉe facila.

johmue (Montri la profilon) 2012-julio-18 14:30:14

Chainy:
Wilhelm:Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?
Ĉu iu alia rimarkis tion?
ridulo.gif
Jes, ankaŭ mi rimarkis tion. Mi ne tute komprenas kial. Ĉu vere estas tiel malfacile surbendigi sonon!? Mi mem ne estas spertulo, sed mi suspektas, ke se oni ĝuste metas mikrofonon en bonan lokon, tiam ĉio devas esti sufiĉe facila.
Do faru ...

Kiuj estas la surlokaj kondiĉoj?

Kiu estas taŭga mikrofono por tiaj kondiĉoj?

Kiu estas la bona loko por la mikrofono?

Kiom da mikrofojnoj oni bezonas?

Ĉu oni havas tiom da tiaj mikrofonoj?

Kian ciferecigilon ni havas je dispono?

Kian antaŭamplifilon ni havas je dispono?

Ĉu la laŭteco de la sonfonto estas sufiĉe antaŭvidebla?

Ĉu ni havas la sperton bone agordi la antaŭamplifilon?

Ĉu nia registrilo kaŝe aŭ sen nia konscio kompaktigas?

ktp. ktp.

Jes tute facile, se vi havas la scipovon, la sperton kaj la ekipaĵon.

Kaj tio estis nur por la registrado. Mankas ankoraŭ la prilaborado, la miksado, la kompaktigado k.s.

cyrille (Montri la profilon) 2012-julio-18 16:57:27

Se vi interesiĝas pri aktivado por disvastigi Esperanton, mi preparis paĝaron por trejnigi aktivulojn. Ĝia ĉefa enhavo estas videoj. Pritaksu la kvaliton ĉe www.ratoj.net.

johmue:
Chainy:
Wilhelm:Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?
Ĉu iu alia rimarkis tion?
ridulo.gif

mschmitt (Montri la profilon) 2012-julio-18 17:07:46

Mi estas denaske germana kaj pensas ke ĉiuj anglalingvaj filmoj havas malbonan sonon. Oni tiom pli bone komprenas sian denaskan lingvon ke malbona sono malpli gravas. ridulo.gif

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-julio-18 19:56:18

mschmitt:Mi estas denaske germana kaj pensas ke ĉiuj anglalingvaj filmoj havas malbonan sonon. Oni tiom pli bone komprenas sian denaskan lingvon ke malbona sono malpli gravas. ridulo.gif
Mi ja konsideris ĉu ĉi tio estas la kazo sed mi opinias ke ne.
Mi venas al mia konkludo ĉar mi trovis kelkajn videojn kun bona sonkvalito en multaj malsamaj prononcmanieroj.

Amike,

Vilhelmo.

Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-18 21:38:45

cyrille:Se vi interesiĝas pri aktivado por disvastigi Esperanton, mi preparis paĝaron por trejnigi aktivulojn. Ĝia ĉefa enhavo estas videoj. Pritaksu la kvaliton ĉe www.ratoj.net.
Mi provis spekti viajn videojn sed mi vidis nur jenan mesaĝon: "Sorry. The creator of this video has not given you permission to embed it on this domain. This is a Vimeo Plus feature." (= Pardonu. La kreinto de tiu ĉi filmeto ne donis al vi permeson uzi ĝin en tiu ĉi domajno. Tio estas funkcio de Vimeo Plus)

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-julio-19 04:36:06

Estus bona servo por ĉiuj esperantistoj se ĉiu esperanta prelego estus registrita bonkvalite kaj alŝutita al la interreto.

Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-19 06:37:33

@johmue

En multaj kazoj oni havas la impreson, ke estus bone uzi almenaŭ ian ajn apartan mikrofonon anstataŭ stari ie inter la publiko kaj fidi al enkonstruita mikrofono de iu misfunkcianta kamerao de la 90-aj jaroj.

Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-19 06:59:33

Wilhelm:Estus bona servo por ĉiuj esperantistoj se ĉiu esperanta prelego estus registrita bonkvalite kaj alŝutita al la interreto.
Jes mi konsentas. La situacio ne estas tiel malbona kiel en la pasinteco - mi ja renkontas nun iom pli da filmetoj en Esperanto kun sufiĉe bona sonkvalito, sed ankoraŭ restas multe da okazoj, kiam oni atendus pli bonan kvaliton.

Nu bone, se temas pri iu projekto de iu unuopa Esperantisto, aŭ de iu malgranda grupo kun malmulte da mono, oni ne atendu ion ajn, sed se temas pri iu vaste konata internacia evento, tiam Esperantistoj ja atendu pli bonan sonkvaliton.

Reen al la supro