ورود به محتوا

Prepozicioj

از Hyperboreus, 18 ژوئیهٔ 2012

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2012،‏ 21:21:34

Forigite

Sahaquiel (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2012،‏ 1:08:01

Ankaŭ «El»

Mi venas el Meztero. (Origino)
Ellerni (Tute fari ajnan agadon)
Elliri (movado)

galvis (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2012،‏ 3:58:35

Tio estas simila al rakonto de Zamenhof,
kie li mencias viron kiu diris : mi havas
unu bonan edzinon.
Sed tio povus esti komprenata kiel "mi havas
kelkajn edzinojn, sed nur unu estas bona.
"Ĉiu prepozicio havas unu bone definitan
signifon"
.
Sed, vere estas kelkaj aliaj signifoj
kiuj ankaŭ estas bonaj.

darkweasel (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2012،‏ 6:58:49

Hyperboreus:Ĉu fakte ĉiu Esperanta prepozicio havas unu kaj nur unu signifon?
Nu - ne.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:25:12

Dependas, kiel oni difinas "unu signifon". Oni ankaŭ povas diri, ke de havas la unu signifon "origino", de kie oni povas dedukti, parte kiel metaforon, la unuopajn (partajn) signifojn, kiujn ĝi havas.
Eble Zamenhof volis diri, ke E-aj prepozicioj havas almenaŭ unu signifon, male al la etnolingvoj, kie ekzistas multaj semantike malplenaj prepoziciaj kolokaĵoj - por kio E-o ja havas la ĵokeran prepozicion je.

sudanglo (نمایش مشخصات) 19 ژوئیهٔ 2012،‏ 11:11:27

La konsilo estas ke en Esperanto oni ne uzu la prepoziciojn arbitre (kiel ofte okazas en la naciaj lingvoj).

Oni klopodu uzi la prepozicion kiu ŝajnas plej taŭga laŭsignife, eĉ se la signifo de tiu prepozico estas iom vasta. Kaj se neniu vere plej konvenas, tiam prefere uzu 'je'.

La neceso estas konservi kiel eble certan logikan uzon de la prepozicioj, tiel ke oni ne devu lerni multajn arbitrajn konvenciojn.

بازگشت به بالا