Till sidans innehåll

Ĉu vi iam ŝanĝis vian ideologion? Kio estas via nuntempa ideologio?

av Demian, 20 juli 2012

Meddelanden: 36

Språk: Esperanto

cellus (Visa profilen) 22 juli 2012 17:43:33

Por mi ideologio estas programo kiel mi traktu la socion kaj mian rolon en ĝi. La avantaĝo de ideologio estas ke mi agas laŭ iu difinita programo kaj ne devas en ĉiu momento fari grandan intelektan laboron por kompreni kiel mi reagu en donita situacio.

Dum vivo oni alprenas impresojn de multaj ideologioj.
Mi estas liberalo en la senco ke mi opinias ke ĉiu homo havu maksimalan liberecon ĝis kiam li ne limigas la liberecon de siaj kunhomoj.

Mi estas socialisto en la senco ke socio devas pensi pri ĉiuj homoj en ĝi. Mia socialisma flanko diras ke la socio devas ankaŭ helpi al la malriĉuloj, ĉar malriĉeco malnobeligas homojn.

Mi estas konservativulo en la senco ke oni ne riparu ion kio funkcias.

Mi estas radikalo en la senco ke fremda al mi estas la esprimo: Tiel ni ĉiam faris. Ne malhelpas ke ni povas provi ion novan.

La liberala valoro de libereco de pensado kaj vorto estas tre grava por lando. Estas tre grave ke ĉiu kuraĝu diri sian opinion kaj esti atakata per vortoj kaj realaj argumentoj, ne per minacoj, persekudado aŭ malliberejo. En lando kun aperta diskutado de problemoj la aŭtoritatoj ne bezonos grandan sekretan policon kiu elspionas la opiniojn de la loĝantaro, kaj tian institucion bezonas ĉiu nedemokratia lando.

Religio estas la kultura fono de la homoj, en kiu ili plenkreskis. Religio postulas ofte ke oni kredu je certaj aferoj kiujn neniu povas pruvi. Religio estas io pri kio oni povas elekti kredi aŭ ne kredi.

Oni povas vivi sen religio, sed ideologion oni ĉiam havos, ĉu oni tion volas ĉu ne!

Altebrilas (Visa profilen) 27 juli 2012 14:23:34

Mia ideologio estas la meza vojo. Preferindas eviti troigojn, ekstremajn opiniojn. Ideologioj estas (pli malpli) koheraj aroj da ideoj. Oni povas kredi je ideologio, opiniante ke ĝi povas solvi ĉiujn problemojn. Se tio ne funkcias, tio signifas, ke la ideologio ne estis sufiĉe vigle aplikata. Tia sinteno kondukas al dogmatismo.

Aliflanke, oni povas malfidi ideologiojn, preferi interkonsenton eĉ se oni devas kaŝi la kontraŭdirojn sub la tapiŝon senzorge se la problemoj aperos poste...

Ambaŭ sintenoj estas troigaj. Troa ideologiemo estas dogmismo : Torquemada, Robespierre, Stalin estas fifamaj ekzemploj: ili ĝisfine aplikis siajn dogmojn. Homo devas konscii, ke sia komprenkapablo estas limigita, kaj ke li povas erari... Maltroa koheremo kondikas al arbitreco, superrego de la plej fortaj aŭ ruzaj, ĉar, sen ideologio kiu indikas kio estas bona aŭ malbona, estas tiaj homoj kiuj decidas. Finfine homoj iĝas rezignemaj, seninteresiĝas pri la socia vivo kaj okupiĝas nur pri sia propra sorto.

lagtendisto (Visa profilen) 27 juli 2012 17:43:38

Mia ideologio estas samkia nedifina kampo de koralorifo. Iuj de miaj personaj opinioj aŭ ligiliĝaj ismoj estas kia amaso de unuopaj koralpolipoj aŭ polipoflokoj. Se ili ekestu maltaŭge. Tiam, aŭ mi provu detrui tiun mian opinion. Aŭ mi provu disligili de maltaŭga ismo. Mi ne iam sukcesas faru tion. Mi estas erarema organismo. Miaj personaj opinioj ankaŭ povas firmiĝi. Ĉu tiu lasu erigi ilin kiel kalciopolvo. Tio ofte dependas de ĉirkaŭo.

palaman (Visa profilen) 4 augusti 2012 10:51:56

Demian:Ideologio estas maniero rigardi la mondon.
Bone dirita.
Mi estis:
1) materiisto + komunisto
2) magiisto + liberalisto
3) ortodoksulo + monarkisto
4) ortodoksulo + humanisto (eble ioma homaranisto)
Nuntempe mia humanismo ien ŝanĝiĝas, sed mi ankoraŭ ne scias kien.

codesito (Visa profilen) 4 augusti 2012 11:37:16

Ni devas perdi, elimini ĉiujn niajn ideologiojn se ni volas esti liberaj.

Demian (Visa profilen) 4 augusti 2012 12:24:24

codesito:Ni devas perdi, elimini ĉiujn niajn ideologiojn se ni volas esti liberaj.
Ni nur povas esti liberaj inter du limoj. Kaj tiujn du limojn oni nomas ideologio.

Se vi ne konsentas, bonvole, klarigu, kia estus via sen-ideologia mondo? ridulo.gif

codesito (Visa profilen) 4 augusti 2012 12:35:46

Demian:
codesito:Ni devas perdi, elimini ĉiujn niajn ideologiojn se ni volas esti liberaj.
Ni nur povas esti liberaj inter du limoj. Kaj tiujn du limojn oni nomas ideologio.

Se vi ne konsentas, bonvole, klarigu, kia estus via sen-ideologia mondo? ridulo.gif
Se ni estas inter du limoj, ni ne estas liberaj.

Demian (Visa profilen) 4 augusti 2012 12:42:35

codesito:Se ni estas inter du limoj, ni ne estas liberaj.
Ekzistado estas neebla sen esti inter du limoj.

Ekz.

(1). Por kulturaj kialoj mi nur povas manĝi aŭ ovojn aŭ gekokidojn. Mi ne povas manĝi porkon, bovinojn, aliajn homojn, tigrojn... Kaj mi estas libera ĝui nevegetarajn manĝaĵojn ĝis tiam mi ne preterpasas limojn. (manĝi homojn).

(2). Oni ne povas diri: 噲lasjdflasjfa;己 en Esperanto. La lingvo havas regulojn (limojn). Kaj oni povas libere uzi la lingvon ĝis tiam, oni ne trompas gramatikajn limojn.

Donu al mi ekzemplo, kiam oni povas ekzisti sen havi limojn. Estas neeble eĉ defini io ajn sen unue marki limojn.

codesito (Visa profilen) 4 augusti 2012 12:58:25

Demian:
codesito:Se ni estas inter du limoj, ni ne estas liberaj.
Ekzistado estas neebla sen esti inter du limoj.

Ekz.

(1). Por kulturaj kialoj mi nur povas manĝi aŭ ovojn aŭ gekokidojn. Mi ne povas manĝi porkon, bovinojn, aliajn homojn, tigrojn... Kaj mi estas libera ĝui nevegetarajn manĝaĵojn ĝis tiam mi ne preterpasas limojn. (manĝi homojn).

(2). Oni ne povas diri: 噲lasjdflasjfa;己 en Esperanto. La lingvo havas regulojn (limojn). Kaj oni povas libere uzi la lingvon ĝis tiam, oni ne trompas gramatikajn limojn.

Donu al mi ekzemplo, kiam oni povas ekzisti sen havi limojn. Estas neeble eĉ defini io ajn sen unue marki limojn.
Se ni liberiĝus de la pensado, ne estus necesa la lingvo kaj ĝiaj reguloj, kaj ni estus liberaj.

Demian (Visa profilen) 4 augusti 2012 14:25:12

codesito:Se ni liberiĝus de la pensado, ne estus necesa la lingvo kaj ĝiaj reguloj, kaj ni estus liberaj.
Sendependeco de la pensado???? Kion ĝi signifas? Bonvole klarigu!

La ŝtonoj, kiuj kuŝas sur vojo antaŭ mia domo, ne pensas.
Mia komputilo ne pensas.
La klavoj sur la klavaro ne pensas.
Mortintaj personoj ne pensas.

Kaj mi ne pensas ke ili ne estas liberaj! Ili estas malvivaj, mortaj...

Tillbaka till toppen