Til innholdet

Ĉu vi iam ŝanĝis vian ideologion? Kio estas via nuntempa ideologio?

fra Demian,2012 7 20

Meldinger: 36

Språk: Esperanto

codesito (Å vise profilen) 2012 8 4 16:12:54

Demian:
codesito:Se ni liberiĝus de la pensado, ne estus necesa la lingvo kaj ĝiaj reguloj, kaj ni estus liberaj.
Sendependeco de la pensado???? Kion ĝi signifas? Bonvole klarigu!

La ŝtonoj, kiuj kuŝas sur vojo antaŭ mia domo, ne pensas.
Mia komputilo ne pensas.
La klavoj sur la klavaro ne pensas.
Mortintaj personoj ne pensas.

Kaj mi ne pensas ke ili ne estas liberaj! Ili estas malvivaj, mortaj...
ŝajnas ke estas uloj kiuj ne bezonas pensi. Legu ekz. iun libron de via samlandano J. Krishnamurti.

palaman (Å vise profilen) 2012 8 6 17:37:17

Jes ja. Se ni tute ne ekzistus, ni estus plej liberaj.

De tio oni povas konkludi ke libero ne estas pleja valoro de la vivo. Grava konkludo, ĉu ne?

cxevino (Å vise profilen) 2012 8 6 18:38:15

Svoboda Vnutri Nas!

Ideologio estas, kia religia doktrino, sistemo por ne pensi per si mem...
La nuna reganta ideologio nomiĝas demokratio, ĝi konsistas el apogi la novnazian imperiismon de Usono kontraŭ la naciŝtatoj, cele al pluigo de netolereblaj privilegioj... Tiuj el la reliefaj politikuloj kaj deciduloj kiuj oponas ĝin estas neniigitaj.

szalZITA (Å vise profilen) 2012 8 6 18:53:50

En infaneco mi ne havis ian propran ideologion...mi senpense akompanis miajn gepatrojn en ilies ideologio: esti edukita, bona al aliuloj, helpema. Oni ne diris al mi, kial mi estu tia, simple mi obeis. En juneco mi estis ateista kaj mi tion laŭte deklaris ĝis tiam, ĝis kiam mi ne tralegis Evangelion kaj ne ekkonis kelkajn kristanojn. Nun mi estas kristana - katolika. Kaj mi sentas esti feliĉa kun tiu ideologio. Dankon pro la bona foruma demando al Demian.

cxevino (Å vise profilen) 2012 8 6 19:00:01

Se ci la evangelion legis, kial ci faris la kontraŭon iĝante kristanino ?

szalZITA (Å vise profilen) 2012 8 6 19:05:16

Se ci la evangelion legis, kial ci faris la kontraŭon iĝante kristanino ?

Kial? Stranga demando. Certe vi ne legis la Evangelion, ĉar vi ne dubus. ridulo.gif Legante ĝin ne eblis ne fariĝi kristanino.

cxevino (Å vise profilen) 2012 8 6 19:58:09

Ci legis sed ne komprenis.

palaman (Å vise profilen) 2012 8 7 11:28:00

Kial vi сi-vokas la homon, kiu evidente ne estas via proksimulo? Ĉu vi celas esprimi malestimon al via kunparolanto aŭ io alia?

cxevino (Å vise profilen) 2012 8 7 14:06:25

Mi diras CI ĉar mi alparolas UNU personon, se plurajn mi alparolus, mi estus dirinta VI.
My vsje bratja, nje pravda li?
Tiel farante mi ankaŭ celas uzadi tiun troofte forlasitan pronomon...
Kak staná? (My gordimsja toboj!)

palaman (Å vise profilen) 2012 8 7 16:02:52

Mi komprenas vian logikon, des pli an la rusa oni ci-diras sen intenco aflikti. Kaj mi konsentas ke ni ĉiuj estas gefratoj!
Sed vi konsideru ke en Eo "ci" havas iom alian sencon ol en la rusa aŭ ekzemple en la hispana.
Do kunparolantoj povas miskompreni vian intencon!

Mi esperas ke szalZITA ne ofendiĝis.

Tibake til toppen