Aller au contenu

Ĉu vi iam ŝanĝis vian ideologion? Kio estas via nuntempa ideologio?

de Demian, 20 juillet 2012

Messages : 36

Langue: Esperanto

cxevino (Voir le profil) 7 août 2012 17:20:06

Esperanto estas konstruita/ata lingvo, ne genta, do mi parolas ĝin kiel mi volas, sed tamen laŭfundamente, kvankam me preferus maluzi la akuzativon...
Mi ankaŭ parolas aliajn helplingvojn, kiajn LFN, kaj ceteraj... kaj ankaŭ aliajn elpensitajn de mi mem, nome Interroman kaj Elefanto...
Mi ne partoprenas la esperantistan religion, mi preferas veron ol propagadon...
Vsevo Ĥoroŝovo! (Mi tre ŝatas la rusan lingvon, landon, kaj prezidenton... Mi esperas ke li savos nin de la usonaj nazioj...)

codesito (Voir le profil) 7 août 2012 19:19:25

cxevino:Esperanto estas konstruita/ata lingvo, ne genta, do mi parolas ĝin kiel mi volas, sed tamen laŭfundamente, kvankam me preferus maluzi la akuzativon...
Mi ankaŭ parolas aliajn helplingvojn, kiajn LFN, kaj ceteraj... kaj ankaŭ aliajn elpensitajn de mi mem, nome Interroman kaj Elefanto...
Mi ne partoprenas la esperantistan religion, mi preferas veron ol propagadon...
Vsevo Ĥoroŝovo! (Mi tre ŝatas la rusan lingvon, landon, kaj prezidenton... Mi esperas ke li savos nin de la usonaj nazioj...)
Kiom kaj kiuj artefaritaj lingvoj vi parolas? Kia estas la lingvo elefanto?

cxevino (Voir le profil) 7 août 2012 19:45:13

Mi kapablas legi, skribi kaj konversacii en Esperanto, Elefen/LFN (nova lingvofrankao), InterRoman kaj Elefanto, kiuj estas la ĉefaj lingvoj kiujn mi partoprenis aŭ elpensis.
Mi jam prezentis Elefanto-n en speciala fadeno > "Pri aliaj lingvoj" / "La Elefanto", ĝi estas la kunigo de Elefen kun Esperanto, por solvi problemojn de ambaŭaj lingvoj...

szalZITA (Voir le profil) 7 août 2012 19:48:51

Kompreneble, mi ne ofendiĝis. Homo,kiel tiu c xevino ne scipovas min ofendi. ridego.gif

cxevino (Voir le profil) 7 août 2012 20:02:19

...nek intencis!

palaman (Voir le profil) 8 août 2012 11:49:04

Do estu paco kaj amikeco - mi ja kredas ke ĉi-ideologio estas ĉiuokaze nia komuna en Esperanrujo.

Retour au début