讯息: 36
语言: Esperanto
Demian (显示个人资料) 2012年7月20日上午8:27:09
Mi jam ŝanĝis mian ideologion kelkfoje.
hinduo
siĥo
islamano
naciisto
komunisto
esperantisto
kapitalisto
nihilisto...
Nun, multaj ideologioj konfuzas min. Ili estas: konsumismo, teĥnologismo (kredo ke teĥnologio solvos ĉiujn problemojn), anarĥismo...
Post-modernismo eble estos la plej proksima vorto por esprimi mian nuntempan ideologion.
Kio pri vi?

Komunismo (显示个人资料) 2012年7月20日下午12:32:44
Kompreneble mi estas ankaŭ esperantisto. Esperanto estas bona kaj facila lingvo

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月20日下午12:55:24
Demian (显示个人资料) 2012年7月20日下午2:21:26
darkweasel:Strange, kiajn malsamajn aferojn vi nomas "ideologioj".Ideologio estas maniero rigardi la mondon.
Kiam mi estis hinduo, al mi la mondo aspektis kiel pasema. Kaj mi estis timigita de inferno kaj eĉ nekonscie ofendi la diojn. Ekzistas milionoj da dioj en hinduismo. Estas dio de fajro, dio de akvo, dio de ligno.... la plej gravaj estas: Brahma (kreanto de la mondo), Vishnu (kiu apogas la mondon) kaj Shiva (kiu detruas la mondon). Sed oni ne povas kredi en Brahma por iu kialo. Kaj Vishnu naskiĝis kelkfoje. Do, estas komplika afero. Kaj mi estis ĉiam timigita.
Kiam mi estis islamano, mi dividis mondon en du kampoj: pro-islama kaj kontraŭ islama. Kaj mi kredis ke la Korano estas la vorto de Alaho.
Kiel komunisto mi malamis monon kaj kredis ke ĝi estas la fonto de ĉio, kio estas malbona.
Kiel kapitalisto mi amis monon kaj kredis ke mono estas la plej bona ilo per kiu oni povas plibonigi sian vivon; k.t.p.
Do, ili ne estas apartaj aferoj. Se vi ne estas kontenta, bonvole klarigu.

gianich73 (显示个人资料) 2012年7月20日下午4:07:12
dobri (显示个人资料) 2012年7月21日上午8:48:46
Demian (显示个人资料) 2012年7月21日上午9:22:13
Komunismo:Nu, mi estas komunisto. Ankaŭ mi kredas je Allah(o) kaj je la Korano...Kiel ĝi estas eble?
Se mi ne eraras, Gaddahi estis islama komunisto.
gianich73 :Kristana demokratoKvankam ofte aŭdas la terminon "kristana demokrato", ĝi sonas al mi stranga kaj mi ne komprenas ĝin. Kia estus kristana demokratio? Ĉu ĉi tia: Mi kredas ke Jesuso estis la filo de la dio, kaj vi povas dubi ĉion krom tio.

raffadalbo (显示个人资料) 2012年7月22日下午1:08:09
La ideologio estas kiel pentristo kiu uzas nur du kolorojn, la "bonan" koloron (ekzemple blankan) kaj la "malbonan" koloron (ekzemple nigran). Sed oni ne povas pentri la mondon aŭ la homan koron per du koloroj!
dobri:Mi kredas al mi mem.Ĉu Mahatma Gandhi estis hindŭo? Li diris ke jes, li estas hindŭo. Ĉu li estis hindŭo same ol vi estis hindŭo? Mi ne kredas. Li estis hindŭo en la maniero de Gandhi - li estis "gandhisto" - li estis si mem! Kaj li miksis al hindŭismo multe da ideoj venintaj el aliaj ideologioj. Ekzemple, li estis "sendependecisto" - li verkis por Barato sendependeca. Ĉu oni povas esti samtempe hindŭisto kaj sendependecisto? Jes, certe jes!
Ĉu oni povas esti samtempe kristana kaj demokrata? Jes, certe jes! Islama kaj komunista? Jes, certe jes!
Mi estas kristana, kaj demokrata, kaj esperantista, kaj ekologista, kaj kulturamiko, kaj ... Mi ne scias kiom da ideologioj miksiĝas en mia koro, kiel la mil koloroj kiuj miksiĝas en malgranda papilio.
Amike

raffadalbo (显示个人资料) 2012年7月22日下午1:22:14
Tiukaze, mi taksas eraro la miksadon de du religioj. Ankaŭ la ŝanĝo de religio ne estas kutima.
Sed eblas la influo de pluraj religioj sur la ritoj - fakte, ne eblas eviti ĝin.
Ekzemple: kiam mi venis en Chennai kaj vizitis la tombejon de Sankto Tomaso, oni demandis al la vizitantoj forpreni la ŝuojn. Neniam oni faras tion en Eŭropo. Mi kredas ke ĝi estas influo de la hindŭismo. Senprobleme, mi kredas!