Al la enhavo

Famaj esperantistoj

de robbkvasnak, 2012-julio-22

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-julio-22 00:16:05

Jen ligilo pri famaj Esperantistoj: http://en.wikipedia.org/wiki/Esperantist
Mankas Vladimir Köppen kaj eble kelkaj aliaj. Ĉu iu ĉi-tie povas doni la nomojn de aliaj famaj Esperantistoj kiuj mankas sur tiu-ĉi listo? Ni ĉiuj devas scii pri ili tiel ke se oni demandas nin pri Esperantistoj ni havos kelkajn nomojn.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-julio-22 00:23:25

Mi ĵus aldonis Köppen al la listo

Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-22 01:49:06

robbkvasnak:Mi ĵus aldonis Köppen al la listo
Vi aldonis tion en Esperanto, sed la paĝo estas en la angla.

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-22 06:40:53

Mi dubas ĉu estas korekte noti Ostwald kiel esperantisto. Siajn plej grandajn agojn li faris por ido. Se mi estas bone informita li donis grandan parton de la sumo de la nobelpremio por la disvastigo de Ido.

La redaktado de la artikolo pri bahaaj esperantistoj eble devas esti redaktita. Tie mi legas:
"Bahá'í adherents, many of whom many have been involved with Esperanto"

Unu el la du "many" ŝajne devas esti forigita.

Bahaanoj kiujn mi renkontis en Upsalo ne estis speciale interesitaj pri esperanto. ŝajnas ke oni povas vidi unu iranan kaj unu okcidentan branĉon de la movado.

Eĉ se Oomoto elektis esperanton sia lingvo, ŝajnas al mi ke ili publikigas pli en la angla ol la materialo en esperanto.

Svedaj esperanto-parolantoj:
Björn Collinder, profesoro pri finn-ugraj lingvoj en la universitato de Uppsala. Mi mem aŭdis lin paroli esperanton.

Alia fama esperanto-parolanto estas la universitata profesoro Daniel Tarschys, kiu jam kiel adolescentulo parolis la lingvon. Li partoprenis la kongreson de Esperanto en Kopenhago, kie mi renkontis lin. Tiam li eble havis 13 jarojn. Do ankoraŭ ne estis profesoro ridulo.gif

La iama presidanto (korespondas al la Speaker de la brita parlamento) de la sveda parlamento (Riksdagen) Ingemund Bengtsson, socialdemokrato, parolis esperanton.

Same iama eksterministro de Svedio Sten Andersson sciis esperanton.

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-22 08:18:06

cellus:Mi dubas ĉu estas korekte noti Ostwald kiel esperantisto. Siajn plej grandajn agojn li faris por ido. Se mi estas bone informita li donis grandan parton de la sumo de la nobelpremio por la disvastigo de Ido.
Laŭ mi Ostwald estas esperantisto, ĉar laŭ deklaracio de Boulogne-sur-Mer esperantisto estas tiu, kiu parolas kaj uzas Esperanton. Nun Ido kaj Esperanto jam ne estas rivaloj.

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-julio-22 10:26:22

vincas:Laŭ mi Ostwald estas esperantisto, ĉar laŭ deklaracio de Boulogne-sur-Mer esperantisto estas tiu, kiu parolas kaj uzas Esperanton. Nun Ido kaj Esperanto jam ne estas rivaloj.
Pri tiu temo estas tre interese la Vikipedio franca, kie eblas legi la sekvantajn parolojn:

fr.wikipedia.org/wiki/Espérantiste:Le terme espérantiste est une traduction du mot esperantisto, terme ambigu en espéranto qui l'est tout autant dans sa traduction française. (...)
Dans la pratique, il existe souvent une confusion entre les termes « espérantiste » et « espérantophone », ce deuxième terme désignant un locuteur d'espéranto. Ainsi, le dictionnaire Larousse1 indique comme signification « qui connaît et qui pratique l'espéranto », alors que le TLFI donne une définition plus poussée : « qui pratique l'espéranto et en est partisan »
Traduko:
La vorto "espérantiste" estas traduko de la vorto "esperantisto", neklara vorto en Esperanto kaj eĉ en la franca traduko. (...) Praktike, oftas konfuzo inter "espérantiste" kaj "espérantophone" (= esperantisto kaj esperantoparolanto); la dua termino celas al parolanto Esperanton. Do, la vortaro Larousse1 indikas kiel signifon [de "espérantiste"] "kiu konas kaj uzas Esperanton"; la TLFI puŝas plue la difinon: "kiu uzas Esperanton kaj estas ĝia partiano".

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-julio-22 10:43:34

Mi opinias ke:

A) PRECIZE:

La problemoj estas malsamaj:

1) en Esperanto, kompreni la malsamon inter "esperantisto" kaj "esperantoparolanto"; ne ĉiuj ŝatas la Bulonjan Deklaracion (vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto), kiu fakte unuigas la du vortojn; tiu temo estas jam malsimpla

2) aldone, en aliaj lingvoj (ekzemple la angla) ekzistas la problemo de la traduko, ĉar la esperanta sufikso "-ist" ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist" en aliaj lingvoj; ekzemple, la sufikso "-phone" estas tre uzata en la franca sed ne en la angla; en la itala ne estas strange uzi plurajn vortojn kiel "di lingua ..." (di lingua inglese, di lingua francese, di lingua esperanto) sed oni neniam uzas "inglesista" aŭ "francesista" ("esperantista" uziĝas).

B) NORMALE:

En la normala parolado neniu estas tiel preciza; "esperantisto" (aŭ "esperantist", "espérantiste" ktp) povas havi neprecizan signifon, la kunteksto klarigos.

Mi ŝatas la elekton de la franca vikipedio, kiu metas la "famajn esperantistojn" en plurajn grupojn logikajn; tiel la kunteksto estas klarega.

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-22 13:30:22

Esperantisto, menciita en deklaracio de Boulogne-sur-Mer signifas ne profesion, sed simple konanton de Esperanto aŭ alie esperantoparolanton.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-22 13:36:32

vincas:Esperantisto, menciita en deklaracio de Boulogne-sur-Mer signifas ne profesion, sed simple kono de esperanto aŭ alie esperantoparolanto.
+1

Tjeri (Montri la profilon) 2012-julio-22 14:06:46

Esperantisto estas ne tiu, kiun tiel nomas deklaracio de iu aŭ ie, sed tiu, kiu nomas sin tiel.

Reen al la supro