Til innholdet

The rose (La rozo) en Esperanto

fra robbkvasnak,2012 7 22

Meldinger: 2

Språk: Esperanto

robbkvasnak (Å vise profilen) 2012 7 22 03:08:41

Mi tradukis la kanton de Janis Joplin esperanten. Bv diri al mi se mi devus ŝanĝi ion. Estas tie iu kun belsona kantvoĉo (mi havas aĉan kantvoĉon) kiu povus kanti ĝin kaj meti ĝin en Jutubo?
Diriĝas amo estas rivero kiu dronas kanon fraĝil’
Aŭ amo estas la razilo kiu sangigas anim’facil’
Aŭ amo ja malsatas de senfina dolorem’
Mi diras amo estas floro kaj vi la sola sem’

La koro timanta rompon neniam lernas danci
La revo timanta vekon neniam povas ŝanci
Kiu ne lasas sin preni ne povas doni plu
La anim’ timanta morton ne povas vivi ĉu?

Se la vojo nokta sola ŝajnas esti sen kunul’
Kaj vi kredas ke la amo nur taŭgas por ŝanculoj kaj fortul’
Ne forgesu ke en vintro sub amarga neĝa prem’
Estas rozo kiu ĝermos en sunbrilo de eta eta sem’

ateneo (Å vise profilen) 2012 7 22 08:19:49

Oni povus montri per jutubo, kaj per muzaiko, vimeo ktp

Tibake til toppen