Đi đến phần nội dung

Esperanto-tema mangao komenciĝas!

viết bởi J_Marc, Ngày 24 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

J_Marc (Xem thông tin cá nhân) 10:19:21 Ngày 24 tháng 7 năm 2012

Jen novaĵo el la kampo de bildstrioj:

En Japanujo, nova Esperanto-tema mangao ekeldoniĝas en la knabina mangagazeto Hana to Yume (Floro kaj Revo). La nomo estas dulingva, 僕らは楽園で結ばれる -- Ni estas ligitaj en paradizo. La rakonto temas amo aŭ amikeco kiu floras inter du homoj per Esperanto-blogo.

La verkistino estas S-ino NANAI Kozue. Ŝi havas publikan blogon en la japana, tial mi opinias ke ŝi ne zorgos se mi publikigas ŝian blogadreson ĉi tie. Tamen, la blogo estas skribita en la japan. (Klaku.)

Bona temo por rakonto en multvendiĝa, nekroma gazeto!

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:12:03 Ngày 30 tháng 7 năm 2012

Domaĝe, ke la blogo nes estas ankaŭ en esperanto: tio povus instigi mian 12jaran filon, kiu interesiĝegas pri mangaoj, plilerni esperanton...

Quay lại