본문으로

strikodo - strekkodo

글쓴이: cellus, 2012년 7월 24일

글: 20

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 5일 오후 7:52:24

Mi rimarkas, ke vi uzas 'strekokodo' por eviti la duoblan 'k'. Tio estas verŝajne bona ideo. Fakte, mi ĵus trovis la vikipedian paĝon pri tiu ĉi temo, kaj ĝia aŭtoro certe konsentas kun vi: Strekokodo

Tamen, mi ne vere komprenas, kial vi tiel kontraŭas la uzadon de 'strikodo'. Tiu vorto estas en NPIV, kaj kelkaj aliaj vortaroj. Fakte, NPIV (vortaro.net) mencias nenion pri 'strekokodo'. Eble oni povus longe diskuti, kio ekzakte estas 'strio', kaj kial ĝi taŭgas aŭ ne taŭgas por traduko de 'bar code', sed mi suspektas, ke ĉiuj komprenus ambaŭ tiujn du formojn.

Estas interese, ke la difinoj de 'strio' malsamas en vortaro.net kaj ReVo. Tiu lasta donas kiel unuan difinon: "Larĝa streko."

sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 5일 오후 11:29:04

Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.

Esperanto ne ĉiam imitas la aliajn Eŭropajn lingvojn eĉ kiam ili havas komunan formon, preferante anstataŭe propran konstruon.

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 6:22:38

sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 6:59:02

Chainy:Tamen, mi ne vere komprenas, kial vi tiel kontraŭas la uzadon de 'strikodo'.
Oni kiel eble plej multe sekvu la formojn uzataj en la plimulto da lingvoj. Tio igas ke esperanto pli bone funkcias en tradukado. Kaj en miaj okuloj la traduko "strtiokodo" aspektas pure amatora.

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:18:45

Chainy:
sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.
Povus tamen esti problemo se iu volus traduki jenon: Scan code

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:19:22

sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
KIam la vorto skankodo estos uzata en multaj lingvoj, tiam oni ankaŭ povos uzi ĝin en esperanto.

sudanglo:Esperanto ne ĉiam imitas la aliajn Eŭropajn lingvojn eĉ kiam ili havas komunan formon, preferante anstataŭe propran konstruon.
Kompreneble. Nun la vorto streko kaj strio ambaŭ ekzistas en esperanto kaj oni povas elekti unu el ili por traduki la anglan bar. Eble kolono povus esti uzata kiel en bar chart, kiun mia sved-esperanta vortaro tradukas kiel kolona grafikaĵo.

La gajno estus ke oni havus unu kaj saman tradukon por bar kaj en bar code kaj en bar chart.

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:33:13

Chainy:
Chainy:
sudanglo:Sed nuntempe oni pli kaj pli vidas 'barcodes' kiuj konsistas nek el strioj nek el strekoj. Skan-kodo solvas la problemon.
Jes, ankaŭ tiu estas bona propono. Fakte, ĉiuj tri formoj ŝajnas facile kompreneblaj.
Povus tamen esti problemo se iu volus traduki jenon: Scan code
Ĉu ne estas tiel ke scan code nur estas uzata en la signifo priskribita en la vikia artikolo en la angla lingvo kaj ke ĝi ne povas esti sinonimo de "bar code"?

cellus (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:33:22

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:40:39

cellus:Ĉu ne estas tiel ke scan code nur estas uzata en la signifo priskribita en la vikia artikolo en la angla lingvo kaj ke ĝi ne povas esti sinonimo de "bar code"?
Ĝuste pro tio, mi diris, ke povus esti problemo, se oni uzus 'skankodo' por 'bar code'. La anglalingva vorto 'scan code' ŝajne ne estas sinonimo de 'bar code'. Nu bone, en ĉiutaga parolado, verŝajne ĉiuj komprenus ilin kiel sinonimojn, sed en faka lingvaĵo, ili estas malsamaj aferoj.

Chainy (프로필 보기) 2012년 8월 6일 오후 7:54:21

Komputeko enhavas ambaŭ formojn. Mi aldonos 'strekokodo' al la angla-Esperanta vortaro de Lernu. Ni lasu homojn mem decidi, kiu formo pli plaĉas... Ĉu bone?

다시 위로