125-a datreveno de la Unua Esperanta Libro
de antoniomoya, 2012-julio-26
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-26 18:42:17
Hodiaŭ oni celebras la 125-an publikigan datrevenon de la Unua Esperanto-libro.
Mi ne tute konsciis pri tio, sed rigardante trankvile la post-tagmezan televid-ĵurnalon ĉe la Unua Hispana Televid-kanalo, meze de aliaj novaĵoj ili (subite kaj surprize) komencis paroli pri tiu okazintaĵo. Ili dediĉis kelkajn minutojn al la lingvo-problemo en Eŭropa Unuiĝo, kaj poste mallonge intervjuis hispanajn esperantistojn, kiuj eĉ diris kelkajn vortojn en Esperanto.
Ŝajnas al mi vere elstarinde ke la Unua Hispana Televid-kanalo okupiĝu pri Esperanto meze de sia hodiaŭa novaĵaro.
Amike.
Tonyodb (Montri la profilon) 2012-julio-26 20:02:30
antoniomoya:Hodiaŭ oni celebras la 125-an publikigan datrevenon de la Unua Esperanto-libro.Vidu la programon en jena ligo:
Mi ne tute konsciis pri tio, sed rigardante trankvile la post-tagmezan televid-ĵurnalon ĉe la Unua Hispana Televid-kanalo, meze de aliaj novaĵoj ili (subite kaj surprize) komencis paroli pri tiu okazintaĵo. Ili dediĉis kelkajn minutojn al la lingvo-problemo en Eŭropa Unuiĝo, kaj poste mallonge intervjuis hispanajn esperantistojn, kiuj eĉ diris kelkajn vortojn en Esperanto.
Ŝajnas al mi vere elstarinde ke la Unua Hispana Televid-kanalo okupiĝu pri Esperanto meze de sia hodiaŭa novaĵaro.
http://www.rtve.es/alacarta/videos/telediario/hace...
Amike,
Tonyo
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-26 21:36:04
Mi volis meti ĝin en fadeno kiun mi faris, "kiam vi laste aŭdis pri Eo", sed mi trovis ĝin nenie!!
TatuLe (Montri la profilon) 2012-julio-27 03:04:48
fajrkapo:Mi volis meti ĝin en fadeno kiun mi faris, "kiam vi laste aŭdis pri Eo", sed mi trovis ĝin nenie!!Jen ligilo al la fadeno: Kiam vi laste aŭdis pri Esperanto ekster la movado?
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-27 08:32:03
TatuLe:Jen ligilo al la fadeno: Kiam vi laste aŭdis pri Esperanto ekster la movado?Dankegon TatuLe, mi ne povis trovi ĝin, (kaj krom, mi uzis la lernuserĉilon).
Hedilla (Montri la profilon) 2012-julio-27 08:46:03
Herzberg am Harz
fajrkapo:Oni vidis ankaŭ gravan esperantan librovendejonmi pensas ke la ĵurnalistino parolis pri specialigita librovendejo, ne pri esperanta librovendejo. ŝi ne menciis libroservojn
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-27 09:16:16
Hedilla:ankaŭ la germana revuo Der spiegel (La spegulo) skribis artikolon pri la lingvoJes, kun multaj sensencaĵoj en la artikolo kaj eĉ pli da sensencaĵoj en la komentoj.
Herzberg am Harz