Sisu juurde

125-a datreveno de la Unua Esperanta Libro

kelle poolt antoniomoya, 26. juuli 2012

Postitused: 7

Keel: Esperanto

antoniomoya (Näita profiili) 26. juuli 2012 18:42.17

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝos samjare la 9-an de aŭgusto[/i]. (Vikipedio)

Hodiaŭ oni celebras la 125-an publikigan datrevenon de la Unua Esperanto-libro.

Mi ne tute konsciis pri tio, sed rigardante trankvile la post-tagmezan televid-ĵurnalon ĉe la Unua Hispana Televid-kanalo, meze de aliaj novaĵoj ili (subite kaj surprize) komencis paroli pri tiu okazintaĵo. Ili dediĉis kelkajn minutojn al la lingvo-problemo en Eŭropa Unuiĝo, kaj poste mallonge intervjuis hispanajn esperantistojn, kiuj eĉ diris kelkajn vortojn en Esperanto.

Ŝajnas al mi vere elstarinde ke la Unua Hispana Televid-kanalo okupiĝu pri Esperanto meze de sia hodiaŭa novaĵaro.

Amike.

Tonyodb (Näita profiili) 26. juuli 2012 20:02.30

antoniomoya:Hodiaŭ oni celebras la 125-an publikigan datrevenon de la Unua Esperanto-libro.

Mi ne tute konsciis pri tio, sed rigardante trankvile la post-tagmezan televid-ĵurnalon ĉe la Unua Hispana Televid-kanalo, meze de aliaj novaĵoj ili (subite kaj surprize) komencis paroli pri tiu okazintaĵo. Ili dediĉis kelkajn minutojn al la lingvo-problemo en Eŭropa Unuiĝo, kaj poste mallonge intervjuis hispanajn esperantistojn, kiuj eĉ diris kelkajn vortojn en Esperanto.

Ŝajnas al mi vere elstarinde ke la Unua Hispana Televid-kanalo okupiĝu pri Esperanto meze de sia hodiaŭa novaĵaro.
Vidu la programon en jena ligo:
http://www.rtve.es/alacarta/videos/telediario/hace...

Amike,
Tonyo

fajrkapo (Näita profiili) 26. juuli 2012 21:36.04

Ankaŭ mi vidis tiun programon, kaj estis sufiĉe da minutoj en la plej grava hispana kanalo. Estis parolante J. Antonio del Barrio (Toño) kaj aliaj esperantistoj. Oni vidis ankaŭ gravan esperantan librovendejon, Nu, Feliĉan Datrevenon!

Mi volis meti ĝin en fadeno kiun mi faris, "kiam vi laste aŭdis pri Eo", sed mi trovis ĝin nenie!!

TatuLe (Näita profiili) 27. juuli 2012 3:04.48

fajrkapo:Mi volis meti ĝin en fadeno kiun mi faris, "kiam vi laste aŭdis pri Eo", sed mi trovis ĝin nenie!!
Jen ligilo al la fadeno: Kiam vi laste aŭdis pri Esperanto ekster la movado?

fajrkapo (Näita profiili) 27. juuli 2012 8:32.03

TatuLe:Jen ligilo al la fadeno: Kiam vi laste aŭdis pri Esperanto ekster la movado?
Dankegon TatuLe, mi ne povis trovi ĝin, (kaj krom, mi uzis la lernuserĉilon).

Hedilla (Näita profiili) 27. juuli 2012 8:46.03

ankaŭ la germana revuo Der spiegel (La spegulo) skribis artikolon pri la lingvo

Herzberg am Harz

fajrkapo:Oni vidis ankaŭ gravan esperantan librovendejon
mi pensas ke la ĵurnalistino parolis pri specialigita librovendejo, ne pri esperanta librovendejo. ŝi ne menciis libroservojn

darkweasel (Näita profiili) 27. juuli 2012 9:16.16

Hedilla:ankaŭ la germana revuo Der spiegel (La spegulo) skribis artikolon pri la lingvo

Herzberg am Harz
Jes, kun multaj sensencaĵoj en la artikolo kaj eĉ pli da sensencaĵoj en la komentoj.

Tagasi üles