Ujumbe: 8
Lugha: Esperanto
dombola (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2012 2:57:05 asubuhi
1. En malriĉa apudmara lando en Afriko malriĉulo malesperas pri sia situacio.
2. Li decidas iri serĉi pli bonan sorton en Eŭropo.
3. Tutsenmone li iras al haveno kaj enŝteliĝas en ĉambretaĉo de ŝipo je eŭrop-landa flago, portante nur porvivaĵojn sufiĉe por kelkaj tagoj.
4. La ŝipo ekveturas kaj, kontraŭ liaj esperoj, sindirektas al Brazilo.
5. Post la elĉerpiĝo de la porvivaĵoj li eliras el sia rifuĝejo serĉe de manĝaĵo.
6. La ŝipanaro eltrovas kaj ekkaptas lin.
7. La ŝipestro furiozas, batigas kaj arestas lin.
8. Ne kontentiĝante pri la suferado altrudita al malbonŝanculo, la kapitano farigas al li krudan flosilon el lign-skatoloj.
9. Alproksimiĝante la brazilan marbordon, la povrulo estas ĵetita al maro ene de la flosilaĉo. Kompreneble tiuj "piulegaj" maristaroj lasis kompason al nia protagonisto.
10. La ŝipo alvenas al brazila haveno por malŝargi kaj ŝarĝi siajn varojn.
11. Dumtempe la trudelpelita kaŝvojaĝinto estas savita de brazila fiŝ-ŝipo.
12. La malfeliĉulo denuncas la kapitanon.
13. La kapitano neas ĉion.
14. La malfeliĉulo pruvas sian historion montrante sian foton algluitan sub ŝton-akvujo en la kaŝ-ĉambreto.
15. La kapitano kaj la maristaro estas arestitaj kaj akuzitaj je mortig-provaĵo kaj rasa discriminacio.
16. Bone, internacia Kazo estas Kreita!
17....???.... Kion pli vi sugestus?
Ĉu tro multe nekredebla historio?
palaman (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2012 12:08:01 alasiri
Eĉ se la rakonto simple finiĝus ĉe ĉi-punkto, ĝi estus tamen jam sufiĉe interesa por verki.
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2012 1:15:08 alasiri
dombola:Kion pli vi sugestus?Ili nur faras siajn proprajn devojn. Do, la agoj de ambaŭ la ŝipestro kaj la afrika malriĉulo estas klarigeblaj.
dombola:Ĉu tro multe nekredebla historio?Ne nekredebla, sed ja tre interesa.
dombola (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2012 1:47:06 alasiri
Demian:Ĉu estas devo de ŝipestro lanĉi maron kaŝitaj vojaĝantoj???
Ili nur faras siajn proprajn devojn. Do, la agoj de ambaŭ la ŝipestro kaj la afrika malriĉulo estas klarigeblaj.
dombola (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2012 6:20:07 alasiri
Jen la raporto de brazila televido je la 26-ª de Julio 2012 pri la afero (Vidu la filmon!):
Camaronês que viajava escondido em navio diz ter sido jogado no mar.
Esperante:
Kamerunano kiu vojaĝis kaŝite en ŝipo diras ke li estis ĵetita en la maro.
Mi donos la tuta raport-tradukon en sekvonta mesaĝo.
dombola (Wasifu wa mtumiaji) 29 Julai 2012 1:32:52 asubuhi
Kamerunano kiu vojaĝis kaŝite en ŝipo diras ke li estis ĵetita en la maro.
Ondobo Wilfred, 28 jaraĝa, estis savita de ĉilia ŝipo.La kamerunano estis drive altmare ĉe 13 kilometroj de la Paranagvaa haveno.
kamerunano kiu vojaĝis kaŝite en ŝipo je malta flago denuncis ke li estis ĵetita al maro por la maristaro plie dek kilometroj de brazila marbordo.
Ondobo Wilfred, 28 jaraĝa, estis savita de ĉilia ŝipo maristaro. Li rakontas ke komence de Junio li enbarkiĝis kaŝite en malta ŝipo en la haveno de Doŭalao en Kameruno, nesciante tion, ke ĝi sindirektas al Brazilo.
"Mi estis maldungita kaj lasis mian landon por pli bona vivo en Eŭropo aŭ Usono", asertas li.
En Imagoj gravuritaj por la Federacia Polico (de Brazilo),la afrikano montras la lokon kiu estis lia rifuĝejo: la maĉinejo de unu el levilegoj.
Kiam akvo kaj manĝaĵo elĉerpiĝis, Ondobo eliras kaj estas ekvidita de la turka kaj armena maristaro.Li montras la ĉelo kie li estus arestita kaj agresita kaj diras ke li estis devigita lasi la ŝipon kiam la vojaĝo estis preskaŭ en la fino.
La viro estis lanĉita al maro meze de la nokto en improvizita flosilo: lign-tabulo, kie apenaŭ enteneblas unun homon, ligita al kelkaj plast-botelegoj por helpi la flosiladon.Por orientiĝi li havis nur lumigilon. La afrikano pasigis 12 horojn en tiu situacio, sen sav-veŝto kaj sen remilo.
"Ili diris ke nenion povus fari por mi kaj ke mi devus naĝi", rememoras li.
La maristaro neis la transportadon de kaŝ-vojaĝanto, sed la kamerunano pruvis sian ĉeestadon surŝipe montrante foton kiu li algluitis sub ŝton-akvujo en la kaŝ-ĉambreto.
"Ni laboras pri hipotezo de mortig-provo, raza ofendo kaj torturo", diris Michael Assis, delegito de Federacia Polico.
Federacia Polico informis tion ke ĝi revenigos Ondobon al lia patrujo.
palaman (Wasifu wa mtumiaji) 29 Julai 2012 7:36:15 alasiri
Certe ĝuste tial la rakonto ŝajnas esti tiom interesa kaj netriviala - ĉar kio povas esti pli verkinda ol la verko de Dio mem?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2012 10:57:02 asubuhi