Al la enhavo

Diversaj helplingvoj kompletigas unu la alian

de cellus, 2012-julio-28

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-28 09:05:11

Ido ne sukcesis anstataŭigi esperanton sed unu lingvo kiu vere estis anstaŭigita per sia posteulo estis okcidental (Occidental). Multaj okcidentalistoj preskaŭ torente transiris al interlingua. La lingvoj estas tiel similaj unu al la aliaj ke ne necesis multaj studoj anta›u ol la okcidentalisto povis majstri interlinguaon.

Sed ankoraŭ ekzistas okcidentala komuneco, kaj mi havis kontaktojn kun homoj kiuj opinias ke okcidental estas multe pli facila por ili ol interlingua. Por mi persone interlingua estis multe pli facile lernebla.

Same kun ido. Mi konas homojn kiuj opinias ke ido estas pli facila al ili ol esperanto. Ĉu temas pri objektivaj malfacilaĵoj, ĉu de persona psikologio, mi ne povas prijuĝi. Mi kredas ke la malfacilaĵoj povas dependi de malbona instrua pedagogio, kiun kelkaj povas superigi per forta interna instigo (motiviĝo) kaj igas aliajn preferi alian lingvon.

La resumo povas esti ke ne estas kaŭzo kial oni ne supozu ke la diversaj internaciaj helplingvoj kompletigas unu la aliajn. La fonto, la komunaĵoj de la okcidentaj lingvoj, estas tio kio unuigas ilin.

Do se vi volas lanĉi novan lingvon:
faru multan manterialon en ĝi.
Se eble verku bonajn lernolibrojn de ĝi. Eble en la angla. Se ne en la angla vi faru en alia lingvo aŭ en via lingvo mem!

Kreu novaĵojn pri la nova lingvo.

Estu certa ke vi povos liveri, se oni kredas je via propagando!

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-28 09:49:16

Ĉu eble Interesperantoccido? ridulo.gif

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-29 07:11:24

fajrkapo:Ĉu eble Interesperantoccido? ridulo.gif
Tia lingvo jam ekzistas: Intersistemal de iu Mitrovici de Sarajevo. Se mi bone memoras de la jaro 1947.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-29 11:01:47

Ĉiuj klopodoj revivigi alian artefaritan lingvon aŭ lanĉi novan estas vanaj. Nur estas tri verŝajnaj eblecoj.

1. La mondo agnoskos la taŭgecon de Esperanto kaj ĝin adoptos.

2. La mondo daŭre uzos la anglan por internaciaj komunikoj kaj la avantaĝa pozicio de tiu lingvo tiel fortiĝos ke la progreso estos nehaltigebla.

3. Oni solvos la lingvan problemon per maŝin-traduko.

Laŭ mi, la plej grava minaco al Esperanto estas la tria ebleco, aparte kiam oni prenas en konsideron la mirindajn antaŭ-saltojn de la komputiko en la lastaj jaroj, kaj la ĉiam akcelerantan rapidon de teĥnologiaj avancoj en nia moderna mondo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-29 11:23:51

sudanglo:...Laŭ mi, la plej grava minaco al Esperanto estas la tria ebleco, aparte kiam oni prenas en konsideron la mirindajn antaŭ-saltojn de la komputiko en la lastaj jaroj, kaj la ĉiam akcelerantan rapidon de teĥnologiaj avancoj en nia moderna mondo.
Al Esperanto, sed ankaŭ minacus la lernon de aliaj lingvoj, inklude la angla, almenaŭ la bonan lernadon de ĉiu lingvo. Sed tiu ĉi opcio ne ŝajnas al mi tre ebla nuntempe, eble en kelkaj jardekoj, ni ne vidos probable.

Sed mi pensas ke, malsame al matematiko, kie oni uzas kalkulilojn sen bezono de scii matematikajn operaciojn (bonŝance por plimulto), plimulte da homoj necesas lerni per si mem la tradukitan lingvon, estas defio.

Nikologos (Montri la profilon) 2012-julio-29 15:16:07

sudanglo:Ĉiuj klopodoj revivigi alian artefaritan lingvon aŭ lanĉi novan estas vanaj. Nur estas tri verŝajnaj eblecoj.

1. La mondo agnoskos la taŭgecon de Esperanto kaj ĝin adoptos.

2. La mondo daŭre uzos la anglan por internaciaj komunikoj kaj la avantaĝa pozicio de tiu lingvo tiel fortiĝos ke la progreso estos nehaltigebla.

3. Oni solvos la lingvan problemon per maŝin-traduko.

Laŭ mi, la plej grava minaco al Esperanto estas la tria ebleco, aparte kiam oni prenas en konsideron la mirindajn antaŭ-saltojn de la komputiko en la lastaj jaroj, kaj la ĉiam akcelerantan rapidon de teĥnologiaj avancoj en nia moderna mondo.
Mi ankaŭ aldonus 4-an punkton:

4. Esperanto keskumas iom post iom en lingvaj "niĉoj". Ekzistas laŭ mi keljaj taŭgaj niĉoj por planita helplingvo:

a. Instruado de lingvoj en la lernejoj (propedeŭtiko por lerni aliajn, ktp)

b. Kreskanta alternativa uzado de homoj kaj komunumoj, kiujj rifuzas la regantadon de iu nacia lingvo kaj por kiu gravegas egaleco en komunikado. Tiel ŝajnus ĝi iomete kiel Linukso, kiu klopodas rompi la monopolon en la fako de komputilaj operaciumoj.
Mi kredas, ke multe da uzado de Esperanto, kiu jam okazas, apartenas al tiu kategorio.
Internaciaj neregistraraj organizaĵoj povus ekemple alpreni Esperanton kiel plia komunikada lingvo kaj ĝi povus disvolviĝi tiel.

Laŭ mi, maŝintradukado eble uziĝos futuren, sed nur en kelkaj okazejoj. Ekzemple formalaj internaciaj debatoj. Por libereca voĉa kaj persona parolado inter homoj, mi kredas ke rekta lingvolernado kaj uzado restos.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-julio-29 17:16:45

cellus:La resumo povas esti ke ne estas kaŭzo kial oni ne supozu ke la diversaj internaciaj helplingvoj kompletigas unu la aliajn. La fonto, la komunaĵoj de la okcidentaj lingvoj, estas tio kio unuigas ilin.
Sed tio nur estus valide, se oni uzas helplingvon malpolitikece. Vi interlingvaantoj* ŝajnas tre tolereme. Tio iĝu vi ĉiuj Interlingvaantoj tre simpatiece.

*Laŭ reta-vortaro.de, la vorto 'Interlingua' ŝajnas esperantiĝis al 'Interlingvao'.

Nikologos:Laŭ mi, maŝintradukado eble uziĝos futuren, sed nur en kelkaj okazejoj. Ekzemple formalaj internaciaj debatoj. Por libereca voĉa kaj persona parolado inter homoj, mi kredas ke rekta lingvolernado kaj uzado restos.
Mi samopinas. La demando estas kielalte oni volas dependiĝu de teĥnikiloj. Sed oni ankaŭ devas mencii. La homaro jam altdependiĝas de teĥnikiloj. Ekzistas homara tradicio dependiĝu meme de teĥnikiloj.

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-30 10:26:22

Estas eble ke komputilaj tradukprogramoj kiel ekzemple Guglotradukilo (Google Translate) evoluiĝos pli kaj pli. En estonteco ni eble ne lernos lingvojn sed lernos kiamaniere ni plej bone uzu tradukprogramojn! ridulo.gif

La risko estas ke ĉiam pli da honoj ne lernos bone la anglan lingvon, kaj la uzo de elektronikaj tradukiloj povas rezulti en falo de la lingvaj kapabloj, kiel en la latinlingva mond post la falo de la Romia imperio kiam oni pli kaj pli perdis la komprenon de la greka lingvo. Tiuj kiuj lernis iom de la latina lingvo eble memoras la latinan frazon "Litteras graecas non leguntur!" (iom libere: "Greka teksto, ne legu!" Estis nur dum la renesanco kaj la ŝturmo de Konstantinopolo kiam multaj grekscipovantaj monaĥoj venis al la Okcidento ke oni denove lernis la grekan lingvon!

Cetere estas bone ke homoj ankaŭ interesiĝas pri la aliaj helplingvoj, ĉar se homoj iam volos provi ilin, tiam estos homoj kiuj scios kaj povos helpi pri la instruado.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-30 11:10:05

La fakto estas ke homoj estas pli malpli pigraj. Kiam haveblos man-teneblaj traduk-aparatoj por interpreti en reala tempo, aŭ taŭga softvaro alŝutebla en poŝtelefonon, tiam antaŭvideble la homoj preferos tion super la penado lerni fremdan lingvon - eĉ super la lernado de lingvo tiel facile akirebla kiel Esperanto.

Nur tiuj kiuj havos apartan specifan 'niĉan' bezonon por lerni iun certan fremdan lingvon sin ĝenos fari la necesan laboron.

Pro tio, la propaganda strategio por la Esperanto-movado devas baziĝi je la eduka (ne nur la propedeŭtiko) valoro de Esperanto.

En la mondo kie malmultaj lernos fremdan nacian lingvon ne havos sencon argumenti por Esperanto kiel prepara etapo en la lernado de lingvoj.

La argumento devas baziĝi je la menso-streĉo, la perspektiv-dona aspekto, do mallonge la eduka valoro de Esperanto. Alivorte la pravigoj estu similaj al la iamaj pravigoj de la instruo de la latina kiam tio estis lerneje farata.

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-30 14:26:50

sudanglo:Ĉiuj klopodoj revivigi alian artefaritan lingvon aŭ lanĉi novan estas vanaj. Nur estas tri verŝajnaj eblecoj..
La historio de interlingua montras ke tute vana tio ne estas. Se la lingvo estas pli facila ol etnaj lingvoj ĝi havas ĉiajn ŝancojn. Devas esti homoj kiuj kredas je la lingvo kaj povas kolekti idealistojn aŭ homoj kiuj pensas ke la lingvo havas ion por ili. Oni devas havi kiel eble plej bonajn lernolibrojn, facile akireblajn, kaj oni povu liveri, se homoj petas pri la lingvo.

Se esperanto povas funkcii pli bone kiel la angla, tio devas signifi ke devas esti amaso da mono kiun oni povas gajni, se oni helpas ĉiujn tiujn kiuj devas strebi kun la mallbone funkcianta anglas lingvo.

Kie estas lingvaj problemoj, tie estu esperanto, sed ĉu ĝi estas? Se ne, aliaj artefaritaj lingvoj havas sian ŝancon!

Lingvo ne devas havi ekonomian potencon. Konsideru la itala lingvo, kiu estas la lingvo de la klasika muziko.

Reen al la supro