Đi đến phần nội dung

Tatoeba komparas artefaritajn lingvojn

viết bởi palaman, Ngày 28 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

palaman (Xem thông tin cá nhân) 12:12:00 Ngày 28 tháng 7 năm 2012

http://tatoeba.org/eng/sentences_lists/show/1061

Oni kontrolas: ĉu artefaritaj lingvoj kapablas esprimi pensojn, kiuj estas iomete ne trivialaj.
Mi proponas traduki la kontrol-sentencojn en Esperanton por pruvi ke nia lingvo ne estas malforta
Aparte mi petus anglolingvulojn, ĉar la frazoj estas ja anglalingvaj.
Persone mi timas traduki ion ne tute taŭge kaj do fari malbonon al nia lingvo.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 00:49:02 Ngày 29 tháng 7 năm 2012

Iuj el la frazoj sonas strangaj en la origina angla versio! Mi tamen tradukis iujn el ili...

Rilate geometrion, mi ne certas ĉu uzi 'periferio' aŭ 'cirkonferenco' aŭ eĉ 'perimetro'! ReVo kaj Vortaro.net ne vere helpas min kompreni la diferencon inter tiuj vortoj. Ĉu ili ĉiuj necesas?!

etala (Xem thông tin cá nhân) 01:19:17 Ngày 29 tháng 7 năm 2012

Chainy:Iuj el la frazoj sonas strangaj en la origina angla versio! Mi tamen tradukis iujn el ili...

Rilate geometrion, mi ne certas ĉu uzi 'periferio' aŭ 'cirkonferenco' aŭ eĉ 'perimetro'! ReVo kaj Vortaro.net ne vere helpas min kompreni la diferencon inter tiuj vortoj. Ĉu ili ĉiuj necesas?!
Ankaŭ mi opinias, ke iuj el la frazoj estas strangaj. Eble estas demonstro por la uzado de loĵbanaj rolvortetoj.

Pri la geometria vorto, ĉu "ĉirkaŭlongo" taŭgus? Matematiko ne estas mia fako.

palaman (Xem thông tin cá nhân) 10:45:36 Ngày 04 tháng 8 năm 2012

Dankegon pro la laboro, karaj amikoj!

Nun mi klare vidas ke mi prave agis alvokinte vin helpi - anstataŭ traduki memstare. Multaj frazoj estis komprenitaj de mi mise, ve...

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 14:08:16 Ngày 04 tháng 8 năm 2012

palaman:Multaj frazoj estis komprenitaj de mi mise, ve...
Tio min ne surprizas. Mi ne scias, kiu skribis la anglalingvajn frazojn, sed ili enhavas erarojn kaj nekutimajn parolturnojn. Do tiu listo ne estas vere bona 'testo' por konstruitaj lingvoj.

mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 18:28:08 Ngày 04 tháng 8 năm 2012

"Someday the USA will elect a woman president, and it won't be pretty."

Eble surprizas usonanojn, sed tuta la cetera mondo jam scias ke vortludoj ofte nur malbone tradukeblas. Ĉu tio estu provo por konstruitaj lingvoj aŭ pruvo konstruita por la supereco de la angla?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 21:01:29 Ngày 04 tháng 8 năm 2012

mschmitt:"Someday the USA will elect a woman president, and it won't be pretty."

Eble surprizas usonanojn, sed tuta la cetera mondo jam scias ke vortludoj ofte nur malbone tradukeblas. Ĉu tio estu provo por konstruitaj lingvoj aŭ pruvo konstruita por la supereco de la angla?
Sen kunteksto, estas malfacile kompreni tiun anglalingvan frazon, do ankoraŭ pli malfacilas traduki ĝin en Esperanton. Tio estas ofta problemo ĉe Tatoeba - kunteksto mankas.

Bedaŭrinde, iuj tro rapidas oferti siajn interpretojn sen bona pripensado, kaj do nun ni havas plurajn sensencajn tradukojn!

Ne zorgu, mschmitt, tiu testo certe ne estas 'pruvo' pri supereco de ajna lingvo, certe ne de la angla - kiel mi diris, la originaj anglalingvaj frazoj enhavas erarojn kaj strangaĵojn. Mi ne scias, kiu skribis ilin, sed tiu certe ne regas la anglan tre bone.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 15:32:43 Ngày 05 tháng 8 năm 2012

Kelkfoje homoj proponas frazojn kiujn vi simple ne povas kompreni, malpli traduki en iun lingvon.

Quay lại