Kwa maudhui

Inter viaj preferaj filmoj (aŭ elstareblaj)

ya fajrkapo, 28 Julai 2012

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2012 6:07:26 alasiri

Mi proponas novan fadenon en kiu oni parolas pri unu el siaj preferaj filmoj, aŭ simple tiuj kiuj por oni mem estas vidindaj, aŭ elstareblaj. Bonvolu traduki la titolon pli bone eble al Esperanto, kaj paroli iomete pri ĝi, pri kial ĝi estas inter viaj preferaj aŭ elstareblaj filmoj (ankaŭ ĉar ili estus tre malbonaj). Ankaŭ pri via prefera filmmomento aŭ sceno.

Bonvolu meti la titolon en majuskloj.

Mi komencas kun LA URSO (L´ours), mi tre ŝatas la peizaĵojn kaj la bestoj. Ili estas tre amuzaj kaj saĝaj, kaj la viroj ŝajnas tiom stultaj kaj praaj...
Kompreneble la pli bona filmmomento estas kiam la granda urso pardonas la vivon de la viro.
Por mi tiu ĉi filmo estas majstra verko. Kaj kompreneble mi malŝatas kiam la patrino mortas sub la ŝtonoj...

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2012 7:54:56 asubuhi

Mi tre ŝatas absurdan komedion aŭ humuron, ekzemple ĉiuj de Leslie Nielsen, kiel AVIADILO! (airplane!, hispane aterriza como puedas), LA NUDA PAFILO (the naked gun, hispane agárralo como puedas), ankaŭ same stilo kiel SUPRA SEKRETO (top secret), ktp. Kaj kompreneble aliaj pli modernaj kiel TIMEGA FILMO (scary movie), EPOPEA FILMO (epic movie), KATASTROFA FILMO (disaster movie), ktp.
Estas tre amuzaj por mi kun tiom da absurdeco, kiam mi estas deprima, mi vidas unu.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2012 9:48:30 asubuhi

fajrkapo: kiam mi estas deprima, mi vidas unu.
Ne deprimu vin: helpu viamane malbonsortulojn. Tio malproksimigos vin el deprimo.

Amike.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2012 8:07:29 asubuhi

Estas aro de filmoj kiuj estas konsidere kiel malbenaj, inter ili Poltersgeist, la profetaĵo, la ekzorcisto, Superviro, la korvo, ktp
Rigardu la ligilon hispane Via teksto...kaj angle Via teksto...

Baliurel (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2012 3:47:22 alasiri

Se vi ŝatas humoran filmon, vin amuzos ĉi tiuj tri!:

-'Zombia festo' / 'Ŝaun de la malvivaj'
Brita komedio pri homo kaj sia amikoj kaj familio en situacio malfacila...
kaj nekutima.

(hispana el Hispanio: 'Zombies Party' )
(angla: 'Shaun of the Dead' )

- 'Esti aŭ ne esti'
Aktoroj je teatro, la Dua Mond'milito, spionoj, ...kaj unu vorto: problemoj.

(hispana el Hispanio: 'Ser o no ser' )
(angla: 'To Be or Not to Be' )
(germana: 'Sein oder Nichtsein – Heil Hamlet!' )

- 'Unu, du, tri'
Usona vend'direktisto el Coca-Cola havas planoj por profesie salti...
sed apero el alia junuloj malfacilos la afero.

(hispana el Hispanio: 'Uno, dos, tres' )
(angla: 'One, Two, Three' )
(franca: 'Jeux dangereux' )

[externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png

Ĉu vi konas pri ilin?

Kurudi juu