Til indholdet

Kiom kostas instruado de fremdlingvoj?

af maratonisto, 29. jul. 2012

Meddelelser: 10

Sprog: Esperanto

maratonisto (Vise profilen) 29. jul. 2012 12.52.21

Mi kalkulis, kiom en Rusio: 7-8 miliardoj da eŭroj ĉiujare nur el la buĝeto de Ministerio de klerigado. Sed mi ne povas trovi ciferojn por aliaj landoj. Mi legis iam, ke la Eŭropa Unio elspezas 350 miliardoj da eŭroj ĉiujare, sed tiu nombro ŝajnas al mi troigita.
Kiu konas kalkulojn aŭ fontojn por kalkuloj en aliaj landoj?

Nikologos (Vise profilen) 29. jul. 2012 16.03.45

maratonisto:Mi kalkulis, kiom en Rusio: 7-8 miliardoj da eŭroj ĉiujare nur el la buĝeto de Ministerio de klerigado. Sed mi ne povas trovi ciferojn por aliaj landoj. Mi legis iam, ke la Eŭropa Unio elspezas 350 miliardoj da eŭroj ĉiujare, sed tiu nombro ŝajnas al mi troigita.
Kiu konas kalkulojn aŭ fontojn por kalkuloj en aliaj landoj?
Nu, tio ne estas facilege kalkuli, sed en la jaro 2005, svisa ekonomikisto François Grin verkis raporton pri lingva politiko en Eŭropo, kiu konkludas, ke la Eŭropanaj landoj perdas miliardojn da eŭroj jare pro lingva malegaleco kaj kostoj de instruado.

Jen la tradukado de la raporto esperanten (kun franca originalo) ĉe la Vikio de UEA.

Li konkludas, ke ununacilingva scenaro estas la plej kosta. Plurnacilingva scenaro estus malpli kosta kaj la malplej kosta solvo estus uzi planlingvon (li prenas Esperanton kiel ekzemplo en la raporto).

lagtendisto (Vise profilen) 29. jul. 2012 16.35.58

Nikologos:Nu, tio ne estas facilege kalkuli, sed en la jaro 2005, svisa ekonomikisto François Grin verkis raporton pri lingva politiko en Eŭropo, kiu konkludas, ke la Eŭropanaj landoj perdas miliardojn da eŭroj jare pro lingva malegaleco kaj kostoj de instruado.
Tiu impostomonoj helpas laboru multaj de memstaraj lingvoprofesiistoj en Eŭropo. Mi, kia impostodevanto povas dormu trankvilige tre bone pri tiu situacio. Mi opinias plue, ke François Grin konstruis problemon, kio ne estas iu de problemo. Tute ne helpas disvastigu Esperanto, se oni vendas Esperantan lingvon kiel solvo de konstruita problemo.

maratonisto (Vise profilen) 31. jul. 2012 19.28.45

Nikologos, dankon por bona ligilo. Ĝi konfermas miajn pritaksojn, ke ĉirkaŭ 10% de la buĝeto de klerigado oni elspezas por instruado de fremdlingvoj. Sekve por obteni proksiman pritakson, sufiĉas scii la buĝeton de ministerio de klerigado.

Nikologos (Vise profilen) 31. jul. 2012 22.54.20

spreecamper:
Nikologos:Nu, tio ne estas facilege kalkuli, sed en la jaro 2005, svisa ekonomikisto François Grin verkis raporton pri lingva politiko en Eŭropo, kiu konkludas, ke la Eŭropanaj landoj perdas miliardojn da eŭroj jare pro lingva malegaleco kaj kostoj de instruado.
Tiu impostomonoj helpas laboru multaj de memstaraj lingvoprofesiistoj en Eŭropo. Mi, kia impostodevanto povas dormu trankvilige tre bone pri tiu situacio. Mi opinias plue, ke François Grin konstruis problemon, kio ne estas iu de problemo. Tute ne helpas disvastigu Esperanto, se oni vendas Esperantan lingvon kiel solvo de konstruita problemo.
Mi ne dirus ke tio temas pri konstruita problemo. Fakte, la problemo estas vera.

Ne sufiĉas diri ke Esperanto aŭ alia planlingvon kostus monon ankaŭ, ĉar tio estas nur parteto de la situacio. Kaj pri tiu ĉi temo, ni povus sufiĉe facile iel aserti, ke Esperanto kostus multe malpli ol iu nacia lingvo por trafi egalan rezultaton, pro ĝia ega reguleco kaj aliaj ecoj... Ĝi ankaŭ ne nur profitigi grupeton da landoj. La mono retus en sia lando. Nun multe da elspezoj iras nur al kelkaj landoj.

Sed plej grava la problemo estas malegaleco. Lingve superregi donas multe da avantaĝoj. Ekzemple : pli da influo en intertraktoj kiam partoprenas nedenaskolingvanoj, ekonomika kaj politika influo (parte tra la amaskomunikaro/gazetaro), centradigo de la iloj de scienca komunikado, kaj kun tiuj du lastaj punktoj la maldiversigo de la pensado, ktp.
Do multaj landoj elspezas monon ege malefike.

Kaj malpli facile taksebla, kultura malegaleco, kiu klare afekcias kulturajn produktojn (kiuj vojaĝas preskaŭ nur unuoriente) kaj inter homoj.

Do, laŭ mi, tio temas nur iomete pri kostoj de instrado, kaj pli pri aliaj faktoroj, monaj kaj nemonaj. Kaj rimedi tutajn tiujn problemojn estas kompreneble grava parto de la celoj de Esperanto por multaj.

lagtendisto (Vise profilen) 1. aug. 2012 16.14.00

Mi akzeptas vian idealismon. Sed ekstere de politika Eo-movado. Mi tre dubas, ke tie iu ĝenas forte pri la lingvosituacio. Ĝis nun, en europo la fluo de mono difinas de forta lobioreto. Tiu lobioreto ne kreskiĝis laŭ demokratiaj reguloj. Tiu lobioreto funkcias laŭ la merkato de mono. Kial en Grekio kaj Portugalio ĉefe oni ne ŝparas io ĉe militistaro? Laŭ serioza germana gazeto. Portugalio kaj Grekio estas la plej granda aĉetgrupo de germanaj militioarmiloj. En tiu nuntempa situacio. Ĉu tiu lobioreto vere volas diskuti iu de lingvorajto? Damne, mi tre dubas pri tion.

maratonisto (Vise profilen) 12. aug. 2012 08.08.27

Finfine mi kalkulis uzante intrerretajn fontojn.
Proksime 71 miliardojn de dolaroj ĉiujare en eŭropaj landoj por instruado de fremdlingvoj:

Germanio 15,207 mlrd $
Francio 15,077
Italio 9,572
Hispanio 5,911
Niderlando 4,160
Svislando 3,866
Belgio 2,676
Svedio 3,290
Norvegio 3,184
Aŭstrio 1,868
Danio 2,589
Finnlando 1,508
Portugalio 1,275
Irlando 980 mln.$
Hungario 675 mln.

Por aliaj landoj mi ne havas pli-malpli certajn datojn. Ekzemple, ne estas klara la ero por fremdlingvoj en Britio, kvankam mi scias la interan buĝeton de klerigado en Britio.

kefga_x (Vise profilen) 12. aug. 2012 08.26.16

maratonisto:Finfine mi kalkulis uzante intrerretajn fontojn.
Ĉu vi povus doni la fontojn al ni?

maratonisto (Vise profilen) 12. aug. 2012 09.48.55

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_countries_by_...

Tamen mi prenis similajn datojn el la rusa Vikipedio, tie estas iome aliaj datoj (eble el pasinta jaro), sed la diferenco ne estas granda.

Procentaĵo por klerigado
http://stats.uis.unesco.org/unesco/TableViewer/tab...

Mi kalkulis, ke oni elspezas por fremdaj lingvoj 10% de buĝeto por klerigado laŭ François Grin (ligilo en respondo de Nikolos antaŭe).

Certe, tiuj nombroj povas diferenciĝi je 20-30% de realeco.

Nikologos (Vise profilen) 12. aug. 2012 12.15.22

maratonisto:http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_countries_by_...

Tamen mi prenis similajn datojn el la rusa Vikipedio, tie estas iome aliaj datoj (eble el pasinta jaro), sed la diferenco ne estas granda.

Procentaĵo por klerigado
http://stats.uis.unesco.org/unesco/TableViewer/tab...

Mi kalkulis, ke oni elspezas por fremdaj lingvoj 10% de buĝeto por klerigado laŭ François Grin (ligilo en respondo de Nikolos antaŭe).

Certe, tiuj nombroj povas diferenciĝi je 20-30% de realeco.
Dankon pro viaj interesigaj kalkuloj.

Mi tamen pensas que tiuj kalkuloj subtaksas la realan koston, ĉar ili estas bazitaj je publikaj elspezoj. Sed estas ankaŭ "kaŝitaj" kostoj ĉar lingva instruado ankaŭ okazas private, kun privata mono. Kaj plie, ĝi ne nur temas pri kursoj, sed ankaŭ lingvolernadaj vojagôj, ktp.
Kaj mi ne mencias ĉi tie aliajn nerektajn faktorojn, kiel la influo de lingva scipovo en ekonomikaj rilatoj kaj komerco, ktp (sed tiukaze, ili estas ege malfacile apartigi el aliaj faktoroj).

Tilbage til start