Späť na obsah

Ĉu ekzistas prudentaj estaĵoj en universo?

od vincas, 29. júla 2012

Príspevky: 11

Jazyk: Esperanto

cellus (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 16:41:12

La penso ke povas ekzisti aliaj civilizacioj ol la homa en la universo estas tre fantaziinstiga, sed eĉ se tiaj civilizacioj ekzistas, multaj problemoj devos esti solvitaj por ke ni eĉ eksciu pri ilia ekzisto, plie renkonti "ilin".

Se mi bone memoras, Tero ekzistas ĉirkaŭ 3 miliardojn da jaroj. Dum tiu tempo la homaro havis ian civilizacion dum 10 000 jaroj. Se ni konsideras la grandegajn distancojn en la universo, ni devas kompreni, ke rigardanto je la distanco de 20 000 lumjaroj de la tero, ne vidos nian civilizacion sed mamutojn kaj grotleonojn! Tiu observanto opinios ke Tero ne havas civilizacion!

Por ke anoj de aliaj civilizoj povu vojaĝu al ni, aŭ ni al ili, la hipotezoj pri la raŭpotruoj devas esti veraj, kaj tiajn pruvojn ni ne havas. Povas esti ke ekzistas aliaj estaĵoj en la kosmoso, sed ni neniam vidos ilin!

La pola sciencfikcia verkisto Stanisław Lem skribi novelon (= rakonton) kies titolo , se mi bone memoras estis De silentio universi aŭ io simila, kie li ĝuste priskribis ĉiujn tiujn faktojn kiuj necesus por ke homoj kontaktu siajn kunestaĵojn en la universo.

Li ankaŭ skribis libron Eden, kie homoj venas al planedo kun loĝantoj kiujn ili tute ne povas kopreni, ili eĉ ne scias ĉu tiuj kiujn ili vidas estas la veraj loĝantoj, aŭ ĉu la veraj estaĵoj estas iliaj parazitoj! Legenda!

Mi citass lin, ĉar liaj libroj estas tradukitaj en plurajn lingvojn.

Mi ne estas certa ĉu estis Ray Bradbury aŭ iu alia usona verkisto kiu skribis rakonton pri kontakto kun aliaj estaĵoj, kiuj eĉ decidas veni al la tero, kaj ili alteriĝas sur la plato de granda flughaveno. Ili havas ambaŭflankajn kontaktojn, sed la vizitantoj estas tiel malgrandaj ke la teranoj unue ne rimarkas ilin, nur helpe de tre forta mikroskopo!

La libro The Martian Race (kies titolo estas vortludo, car ĝi povas signifi "La marsa raso" aŭ "La vetkonkurso al Marso" donas pensigan imagon kiajn problemojn havos estontaj vojaĝantoj al Marso kun dispono nur de iomete pli moderna tenkiko ol la hodiaŭa.

Konkludo: Bedaburinde – aŭ feliĉe – ni estas solaj en la kosmoso!

Nahor