본문으로

Ĉu ekzistas prudentaj estaĵoj en universo?

글쓴이: vincas, 2012년 7월 29일

글: 11

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2012년 7월 29일 오후 1:14:07

Ĉu homaro estas unikaĵo en kosmo? Ja scienculoj ektrovis multe da planedoj apud aliaj steloj. Eble tie loĝas iu. Nu ne ĉiuj planedoj apud aliaj steloj estas oportunaj por ia vivaĵo, sed universo ja estas grandega kaj ie eble troviĝas oportuna ejo por prudentaj estaĵoj.

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 29일 오후 2:17:18

Vizitintoj de laktvojo eble iam estis
tie ĉi, kaj kiam ili foriris promesis
reveni; sed la distancoj inter la
steloj estas tiom longaj ke la "dioj"
povus esti ĝis la nuna momento prepar-
antaj sin por reveni al nia planedo.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 7월 29일 오후 2:25:46

Tute ne. Ni estas la solaj "saĝaj" estaĵoj en la universo. Dio kreis homon kaj farigis lin la mastro de la tero kaj vivo.

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 6:36:45

Unu el la partoprenantoj igis demandon,
alia diris ke eble, kaj la tria decidis
ke ne; kaj ĝis tie la interŝanĝo de ideoj
alvenis.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 7:04:19

Homo estas nur la tre vulgara reĝo de vulgara planedo kiu turnas ĉirkaŭ vulgara suno ĉe vulgara angulo de nia galaksio, kiu siavice estas nur plej vulgara galaksio.

Se ni sekvas ĝisfine tiun vulgarecan principon, nia loĝata planedo estas nur vulgareco inter aliaj milionoj da loĝataj planedoj tra la tuta universo.

Ĉiu unikeco estas iluzia, imputebla nur al nia nescio.

Amike.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 9:32:18

galvis:Unu el la partoprenantoj igis demandon,
alia diris ke eble, kaj la tria decidis
ke ne; kaj ĝis tie la interŝanĝo de ideoj
alvenis.
Kaj la kvara faras situaciresumeton...ridulo.gif haha, tre amuze galvis!, ankaŭ en la tero estas inteligenta vivo.

Eble nia amiko Antoniomoya saĝe analizas la universon, sed kvankam li pravas, nia planedo ne estas tiom vulgara: ĉi tie loĝis eksterordinara eksterterano: Jesuo, Filo de Dio. Do, por tiuj kredantoj aŭ fidantoj, la tero estas speciala loko. Por mi ĝi estas pro tiu kialo.

codesito (프로필 보기) 2012년 7월 30일 오후 10:11:30

vincas:Ĉu homaro estas unikaĵo en kosmo? Ja scienculoj ektrovis multe da planedoj apud aliaj steloj. Eble tie loĝas iu. Nu ne ĉiuj planedoj apud aliaj steloj estas oportunaj por ia vivaĵo, sed universo ja estas grandega kaj ie eble troviĝas oportuna ejo por prudentaj estaĵoj.
Kial vi uzis la vorton "prudentaj"?

vincas (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오전 11:01:46

codesito:
vincas:Ĉu homaro estas unikaĵo en kosmo? Ja scienculoj ektrovis multe da planedoj apud aliaj steloj. Eble tie loĝas iu. Nu ne ĉiuj planedoj apud aliaj steloj estas oportunaj por ia vivaĵo, sed universo ja estas grandega kaj ie eble troviĝas oportuna ejo por prudentaj estaĵoj.
Kial vi uzis la vorton "prudentaj"?
Nu, kiel diri. Tiaj estaĵoj eble havus altan kulturon kaj sciencon ktp.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 5:20:57

estas tutsimple tre neverŝajne ke la tero estas la sola planedo kun "vivo" laŭ la homa difino en tiel granda universo.

sed ja povus esti.

nigra_rivereto (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 6:19:12

Mi kredas je la ekzisto de eksterteranoj. Mi ankaŭ kredas ke ili vizitas la Teron kaj la registaroj kaj altrangaj militistoj de la plej potencaj landoj scias pri tio sed ne transdonas informojn al la publiko.

다시 위로