Al la enhavo

Sendependaj Eŭskio kaj Galegio

de codesito, 2012-julio-30

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2012-julio-30 02:04:56

Kial Katalunio devas esti sendependa sed ne aliaj popoloj de Hispanio kiel Ekzemple la vaskoj aŭ la galegoj. Ĉu Eŭskio kaj Galegio ne havas ankaŭ rajton al sendependa lando?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-30 07:12:24

codesito:Kial Katalunio devas esti sendependa sed ne aliaj popoloj de Hispanio kiel Ekzemple la vaskoj aŭ la galegoj. Ĉu Eŭskio kaj Galegio ne havas ankaŭ rajton al sendependa lando?
Nu, ili petu ĝin...tio estas kiel la lernuforumoj: "kiu ne ploras ne mamas"

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-30 08:31:37

Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-30 08:51:41

vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Eŭskio: Via teksto...
Galegio: Via teksto...

2 regionoj de Hispanio kun propraj lingvoj kiel Katalunio

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-30 09:35:49

fajrkapo:
vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Eŭskio: Via teksto...
Galegio: Via teksto...

2 regionoj de Hispanio kun propraj lingvoj kiel Katalunio
Samkiel okazas en Francujo. Sed neniam mi aŭdis ke tiuj francaj regionoj kun propraj lingvoj kaj kutimoj postulis sendependecon. Tio estas nur alia hispana kiĥotaĵo.

Amike.

cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-03 07:46:23

vincas:Kio estas Eŭskio kaj Galegio? Rakontu pli multe pri ĝi.
Legu pri Baskio kaj Galicio.

Min iom suprizas ke la diversaj urboj ne deklaras sin propraj ŝtatoj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-03 09:41:11

cellus:Min iom suprizas ke la diversaj urboj ne deklaras sin propraj ŝtatoj.
Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.

Amike.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-06 14:18:33

Kaj Asturio, Andaluzio kaj La Kanariaj Insuloj? Ili ankaŭ volas esti sendependaj, Ĉu ne?

Zato (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-07 04:37:55

antoniomoya:Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.
Neniuj ŝatas perfortan unuiĝon, nek homoj, nek nacioj. Por homoj perforta unuiĝo estas sklaveco, por nacioj tio estas imperio.

codesito (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-07 09:07:51

Zato:
antoniomoya:Jes, kiel dum la Mezepoko. Tien ni direktiĝas per tiuj sensencaj ideoj pri sendependeco... ĉi-tempe kiam nacioj feliĉe emas al unuiĝo, unue ekonomia kaj poste politika.
Neniuj ŝatas perfortan unuiĝon, nek homoj, nek nacioj. Por homoj perforta unuiĝo estas sklaveco, por nacioj tio estas imperio.
Oh, il poveretto zato. Chi ti ha fato tanto di male? Sklavigita de terura imperio! ne ploru, bebeto, via patrino jam alvenas.

Reen al la supro