Til indholdet

Ĉu sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio estas vera?

af vincas, 30. jul. 2012

Meddelelser: 12

Sprog: Esperanto

vincas (Vise profilen) 30. jul. 2012 09.09.44

Mi pensas, ke sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio estas nur ŝajna. Fakte la landoj fariĝis parto de Rusio. Ĝis nun sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio agnoskis nur Venezuelo, Nauro, Nikaragvo.

P.S. Eble la vorto vera ne estas tre taŭga. Eble pli bonus reala.

aleksejj (Vise profilen) 30. jul. 2012 10.40.40

vincas:Mi pensas, ke sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio estas nur ŝajna. Fakte la landoj fariĝis parto de Rusio. Ĝis nun sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio agnoskis nur Venezuelo, Nauro, Nikaragvo.

P.S. Eble la vorto vera ne estas tre taŭga. Eble pli bonus reala.
Certe ne estas reala! Ili tro dependas de Rusio. Sed la sendependeco povos iĝi reala kiam pli multe da ŝtatoj agnoskos ilin.

Tumppi1991 (Vise profilen) 30. jul. 2012 12.51.06

Ili dependas tute de Rusio ĉar aliaj landoj ne agnoskas ilin. Abĥazio kaj Sud-Osetio estis reale ekster Georgio jam tuj post fino de Soviet Uniono, aŭ ? Nun kiam okcidentaj landoj ne agnoskas Abĥazion kaj Sud-Osetion, ili bezonas multe da helpon el Rusio. Ekzemple homoj devas havigi la rusan passporton por vojaĝi ĉar okcidentaj landoj ne aprobas ilin propran passporton.

Demian (Vise profilen) 30. jul. 2012 13.22.46

vincas:Mi pensas, ke sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio estas nur ŝajna. Fakte la landoj fariĝis parto de Rusio. Ĝis nun sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio agnoskis nur Venezuelo, Nauro, Nikaragvo.

P.S. Eble la vorto vera ne estas tre taŭga. Eble pli bonus reala.
Rusio kaj multaj nacioj ne agnoskis la sendependencon de Kosovo.

Okcidentaj nacioj gravas nur pro ili armeo kaj riĉeco, neniu inherent-a kialo. (Ili krias demokratio, demokratio... sed tio estas nur parto de propagando. Eĉ mia nacio krias "unuigo en diverso" sed islamanoj kaj siĥoj ne estas tiom sekuraj, kiom estas hinduoj. Ĉiuj volas sendependecon, sed nur por si mem.)

Malpli ol 20 nacioj (eble 16) agnoskas Tajvanon (kiel sendependa nacio) en la mondo. Ĉu tio gravas?

vincas (Vise profilen) 30. jul. 2012 14.36.08

Demian:Rusio kaj multaj nacioj ne agnoskis la sendependencon de Kosovo.
Nu mi dirus, ke multe da ŝtatoj agnoskis Kosovon.
http://www.kosovothanksyou.com/
Jam 91 ŝtatoj tion faris.

Dum Abĥazion kaj Sud-Osetion agnoskis nur kelkaj ŝtatoj.

Demian:Malpli ol 20 nacioj (eble 16) agnoskas Tajvanon (kiel sendependa nacio) en la mondo. Ĉu tio gravas?
Eble ne, sed Tajvano kaj, ekzemple, Abĥazio estas malsamaj ŝtatoj. Tajvano estas fakte sendepenta, dum Abĥazio fakte estas parto de Rusio.

aleksejj:Sed la sendependeco povos iĝi reala kiam pli multe da ŝtatoj agnoskos ilin.
Se Abĥazio kaj Sud-Osetio daŭre retos en severa dependeco de Rusio, Okcidento tion neniam faros.

Demian (Vise profilen) 30. jul. 2012 17.04.51

vincas:Nu mi dirus, ke multe da ŝtatoj agnoskis Kosovon.
http://www.kosovothanksyou.com/
Jam 91 ŝtatoj tion faris.

Dum Abĥazion kaj Sud-Osetion agnoskis nur kelkaj ŝtatoj.
Estas pli ol 195 nacioj en la mondo.

Persone mi estas kontraŭ sendependo de Kosovo. Se Kosovo rajtas esti sendependa, ankaŭ serboj en la nordo de la nacio rajtas fari la saman. Sed la oni ne permesos ilin fari la saman. Hipokriteco!

Nek Barato (mia nacio), nek iu ajn najbaro (Ĉinujo, Pakistano, Nepalo) agnoskas Kosovon. Saŭdi-Arabio (diktatora registaro) agnoskas Kosovon, sed Brazilo (multkolora demokratio) ne.

vincas:Eble ne, sed Tajvano kaj, ekzemple, Abĥazio estas malsamaj ŝtatoj. Tajvano estas fakte sendepenta, dum Abĥazio fakte estas parto de Rusio.
Oni miras ĉu Tajvano povas resti sendependa sen usona subteno? (Mi ne estas pro-Ĉinujo. Sed mi estas kontraŭ "escepto pensmaniero."

vincas:Se Abĥazio kaj Sud-Osetio daŭre retos en severa dependeco de Rusio, Okcidento tion neniam faros.
Okcidento. Okcidento. Okcidento. Okcidento ne estas la mondo. Ekzistas Azio, Afriko, Latina Ameriko...

Kaj kiel vi difinus okcidento?

Ĉu hungara vilaĝano kaj junulo en Parizo kaj politikisto en Usono kaj filozofo en Germanujo estas ĉiuj okcidentanoj? Ĉu Rusujo estas parto de okcidento? Ĉu Brazilo estas parto de okcidento?

Tumppi1991 (Vise profilen) 30. jul. 2012 17.29.44

Ofte oni komprenas kun vorto okcidento estas okcidenta Eŭropo (landoj kiuj ne estis parto de varsovia ligo) kaj Usono, kanado, Aŭstralio kaj Novzelando. Sed hodiaŭ ankaŭ EU havas multe da novajn landojn el orienta Eŭropo, kiuj devus esti ankaŭ parto de okcidento laŭ mi.

vincas (Vise profilen) 30. jul. 2012 18.42.45

Demian:Oni miras ĉu Tajvano povas resti sendependa sen usona subteno? (Mi ne estas pro-Ĉinujo. Sed mi estas kontraŭ "escepto pensmaniero."
Nu, ankaŭ oni la samon povas diri pri Abĥazio kaj Sud-Osetio. Ĉu tiaj ŝtatoj povus vivi sen helpo de Rusio? Abĥazio kaj Sud-Osetio estas multe pli ligita kun Rusio ol Tajvano estas ligita kun Usono.
Nek Barato (mia nacio), nek iu ajn najbaro (Ĉinujo, Pakistano, Nepalo) agnoskas Kosovon. Saŭdi-Arabio (diktatora registaro) agnoskas Kosovon, sed Brazilo (multkolora demokratio) ne.
Eble Brazilo timas apartismon. Ĉiuj havas siajn kialojn por agnoski Kosovon aŭ ne agnoski.
Kaj kiel vi difinus okcidento?
Legu mesaĝon de Tumppi1991. Li bone (laŭ mi) difinis Okcidenton.

Tumppi1991:Ofte oni komprenas kun vorto okcidento estas okcidenta Eŭropo (landoj kiuj ne estis parto de varsovia ligo) kaj Usono, kanado, Aŭstralio kaj Novzelando. Sed hodiaŭ ankaŭ EU havas multe da novajn landojn el orienta Eŭropo, kiuj devus esti ankaŭ parto de okcidento laŭ mi.

maratonisto (Vise profilen) 30. jul. 2012 19.37.10

Sed kial Abĥazio kaj suda Osetio ne ŝatas Kartvelion?

Zato (Vise profilen) 2. aug. 2012 16.15.26

Demian: Ĉiuj volas sendependecon, sed nur por si mem.
Mi volas sendependecon por ĉiuj popoloj, kiuj volas ĝin mem.

Tilbage til start