ورود به محتوا

Sendependa Andaluzio

از fajrkapo, 30 ژوئیهٔ 2012

پست‌ها: 21

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2012،‏ 18:21:25

fajrkapo:tía
Ĉu tio ne signifas "onklino"? Tiel mi lernis ... demando.gif

antoniomoya (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2012،‏ 18:40:16

fajrkapo:
antoniomoya: Estas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari. ridulo.gif
Amike.
Tiu aserto estas malmultete humura, kiel la fadeno pretendas...sed mi povas certi al vi ke mi ne tre enuas kara Antonio, ridulo.gif
Oh, mi petas vian pardonon, Manuel. Nur, legante vian mesaĝon, mi tuj pensis ke vi tute ŝercis ĉar, laŭ mia scio, Andaluzio neniam pretendis esti sendependa, nek ankoraŭ naskiĝis en sia loĝantaro tiun konscion.

Sed eble mi, kiel andaluzano, eraras.

Ĉiam amike.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2012،‏ 18:51:44

antoniomoya:
Oh, mi petas vian pardonon, Manuel. Nur, legante vian mesaĝon, mi tuj pensis ke vi tute ŝercis ĉar, laŭ mia scio, Andaluzio neniam pretendis esti sendependa, nek ankoraŭ naskiĝis en sia loĝantaro tiun konscion.

Sed eble mi, kiel andaluzano, eraras.

Ĉiam amike.
Negrave Antonio, ne zorgu amiko.

DARKWEASEL, vi pravas pri "tia": ĝi estas onklino, sed ankaŭ estas uzata por esprimi ulo-ulino-n, en neformala kunteksto inter amikoj, kutime. kiel viro-ino neformale, tio-tia.

darkweasel (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2012،‏ 6:52:51

fajrkapo:
DARKWEASEL, vi pravas pri "tia": ĝi estas onklino, sed ankaŭ estas uzata por esprimi ulo-ulino-n, en neformala kunteksto inter amikoj, kutime. kiel viro-ino neformale, tio-tia.
Bone, jen mi lernis ion novan. ridulo.gif

fajrkapo (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:22:03

darkweasel:
Bone, jen mi lernis ion novan. ridulo.gif
Jes, tiel ni daŭras kun andaluzianaj lecionoj:
-zegimo con la lesione handalusa:

Entre do hamigo ke zenkŭentran en una plaĝa de Kadi-inter du amikoj kiuj renkontas en Kadiza plaĝo (Kadizo):
(prononcu z kiel angla th en think)

-Ke paza tio, Komot ta: kio okazas ulo, kiel vi?
-Bien´ tia i tu ke dize: bone ino, kaj vi kion diras?
-Na, po aki´ tirá, deskanzando. wenot ta lŭego: nenio, do, tie ĉi malstare, ripoze. Nu, ĝis
-Ta lŭego ŝoŝo: ĝis, "piĉeto"...

Rimarku ke la andaluziana dialekto estas simila al la malsamoj inter la franca, la angla, la portugala, aŭ la hispana kaj iliaj kreolaj lingvoj en Ameriko aŭ aliaj lokoj (serĉu en vikipedio "kreola lingvo" ).
Tio ĉi ne estas troigo de la hispana lingvo, sed bone reflektas la parolmaniero de multaj lokoj en Andaluzio, ĉefe en Okcidentandaluzio.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2012،‏ 10:59:54

-Ni daŭras kun la andaluzianaj lecionoj, LASTA LECIONO:
-Zegimo con la lesione handalusa, u´ltima lesion´:

-ze dize ke un gaŝó etta´ ma zalio kel piko una planŝa kuando tie´ munŝa gana fietta zezuá.
(th kiel th en la angla thing)
-Oni diras ke ulo estas pli elirata ol gladilbeko kiam li havas multe da deziroj por seksa festo.

codesito (نمایش مشخصات) 1 اوت 2012،‏ 19:52:01

Fajrkapo, neniam mi vidis andaluzon kiu defendas katalunion Kaj ĝia sendependeco sed mokas pri andaluzio. Tio estas pli normala inter la katalunoj. Ankaŭ via familia nomo estas kataluna "cap".
Vi devus esti pli respektema kaj ne fari ĉi tiun spektaklon, propra de stultaj katalunoj, pri la mirinda respektinda andaluza komunumo.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 1 اوت 2012،‏ 23:03:34

codesito:Fajrkapo, neniam mi vidis andaluzon kiu defendas katalunion Kaj ĝia sendependeco sed mokas pri andaluzio. Tio estas pli normala inter la katalunoj. Ankaŭ via familia nomo estas kataluna "cap".
Vi devus esti pli respektema kaj ne fari ĉi tiun spektaklon pri la mirinda respektinda andaluza komunumo, propra de stultaj katalunoj.
Aham´ amiko codesito, vi tute eraras iufoje:
-Unue mi ne mokas pri la andaluza lingvo, mi simple priskribas ĝin, tiu estas la kielo per kiu iuj andaluzianoj parolas, ĝi ne estas malbone, simple estas tiel, vi estas kiu pensas ke ĝi estas malbone, kaj krome, ĝi estas tute amuza kaj simpatia: vi estas kiu pensas ke mi mokas, eble ĉar vi mokus tiel.
Due, mi estas andaluziano kaj mi rajtas paroli aŭ ne pri mia propra dialekto pli ol neniu.
Trie, vi estas kiu ofendas la katalunianojn.
Kvare, vi estas kiu senrajte demandas al mi mian aĝon, kiam mi nur provas esti iom amuza ĉi tie inter tiom da politikaj kaj aliaj malagrabaj fadenoj, inter ili, tiuj jam tiel pezaj kiel la ĉiama parolado pri la angla, kie vi, parenteze, estas la kreinto de iuj fadenoj.
kvine, vi ne rajtas instrui al mi lecionojn pri edukado.
sese, mi tute ne defendas la sendependon de Katalunio, kaj se mi farus tiel, ĝi ne estas via afero, kaj mi rajtus kiel hispaniano.
Sepe, mi tute ne vidas katalunianojn mokante pri andaluzianoj, inter alioj, ĉar multegaj andaluzianoj loĝas kaj havas familion tie.
Oke, mi ne faras iun spektaklon, eble vi jes.
naŭe, mi ne ŝatas hipokritojn.
deke, adiaŭ, vi tute ĝenis min.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 2 اوت 2012،‏ 8:38:13

Fakte, tiu ĉi fadeno, kreita de Fajrkapo, troviĝas sub la rubriko "Humoro". Do, oni devas preni ĝin ne tre serioze, ĉu?

Ke la bona etoso restariĝu denove.

Ĉiam amike.

codesito (نمایش مشخصات) 2 اوت 2012،‏ 8:59:40

Vi estas stranga ulo fajrkapo.

Vi kreis seriozan fadenon pri la sendependeco de Katalunio sed mokema pri tiu de Andaluzio.

Ne nur senkulturaj Katalunoj, sed mi vidis eĉ prezidantoj de katalunio kaj altaj katalunaj politikistoj akre moki pri Andaluzio dirante ke ili ne laboras, ke ili subtenas ilin, ktp, ktp. Ke vi neas tion nur konfirmas miajn suspektojn. Vi rajtas defendi kion ajn, sed mi dubas pri via andaluzeco sinjoro Cap.

Se mi eraras kaj nur estas via personeco kaj humorsenco, mi petas pardonon al vi.

بازگشت به بالا