Skip to the content

Sendependa Andaluzio

by fajrkapo, July 30, 2012

Messages: 21

Language: Esperanto

fajrkapo (User's profile) July 30, 2012, 9:33:49 AM

Nun estas tempo por ke Andaluzio estu sendependa, kaj ni la andaluzianaj ankaŭ havas nian propran lingvon, ekzemple: ke aze killo? (ke athe kiĝo-qué haces chiquillo) kion vi faras knabo?, ktp, ktp, Vivu Andaluzio Zendependa!

antoniomoya (User's profile) July 30, 2012, 9:39:31 AM

fajrkapo:Nun estas tempo por ke Andaluzio estu sendependa, kaj ni la andalucianaj ankaŭ havas nian propran lingvon, ekzemple: ke aze killo? (ke athe kiĝo-qué haces chiquillo) kion vi faras knabo?, ktp, ktp, Vivu Andalucio Sendependa!
Ŝajnas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari. ridulo.gif

Amike.

fajrkapo (User's profile) July 30, 2012, 9:53:08 AM

antoniomoya: [
Estas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari. ridulo.gif

Amike./quote]Tiu aserto estas malmultete humura, kiel la fadeno pretendas...sed mi povas certi al vi ke mi ne tre enuas kara Antonio, ridulo.gif

vincas (User's profile) July 30, 2012, 10:19:02 AM

fajrkapo:Nun estas tempo por ke Andaluzio estu sendependa, kaj ni la andaluzianaj ankaŭ havas nian propran lingvon, ekzemple: ke aze killo? (ke athe kiĝo-qué haces chiquillo) kion vi faras knabo?, ktp, ktp, Vivu Andaluzio Zendependa!
Jes mi apogas ;]

fajrkapo (User's profile) July 30, 2012, 11:09:29 AM

vincas:
fajrkapo:Nun estas tempo por ke Andaluzio estu sendependa, kaj ni la andaluzianaj ankaŭ havas nian propran lingvon, ekzemple: ke aze killo? (ke athe kiĝo-qué haces chiquillo) kion vi faras knabo?, ktp, ktp, Vivu Andaluzio Zendependa!
Jes mi apogas ;]
Dankon vincas, vi tre komprenas min.

Alia fama frazo andaluziane, "andaluzianaj lecionoj" (lesione handaluza):

Andaluziana: -Eza tia e mu eshá palante... (etha tia e mu eŝa´ palante)

Hispaniana: -Esa tía es muy echada para adelante (esa tia es muj eĉada para adelante)

Esperanto: -Tiu knabino estas tre "kuraĝema".

Andaluzo (User's profile) July 30, 2012, 1:02:55 PM

Saluton, samlandano!
Oni devas diferenci inter lingvo kaj regia parolmaniero. Unue lingvo estas lingva sistemo, kiu estas trudita inter la parolantoj el ie, ankaŭ tiu lingvosistemo posedas literaturtradicion (tiu estas grava ĉar la literaturo kaj skribaĵo igas la lingvon).
La andaluzo NE estas lingvo ĉar ĝi ne estis trudita en Andaluzio, sed ĝi evoluis el la hispanlingvo kaj ne ankaŭ oni povas paroli pri la andaluza lingvo ĉar la andaluzo ne havas diferencan ortografion.
Krome tiu, la fonetikaj diferencoj inter andaluzo kaj hispanlingvo ne estas gravaj kaj la parolantoj povas kompreni ilin facile.
Do la andaluzo estas regia parolmaniero inter hispanaj parolantoj.
Mi pensas, ke vi devas bazi pri aliaj aspektoj por apogi la andaluzan sendependencon, kiel la polika situacio en Andaluzio aŭ la kampula situacio.

codesito (User's profile) July 30, 2012, 1:07:34 PM

Laŭ mia scio, nur katalunio, eŭskio kaj Galegio estas historiaj komunumoj, do, malfacile povus esti sendependaj komunumoj ne historiaj kiel la andaluza.

fajrkapo (User's profile) July 30, 2012, 4:00:20 PM

codesito:Laŭ mia scio, nur katalunio, eŭskio kaj Galegio estas historiaj komunumoj, do, malfacile povus esti sendependaj komunumoj ne historiaj kiel la andaluza.
-Ke dize ke no tenemo historia shavá? zomo la komuniá con ma istoria de to España, joé: lo romano, lo moro y lo preistórico ante.

-Que dices que no tenemos historia chaval? somos la comunidad con más historia de toda España, joder: los romanos, los moros y los prehistóricos antes.

-Ĉu Vi diras ke ni ne havas historion knabo? ni estas la komunumo kun pli da historio de la tuta Hispanio, fiki: romanoj, araboj, kaj la prauloj antaŭ.

-ozerva la letra de ca lengua a ve kien aorra ma
-Observa las letras de cada lengua a ver quien ahorra más
-Rigardu la literojn de ĉiu lingvo por vidi kiu ŝparas plu

ridulo.gif (tiu ĉi fadeno troviĝas en la humura sekcio. Ŝajnas al mi ke kelkaj amikoj ne rimarkis tion...)

codesito (User's profile) July 30, 2012, 5:29:27 PM

Kiel aĝa vi estas, fairkapo?

fajrkapo (User's profile) July 30, 2012, 5:56:47 PM

Mi estas 76, sed mi aspektas 67, kara codesito.

Back to the top