Skip to the content

Esperanto ne havas konkurantojn

by codesito, July 30, 2012

Messages: 15

Language: Esperanto

codesito (User's profile) July 30, 2012, 10:34:53 PM

Esperanto ne havas konkurantojn en la planlingva movado. Mi ne vidas ke iu alia planlingvo havu ecojn aŭ eblojn por konkuri kun eo.

vincas (User's profile) July 31, 2012, 10:50:42 AM

codesito:Esperanto ne havas konkurantojn en la planlingva movado. Mi ne vidas ke iu alia planlingvo havu ecojn aŭ eblojn por konkuri kun eo.
Vi tute pravas :]

fajrkapo (User's profile) July 31, 2012, 11:10:47 AM

Eble ekzistas prudenta planlingvo en alia planedo...(shoko.gif

vincas (User's profile) July 31, 2012, 11:40:07 AM

fajrkapo:Eble ekzistas prudenta planlingvo en alia planedo...(shoko.gif
Eble vi trafis ne en tiu planedo. Flugu al planedo "Humuro" kaj tie demandu. Kaj eble iu prudenta kapo al vi respondos ;]

Fenris_kcf (User's profile) July 31, 2012, 3:45:33 PM

codesito:Esperanto ne havas konkurantojn en la planlingva movado. Mi ne vidas ke iu alia planlingvo havu ecojn aŭ eblojn por konkuri kun eo.
1) "havu"?

2) ne povi ion vidi ne implicas ke ĝi ne ekzistas.

vincas (User's profile) July 31, 2012, 6:40:01 PM

Fenris_kcf:2) ne povi ion vidi ne implicas ke ĝi ne ekzistas.
Ĉu tio ankaŭ validas por idistoj? Mi ne vidas idistojn. Nu kie ili loĝas eble en Marso, kaj ili kaŝe pensas konkeri la Teron :]

lagtendisto (User's profile) July 31, 2012, 8:17:54 PM

Ŝajnas, ke la kovrilo de la bokso de Pandorao malfermigis.

fajrkapo (User's profile) July 31, 2012, 8:54:58 PM

spreecamper:Ŝajnas, ke la kovrilo de la bokso de Pandorao malfermigis.
Bokso...Ĉu eble Rokjo kontraŭ Muhamado Ali´?

lagtendisto (User's profile) August 1, 2012, 3:31:05 PM

fajrkapo:
spreecamper:Ŝajnas, ke la kovrilo de la bokso de Pandorao malfermigis.
Bokso...Ĉu eble Rokjo kontraŭ Muhamado Ali´?
Muhamado Ali' ne plu boksas.

Ŝajnas, ke la kovrilo de la skatolo de Pandorao malfermigis.

Hyperboreus (User's profile) August 1, 2012, 3:45:14 PM

Forigite

Back to the top