メッセージ: 31
言語: Esperanto
fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年8月4日 8:26:29
hunne68:Eble la dua, malfacile aperus grandan amason se ne estas la taŭgan o videblan infrastrukturon, do tiu ĉi estas kreiĝante iom post iom, la demando kreas la oferton: En lernejoj, gimnazioj, universitatoj kaj akademioj.
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :
1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo suficxas, cxar gxi kreas la intereson kaj cxi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferon).
totaliza (プロフィールを表示) 2012年8月4日 9:40:47
Ĉu tio ne estas bela?
fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年8月4日 9:56:21
totaliza:Ankaŭ alia scenaro eblas: La miliardulino gajnas politikan potencon per sia mono kaj per tiu potenco ŝi povas fari ŝanĝojn, nome: enkonduki Eon en la lernejojn, fari ĝin lingvo de internacia komunikado ktp. Finfine, la mondo pliboniĝas, la homoj komprenas unu la alian kaj la miliardulino kontente fumas sian pipon.Jes, jam ni nur bezonas la miliardulo por edzigi la estontan esperanteman inon!
Ĉu tio ne estas bela?
Ankoraŭ estas akumulo kun preskaŭ 200 eŭromilionoj en Eŭromilionoj!, por tiu ĉi mardo, eble kun iom da bonŝanco, merkrede ni jam havas miliardulinon, aŭ almenaŭ milionulinon.
Bkm pri edziĝi, edzigi ...
fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年8月4日 10:35:03
Madonna subite decidas bonlerni Esperanton. Ŝi dungas la plej bonajn esperantajn instruistojn en la mondo. Ŝi estas ankoraŭ pli mondfama per tiu ĉi esperantema ekscentra afiŝo.
Post kvar monatoj ŝi parolas Esperanton bonege, kaj ŝi salutas sian "fanojn" Esperante, kaj decidas fari reklamon per tv kaj interreto, ĉe fejsbuk, tŭitero, kaj aliaj. Ŝi amas Esperanton, kaj kompreneble ŝiaj tutaj fanoj ankaŭ decidas studi Esperanton por kompreni ilian Diinon. Nu, nun jam ni havas grandan amason de Esperantstudantoj: komencas la granda reklamo de Eo.
Poste, la plimulto de muzikemuloj decidas studi Eon por kompreni la milionojn da madonnaa fanoj.
Poste la plimulto de la homaro decidas studi Eon por kompreni la milionojn da muzikemuloj tutmonde.
novatago (プロフィールを表示) 2012年8月5日 17:31:35
hunne68:Nu, simple pensu ke ĝis nun, preskaŭ nur ekzistis reklamado. Do, jam eblas vidi la rezulton de tiu strategio.hunne68:Mi ne estas kontenta pri la fadeno. Ankoraŭ neniu traktis la suprajn du aspektojn. Ĉu vi ne estas pensludema?
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :
1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo suficxas, cxar gxi kreas la intereson kaj cxi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferton).
Se mi estus miliardulo kaj volus enkonduki esperanton en la nunan mondon, mi igus ĝin videble utila en ĉia aspekto de la nuna vivo, ne nur amikumi, vojaĝi kaj verki, sed ankaŭ labori, lerni kaj instrui ian ajn fakon.
Dum la tempo de Zamenhof ĝis la unua mondmilito, reklamado sufiĉis kaj sukcesis pro pluraj kialoj. Nuntempa socio ne estas tia kaj homoj ne plu volas aktive labori por idealoj. Krome, homoj estas blindigitaj de la amasmedioj.
Ĝis, Novatago.
Esperantst (プロフィールを表示) 2012年8月6日 2:43:39
- Kion la Esperanto-movado devus fari se ĝi posedus en iu specia lando la sumon x?
- Kion la Espranto-movado devus fari se subite iu persono donacus 10.000.000 EUR?
Tiaj "ludoj" ankaŭ estas interesaj kaj eble pli realaj.
Laŭ mia opinio la movado jam nun povus esti multe pli forta, se ekzistus taŭga strategio kaj se oni investus la ekzistantan monon saĝe. Por mondskala enkonduko de Esperanto oni tamen supozeble bezonus sufiĉe altan monsumon.
Unuaj paŝoj laŭ mi estus:
1. Krei tutmonde taŭgan infrastrukturon, tio signifas ke oni devus plibonigi:
- informajn materialojn;
- retpaĝojn;
- lerno-materialojn (modernaj materialoj; kursoj adaptitaj por diversaj lingvoj kaj celgrupoj;
- plibonigo de la gazetaraj materialo kaj laboro;
- eduki la Esperanto-parolantojn (strategio, financoj, psikologio, merkatigaj teknikoj).
- Vidi kiel oni plej bone povas trovi subvenciojn de la ekstera mondo (ekz. eŭropa unio por projektoj, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto.
2. Analizi klare la celojn kaj paŝojn:
- elekto de taŭgaj celgrupoj (sociologiaj, demografiaj);
- analizi en kiuj ŝtatoj Esperanto eble havus plej bonajn ŝancojn;
- altigi la uzeblecojn por la nunaj kaj estontaj uzantoj.
Post la du paŝoj necesus sistema agado. Se oni ne faras tiel, eĉ la miliardulo ne sukesus.
Laŭ mia opinio por la plibonigo de la infrastrukturo la movado bezonus supozeble ĉirkaŭ 500.000 EUR. Por la dua paŝo estus bone havi ĉirkaŭ 200.000 EUR jare. Sendube per tiaj sumoj oni povus jam multe plibonigi la nunan situacion.
Amike, Martin
1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
hunne68 (プロフィールを表示) 2012年9月5日 19:57:19
Resumante mi prenas por decida, ke Eo estu uzata institucie, t.e. kiel fremdlingvo en lernejoj, kiel lingvo de la internacia politiko, scienco ktp. Tiel ĝi vere enradikus kaj havus firman fundon.
PosmoX (プロフィールを表示) 2012年9月5日 21:55:40
Ankaŭ registaroj devus helpi kun kursoj en lernejoj.
Rugxdoma (プロフィールを表示) 2012年9月7日 19:07:53
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年9月7日 21:42:37
Rugxdoma:Pasintsemajne mi aĉetis aŭdilon. Kun ĝi estis plurlingva gvidilo teksto. Oni povas elekti el tuta de 28 lingvoj. Esperanto ne estas unu el la proponitaj lingvoj. La situacio estas la sama por aliaj produktoj. Esperanto estas nevidebla. Se oni provas eltrovi la kialojn, la vendistoj verŝajne respondus, ke ne estas facile aranĝi esperantan tradukon, ĉar Esperanto ne estas unu el la lingvoj proponitaj de la tradukistaj oficejoj. Tial, krom la tradiciaj agadoj de la Esperanto-movado - propagando kaj edukado - devus ankaŭ esti agado por establi Esperanto en komercaj kuntekstoj. Mi ne scias, estas tiu propagando aux infrastrukturo?La problemo certe estas ankaŭ, ke publikigi tekston en Esperanto aldone al multaj aliaj lingvoj plej ofte ne havas komercan utilon. Unue, Esperanto havas relative malmulte da parolantoj, kaj due ne estas eĉ unu Esperanto-parolanto, kiu ne komprenas almenaŭ unu alian lingvon (sian denaskan, kaj eĉ Esperanto-denaskuloj scias ankaŭ alian lingvon). Do al komercistoj tio estas malŝparo de spaco, eĉ se iu farus tian tradukon senkoste.