Viestejä: 31
Kieli: Esperanto
hunne68 (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 5.25.59
Estas sufiĉe investi nur en la reklamon (en la novaj kaj konvenciaj medioj)? Aŭ oni ankaŭ devus kreskigi la infrastrukturon de Eo kiel lokaj grupoj, Ea lernejoj, lernlibroj, retpaĝoj ktp.
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :
1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo sufiĉas, ĉar ĝi kreas la intereson kaj ĉi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferton).
Mi reale ne scias, kiu strategio estas pli bona, tial - ĝis mi iĝas miliardulo - mi pripensas.
Kion vi pensas? Ludu la pensludon kun mi!
codesito (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 7.02.00
Pli grava estas digneco ol mono.
Se li estas saĝa kaj volus helpi, li devus donaci la monon kiun li dezirus al la seriozaj ekzistantaj eo organizoj kun la nura kondiĉo ke ĝi estu uzata por la progreso de eo.
hunne68 (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 7.12.04
codesito:Mi ne volas ke eo apartenu al miliardulo.Nia miliardulo agas altruiste, li ne volas misuzi Eon.
Pli grava estas digneco ol mono.
Propagado kaj misuzo estas du malsamaj aferoj, ne ni intermiksu ilin!
totaliza (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 8.06.08
hunne68:- gxis mi igxas miliardulo -Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo
diegoami (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 8.15.58
"En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn USD. "
fajrkapo (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 8.18.14
totaliza:vi jam konas belan esperantistinon hunne68, , nur mankas al vi esti miliardulo... provu kontakti kun Soros...hunne68:- gxis mi igxas miliardulo -Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo
darkweasel (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 10.23.12
Tial interalie mi komencis denove kunlabori en la Esperanta Vikipedio, tio estas bona ekzemplo. Kaj se mi estus miliardulo, kiu volus antaŭenigi Esperanton sen ajna profita celo, mi donus al aliaj monon, por ke ili verku en Esperanto - romanojn, sed ankaŭ faklibrojn.
maratonisto (Näytä profiilli) 31. heinäkuuta 2012 18.06.59
totaliza:Bonvolu kontakti min, kiam vi iĝis miliardulo- Ĉu virino scipovas fari viron milionulo?
- Jes, se li estas miliardulo!
marcuscf (Näytä profiilli) 1. elokuuta 2012 0.58.25
darkweasel:Miaopinie la plej grava afero por la sukceso de Esperanto estas fakta utilo de ĝi. Laŭ mi por antaŭenigi Esperanton estas plej bone tutsimple uzi la lingvon, tiam homoj lernos ĝin por kompreni tiujn uzojn.Mi konsentas, kaj aldonas ke ankaŭ necesas diverseco. Oni zorgu ne nur pri la verkado, sed ankaŭ pri la disponebligo de tiuj verkoj, kaj pri internaciaj rilatoj inter komercaĵoj, ktp.
Tial interalie mi komencis denove kunlabori en la Esperanta Vikipedio, tio estas bona ekzemplo. Kaj se mi estus miliardulo, kiu volus antaŭenigi Esperanton sen ajna profita celo, mi donus al aliaj monon, por ke ili verku en Esperanto - romanojn, sed ankaŭ faklibrojn.
Jam okazis ke iu kontaktis min ĉar unue li vidis Esperanton inter la lingvoj de Wikipedia, kaj poste li vidis ĝin inter la lingvoj de FISL ( http://softwarelivre.org/fisl12 kaj http://softwarelivre.org/fisl13 ). Tiam li ekpensis: “do Esperanto fakte estas uzata!”. Tio jam estas rezulteto!
hunne68 (Näytä profiilli) 4. elokuuta 2012 8.03.29
hunne68:Mi ne estas kontenta pri la fadeno. Ankoraŭ neniu traktis la suprajn du aspektojn. Ĉu vi ne estas pensludema?
Estas du eblaj scenaroj, se oni nur reklamas :
1. Granda amaso volas lerni kaj paroli Eon, sed la infrastrukturo mankas, tiel la interesantoj ne estos kaptitaj, la movado finfine perdas ilin.
2. Reklamo suficxas, cxar gxi kreas la intereson kaj cxi tiu intereso (la venanta amaso) kreas la infrastrukturon (ekonomia principo: la demando kreas la oferton).