إلى المحتويات

Ĉu estas Esperanto por monaj homoj?

من fajrkapo, 31 يوليو، 2012

المشاركات: 26

لغة: Esperanto

Koracio (عرض الملف الشخصي) 9 أغسطس، 2012 6:00:32 م

Fajrkapo, kiel vi difinas la riĉecon?

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 9 أغسطس، 2012 7:39:35 م

fajrkapo:Nu, male al kio mi pensis, ŝajnas ke bonŝance Esperanto ne estas por monaj homoj!!
Mi respondis "ne necese". Tio signifas ke Esperanto povas ja esti por ĉiuj - fakte DEVAS esti por ĉiuj - sed la risko ke ĝi lerniĝas nur de la plej monhavantoj ĉeestas. Oni devas ĉiam batali por eviti tion.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 12 أغسطس، 2012 11:44:56 م

Mi lernis esperanton legante memlernan libron en la buso. Mi tiam aĉetis tiun libron sed nun mi povus trovi ĝin senpage en la urba biblioteko (mi mem aldonis ĝin al la listo de sugestoj por aĉetotaj libroj). Oni do bezonas nek tempon, nek monon por lerni esperanton, se oni reale estas interesata.

Se esperantaj lernolibroj ne jam troviĝas en la publikaj bibliotekoj de via urbo, aĉetigu ilin, por ke malriĉuloj povu lerni la lingvon. Vi povas ankaŭ pruntedoni la viajn al interesuloj, se tio ne eblas.

leosur (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2012 3:22:20 ص

Mi ne pensas ke oni havu multan monon por esperantighi sed eblon manghi, havi certan edukon, vivkvaliton, minumajn kondichojn kaj intereson kompreneble. Dirite tion, Esperanto estas pli tauga ol la angla por la laborista klaso, mi ne povas pagi anglan kurson nuntempe, kontraue Esperanto disponeblas senpage.

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2012 5:18:03 ص

Ellerninte Esperanton neniu estas malriĉulo. Esperanto estas trezoro.

Salla (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2012 11:26:48 ص

Altebrilas:Mi lernis esperanton legante memlernan libron en la buso. Mi tiam aĉetis tiun libron sed nun mi povus trovi ĝin senpage en la urba biblioteko (mi mem aldonis ĝin al la listo de sugestoj por aĉetotaj libroj). Oni do bezonas nek tempon, nek monon por lerni esperanton, se oni reale estas interesata.

Se esperantaj lernolibroj ne jam troviĝas en la publikaj bibliotekoj de via urbo, aĉetigu ilin, por ke malriĉuloj povu lerni la lingvon. Vi povas ankaŭ pruntedoni la viajn al interesuloj, se tio ne eblas.
Mi donis kelkajn novajn lernolobrojn al unu urba biblioteko kaj la bibloteko faris malgrandan ekspozicon pri esperanto. Mi ĝojas, se iuj prunteprenos la lernolibrojn.

galvis (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2012 4:59:53 م

La ideo kiun iuj el ni en Latinoameriko havas
estas ke en Eŭropo kaj Usono multaj homoj estas
riĉuloj, sed ŝajnas laŭ tio kion mi legis en ĉi
fadeno ke nur la esperantistoj estas malriĉuloj.

morico (عرض الملف الشخصي) 21 أغسطس، 2012 2:58:45 م

Esperanto estas por laboristoj; bona angla lingvo estas por monaj homoj
http://www.esperanto-sat.info/spip.php?page=plano#...

SAT Amikaro estas esperanta asocio por laboristoj

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2012 9:45:32 ص

Fakte, esperanta vivo povas esti senpaga, se oni bone elturniĝas, se oni estas motivata kaj sufiĉe afabla por akiri helpon de esperantistoj.

Sed kiam oni volas vivi "normale" en Esperantio, partoprenante al la kongresoj je altaj prezoj, aliĝante al asocioj, aĉetante librojn, KD-ojn, abonante revuojn kaj vojaĝante per normalaj transportoj, la vivi kostas pli multe ol ali-ie, ĉar esperanto ne profitas la amasproduktadon.

smonkey (عرض الملف الشخصي) 22 أغسطس، 2012 1:26:32 م

Mi ne estas riĉa nek malriĉa sed mi pensas ke malriĉuloj ne povas iri al kongreso aŭ alia kunvenoj. veturo estas multakosta eĉ oni ne estas malriĉa. Mi pensas ke ekzistas multaj senmona esperantistoj ĉar tio ĉi retpaĝo ekzistas.

عودة للاعلى