ไปยังสารบัญ

Ĉu estas Esperanto por monaj homoj?

จาก fajrkapo, 31 กรกฎาคม 2012

ข้อความ 26

ภาษา: Esperanto

smonkey (แสดงโปรไฟล์) 22 สิงหาคม 2012, 13:34:07

mi ankaŭ opinias ke pli kleruloj ol alia homoj lernas esperanton.

MikhailMarkeyev (แสดงโปรไฟล์) 23 สิงหาคม 2012, 09:45:59

Estas fabelo. Unufoje iu viro iras tra arbaro kaj li aŭskultas laŭtajn egalritmajn batojn. Li alvenas pli proxime kaj vidas lignohakiston, kiu hakas arbon per malakra hakilo. La viro diras al la lignohakisto:
- Vi akrigu vian hakilon!
La lignohakisto respondas:
- Mi ne havas tempon por tio. Mi devas haki multe da ligno!

Esperanto bone akrigas pensadon.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 23 สิงหาคม 2012, 09:54:22

Bona fableto - sed vi mistajpis (akrigu vian hakilon).

MikhailMarkeyev (แสดงโปรไฟล์) 24 สิงหาคม 2012, 01:25:12

sudanglo:Bona fableto - sed vi mistajpis (akrigu vian hakilon).
Dankon.

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 27 สิงหาคม 2012, 11:57:48

Anĉjo:Krome, mi atentigu ĉiujn pri la tipa anaro de la Sennacieca Asocio Tutmonda: tutcerte ne temas pri riĉegaj homoj, sed pri simplaj laboristoj. Vidu la retpaĝon:
Kio estas SAT?
Mi ne konis SAT. Ŝajnas interesa - sed rapida ekrigardo ne sufiĉas.

codesito (แสดงโปรไฟล์) 27 สิงหาคม 2012, 20:39:57

Eo estas lingvo por homoj kun TEMPO, ne kun mono. Eble pro tio ĝi estas pli disvastigita en okcidento, okcidentanoj estas la uloj kiuj pli da tempo havas kaj uzas ĝin por multaj aktivecoj, en aliaj kontinentoj ili ne havas tiom da tempo.

กลับไปด้านบน