去目錄頁

Ĉu ekistas organizaĵoj ekstere la Esperanto-movado kiuj uzas Esperanton?

Nikologos, 2012年7月31日

讯息: 12

语言: Esperanto

Nikologos (显示个人资料) 2012年7月31日下午11:12:01

Mi volus scii ĉu ekzistas organizaĵoj ekstere la Esperanto-movado kiuj uzas Esperanton.
Ĉu vi scias pri ia organizaĵo?

Mi scias pri la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, sed ĝi ŝajnas sufiĉe ligata al la Esperanto-movado.

Esperanto ankaŭ estas ofte uzata rete, speciale en la malfermitkoda programaro-mondo.

Eble Springboard to Languages (esperante "Linvolanĉilo" ) povas esti vidata kiel tiuspeca organizaĵo?

Sed mi ne scias pri iu neesperantista organizaĵo kiu uzas la lingvon kiel nurs aŭ plia lingvo.

dombola (显示个人资料) 2012年8月1日上午1:06:56

Ĉe Brazilo Legio de Bona Volo multe uzas Esperanton. LBV havas imponan templon en la ĉef-urbo de Brazilo, Templo de Bona Volo, kiu oni povas viziti kun esperant-parolanta gvidanto.

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月1日上午5:58:56

kiel vi difinas "ekster la esperanto-movado"?

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月1日上午8:44:00

darkweasel:kiel vi difinas "ekster la esperanto-movado"?
Mi imagas ke asocioj aŭ organizoj kiuj ne nur estas lingvaj, ekzemple mi scias ke Vatikano uzis Esperanton kelkfoje, almenaŭ kiel alia lingvo plu, kune kun aliaj.

PS ankaŭ ili uzas Eon en Radio Vaticano, rigardu ĉi tie Via teksto...

Nikologos (显示个人资料) 2012年8月1日上午10:36:31

fajrkapo:
darkweasel:kiel vi difinas "ekster la esperanto-movado"?
Mi imagas ke asocioj aŭ organizoj kiuj ne nur estas lingvaj, ekzemple mi scias ke Vatikano uzis Esperanton kelkfoje, almenaŭ kiel alia lingvo plu, kune kun aliaj.
Jes, pli malpli tiel mi pensis difini ĝin.

raffadalbo (显示个人资料) 2012年8月1日上午10:52:03

fajrkapo:
darkweasel:kiel vi difinas "ekster la esperanto-movado"?
Mi imagas ke asocioj aŭ organizoj kiuj ne nur estas lingvaj, ekzemple mi scias ke Vatikano uzis Esperanton kelkfoje, almenaŭ kiel alia lingvo plu, kune kun aliaj.
Do, la demando estas pri organizoj kiuj ne celas la disvastigon de Esperanto sed havas aliajn celojn, sed uzas Esperanton. Ĉu ne?

Tio okazas tre ofte pri aliaj lingvoj. Ekzemple, multaj organizoj uzas la anglan sed ne celas disvastigi la anglan. En la estonteco de Esperanto, tio okazos ofte, espereble. Kaj nun?

jefke (显示个人资料) 2012年8月1日下午1:07:23

Antaŭe kelkaj framasonaj loĝeoj uzis esperanton kaj mi pensas ke ekzistas ankoraŭ nun en Brazilo unu loĝeo kiu parolas esperante.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月1日下午1:19:06

jefke:Antaŭe kelkaj framasonaj loĝeoj uzis esperanton kaj mi pensas ke ekzistas ankoraŭ nun en Brazilo unu loĝeo kiu parolas esperante.
Ĉu loĝeo, kio ĝi estas, ĉu loko?

Sunjo (显示个人资料) 2012年8月1日下午3:45:15

fajrkapo:
Ĉu loĝeo, kio ĝi estas, ĉu loko?
loĝio (framasona grupo)

cellus (显示个人资料) 2012年8月2日下午4:38:32

La japana novreligio Oomoto uzas esperanton kiel sian oficialan internacian lingvon, sed rigardante ilian retejon, mi trovis ke ili havas multe pli da angla materialo nuntempe.

Se vi guglas vi trovis la doktoran disertacion de Leif Nordenstorm pri la rolo de esperanto en la laboro de la japana novreligio Oomoto. . La formato de la dosiero estas .pdf

回到上端